Bustin

Informoj el la Prezidanto


Ĉi-jare la Asembleo de nia Asocio okazos en la urbo Valencio inter la 8-a, kaj la 13-a de la venonta julia monato.

Inter la 9 punktoj de la proponita tagordo, kiuj estas interesaj por la regula vivo de H.A.L.E. mi deziras rimarkigi la punkton 6: Programo por la venonta periodo: Agado ĉe sindikatoj, rilatoj kun S.A.T., kun L.E.A Komitato, kun L.E.A -oj, ktp ĉar ĝi enhavas, laŭ mi, la plej gravajn temojn rilate la rolon de LEA-oj por atingi la statutajn celojn de nia Asocio, kaj de S.A.T.

La agado ĉe la sindikatoj estas preskaŭ nula, ĉar, laŭ mia scio, nur du kursoj pri la Internacia Lingvo estas starigitaj, kaj ambaŭ fiaskis antaŭ sia fino. Mi opinias ke ni ne sufiĉe propagandas en tiuj laboristaj medioj kie eblos varbi aliĝontoj al H.A.L.E., kaj S.A.T.

Pri la rilatoj kun S.A.T., L.E.A. Komitato de S.A.T. kaj L.E.A.-oj: Nia L.E.A-o H.A.L.E. havas normalajn rilatojn kun S.A.T. malgraŭ ke ne ĉiuj H.A.L.E-anoj estas S.A.T-anoj, kio sendube malfaciligas plej intensajn rilatojn kun ĝi.

L.E.A.Komitato ne funkcias laŭ la statutaj reguloj, ĉar L.E.A. Komi-tato konsistas el po du represen-tantoj elektitaj de la P.K. de S.A.T., kaj du de ĉiu L.E.A.-o. Tiu ĉi kondiĉo ne realiĝis, kaj praktike estas nur unu membro de la P.K. de S.A.T. kiu estas la sekretario de L.E.A. Komitato kun kiu nia Asocio havas maloftajn rilatojn.

La rilatoj kun la aliaj L.E.A-oj estis preskaŭ nulaj pro manko de kunla-boro.Nun dank' al la iniciato de la kamaradoj Alan Gould kaj Ron Lynn el Britio, kiuj kreis 'L.E.A-LIGILO'n eblas interrilatiĝi, kaj havi intersanĝojn inter la L.E.A-oj, kaj informojn utilajn pri la vivo de la diversaj laboristaj asocioj ligitaj al S.A.T.

Nun ke la estraro de nia Asocio kompletiĝis ni klopodos partopreni en la aferoj koncernantaj al H.A.L.E., kaj S.A.T.

Kun amikaj salutoj.

Marteno.


Kopirajto © 1997
Kreita per WebEdit, la mardon 24-an de junio de 1997

Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio