Antonio Marco Botella, aŭtoro de Lirikaj Perloj el Andalus

El Lirikaj perloj el Al-Andalus

La tajforegno de Murcio.

de Antonio Marco Botella

    La murciano Safwan Ibn Idris, ankaŭ estas aŭtoro de lirika antologio kaj de verko disvolvanta idearon, kiu emfazas la platonan amon. Li estis disĉiplo de Averoeso kaj Ibn Baŝkuwal. Ibn Idris forpasis en la jaro 1202.

Alia grava poeto de tiu regono estis Abu Muhammad Abd al-Yalil ibn Wahbun, nomata la murciano. Iam li verkis poemon dediĉitan al la Sevila reĝo Mutamid, kiun li laŭdis per jenaj versoj:

Fak' similas tranĉan sabron
en la lerta mano via.
Ho, se havus sabr' animon,
kiam la batalo viglas!
Kvazaŭ ŝalo la kapuĉo
super falko-kap' kaŝita
Visaĝo kovras la okulojn durajn;
kiam ĝi libere flugas
la ĉielojn vunde ŝiras,
falko estas rabobirdo
kun okuloj incendiaj.
Fugas ĝi kun la impeto
de la vento plej rapida.
Oni dirus ke la falko
estas fil' de vent' senbrida!
Abd al.Yalil ibn Wahbun forpasis en la jaro 1087.

Plia poeto naskiĝinta kaj loĝinta en Murcio estis Abu 'Ubada al-Walid ibn Ubayd Allah, nomata Al Buthturi de Al-Andalus, aŭtoro dede filozofiecaj poemoj, jen unu el ili:

Antaŭ miaj kunmanĝantoj
mi emfazis senmezure
mian plendon al la faro
pri botelo pervelure
vestita per nigra masko:
ĝi devis montri plezure
la vinsunon en lumklaroj,
sed ĝin faris nigrobskure...
Botelo, kies koloro
lumon baras al la vino,
similas envian koron
spitantan sian destinon, ktp. Yahya ibn Muybar forpasis en la jaro 1192.

Elstaras ankaŭ la poeto Abu Hasan Yafar ibn al-Hayy, naskiĝinta en Lorko en la 12a jc. Li diris per bonaj versoj:

Pomon Donis mi al vi ĉi-pomojn
sen emfaz' aŭ laŭdo-ŝparoj,
kun sentemo malavara,
kaj sincera korspontano.
Temis pri amiko-vangoj,
kiuj al mi tuj revenos
per la flu' de plena amo.
Tiuj ruĝkoloraj pomoj
hont-ruĝigis pro la flamo,
kiam ili renkontiĝis
kun amoro sen vualo,
pro doloro de l' disigo
ja paliĝis viaj vangoj!


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio