La referendumo kiu neniam devas okazi

Mi mem Antaŭ du jaroj mi kunvenis en Mursjo en la Jara Kunsido de HEF, kaj multe miris min, la vortoj de la Prezidanto Alonso, kiam li petis voĉdonon pri demisio de la Asembleo Ĝenerala kiel supera organo de la Hispana Esperanto Asocio. La propono diris, ke por aferoj konsidere gravaj, anstataŭ decidi la asembleo mem, oni starigu referendumon poŝte, por ke la neĉeestantaj membroj de HEF ankaŭ povu decidi. Miregis min, ke ni ĉiuj, unuanime konsentis pri tio. Kies kulpo estis? Ĉu manko da sperto en nia lingvo, kaj sekve nekompreno de tio, kion la Prezidanto proponis? Ĉu malintereso pri niaj aferoj?

Mi ĉiam konsideris, ke la Asembleo Ĝenerala estas la natura placo —kiel ĉe la Malnova Grekio, kie demokratio estis inventita—, kie oni povas diskuti kaj rezoni antaŭ ciuj ajn, kaj finfine atingi validajn decidojn inter ni ĉiuj la ĉeestantoj. Tiuj, kiuj ne povas ĉeesti niajn kunvenojn perdas ja gravan privilegion. Mi elspezas sufiĉe kvanto da mono kaj havas problemojn por ĉeesti la kongreson, sed mi iras. Multaj samideanoj ne povas veni, kaj aliaj ne volas veni, aŭ ne penas veni. Mi opinias, ke estas demagogio defendi la rajton ne veni kaj tamen baloti. Ĉar ni ĉeestantoj povas konvinki, aŭ esti konvinkitaj, ni povas ĉiukaze diri niajn pensojn, kaj venki aŭ malvenki la baloton, kaj —se ni estas demokrataj vere— ni devas akcepti ties rezulton.

Mi opinias, ke tion farante, la eks-Prezidanto de HEF postulis grandan fidon el la anaro. Ĉar referendumo bezonas antaŭan informadon, kaj tiu informado devas esti farata de la estraro, kompreneble. Kaj tio signifas manko de kontraŭa argumentado al tiu de la estraro! Tio estas: adiaŭ al la demokratio ene de HEF kaj saluton al burokratestrismo.

Honoras la reston de la tiama estraro, ke ili kontraŭis tion, deklarante per informo pri estrarkunveno je la numero 328-a de Boletín, ke tiu decido, malgraŭ asemblea, estis kontraŭstatuta pro la maniero en kiu oni faris ĝin (malkadre de eksterordinara asembleo) kaj sekve ne validas. Mi kredas, ke tio estas sufiĉe grava kaj ankaŭ malfacila decido, kaj pro tio mi volas publike gratuli al la tiama estraro, kies plejmulton enhavas la nuna estraro de HEF.

Mi ne volas fini mian artikolon sen danki al Prezidanto Alonso pri sia sindediĉo por Esperanto dum 8 longaj jaroj, kaj esperas, ke li sukcese daŭrigu sian agadon tiucele. Ankaŭ, salutendas oni al la nova estraro de HEF, al kiu mi deziras kore pli viglan agadon, kun helpo de ni ĉiuj.

| Kajero 36ª Kajeroj | Esperanto Hispanio | Gitaro |