Peceto el Al-Andalus

Beletro

Vi ekkonos Al-Andalus

Vi ekkonos Al-Andalus
iam inter azaharoj
kun l' allogo de legendo
pro la bellirik' kaj amo,
respektema kun la kredoj
kaj honesta pri l' Korano.

Vi ekkonos Al-Andalus
rigardante ĝiajn palmojn,
admirante la moskeojn
kie lernis la araboj,
la hispanoj kaj hebreoj
kla sciencojn kaj la artojn.

Vi ekkonos Al-Andalus
kie flugis versosagoj,
poetinojn vi tuj trovos
regantaj poem-verkadon
kaj kun ili sciencistojn
rfamaj pro la sci' kaj saĝo.

Vi ekkonos Al-Andalus
ebriua de sun' kaj ĉarmo,
kie sur rev-valoj verdaj
galopadas la ĉevaloj
kiel glavoj tranĉas venton
kaj la steloj la kosm-spacon.

Vi ekkonos Al-Andalus
perlo de Lirik' kaj amo!


Verkita en la hispana de Peter Browne, honore al kamarado Antonio Marco Botella okaze de la publikigo de lia verko Lirikaj perloj de Al-Andalus, versoj trad. al Esperanto en aprilo de 1997 de A. M. B.

~ Kajero 37ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 26ª) ~ Fernando Sor ~ Narciso Yepes ~