Esperanto viglas:

Foiro de libroj

Tiun ĉi aŭtunon, ekde la 7-a de novembro ĝis la sekvonta 16-a, okazis en Murcio la foio de libroj. La foiro de la jaro 1997 ne estas same kiel alia foiro de pasintaj jaroj. Kial?

La respondo estas tre facila: Esperanto.

Johano Cabezos

Okazis, ke ĉijare la esperantistoj el Murcio havis du kvadratajn metrojn en la informejo de la foiro. La prezidanto de la ĉi jara foiro, Sr-o Manuel García Elbal, Prezidanto de la Asociación Gremial de Libreros de Murcia (gilda asocio de libristoj de Murcia) kaj posedanto de la librovendejo kie kelkfoje ni multobligis niajn eldonaĵojn, memoris pri ni, kaj li propravole petis, ke ni prelegu pri Esperanto kadre de la kultura flanko de la foiro, kaj ankaŭ aranĝu eksposicion de libroj en Esperanto, se ni havas. Ni volonte profitis la okazon, kaj krom la prelego, dirita de Jesuo de las Heras sub la titolo El síndrome de Babel (t.e.: la simp-tomaro de Babelo), ni rapide petis el niaj libroservoj (tiu de HEF kaj de HALE) sufiĉe da librojn por montri al la publiko, ke Esperanto ankoraŭ vivas. Pro tio ni ege dankas al Manolo García Elbal kaj al la Gilda Asocio de Libristo de Murcia, de nun konektita al la historio de Esperanto en Murcia.

La unuan tagon, la apudaj librovendistoj ne multe ŝatis nian ĉeeston, la duan oni toleris ĝin, la trian oni amike parolis al ni, kaj la lastan tagon, ni donacis al ili du ĉemizojn kun vorto Esperanto en ili, por ke ili propagandu nian lingvon!

Ĉu bonis, ke ni estis tie tiam? Ni responde diras, jes. Kelkaj faktoroj sinrespondas:

Bernabeu kaj librovendisto. Irinta Linares

Laŭ mia kredo, amiko Linares jam parolas Esperanton kun Dio, en la alia vivo. Estu nia esperanta foiro omaĝo al lia esperanta zorgo dumviva.


Johano Antonio Cabezos



~ Kajero 37ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 22ª) ~ Fernando Sor ~ Narciso Yepes ~