Beletro

La tajforegno de Murcia (fino)

El Lirikaj perloj de Al-Andalus

de Antonio Marco Botella


Antonio Marco Botella

Talamanki sen rivalo;
ja Ubaydi la leksikojn
plene mastras kiel mago..., ktp.

La poemo estas pli longa, sed la ekscesa mencio de nomoj (tiuj de liaj profesoroj), interesa sub vidpunkto historia, sed tute ne favora por la ritmo de la versoj, decidigis min ne traduki la poemon komplete.

Reveninte Ibn Sida al Murcio, baldaŭ li fariĝis la plej kompetenta fakulo de Al-Andalus pri leksikografio. Tiu alta prestiĝo altiris la atenton de la reĝo de la tajfo de Denio, kiu invitis lin rezidi ĉe sia palaco sub sia mecenato. La reĝo de Denio, al-Muwaffaq (Abu Yayŝ Muyahiob b. Abd Allah ibn Yusuf al-Amiri) ankaŭ nomata de la kristanoj Reĝo Lupo, konkeranto de Balearoj, Sardujo kaj aliaj regionoj, estis homo kun grandaj scioj kaj inklinoj al la scienco kaj regionoj, estis homo kun grandaj scioj kaj inklinoj al la scienco kaj beletro, tial li faris ĉion eblan por atingi sub sia protekto elstarajn intelektulojn,m kiuj donis brilon al sia kortego.

Ibn Sida komencis la gigantan taskon verki plej kompletan preskaŭ dudek voluman leksikonon, kiun li aperigis sub la titolo Kitab almunhkam fi-l-Luga, strukturita alfabete konforme al fonetikaj reguloj. Ĝi estis ordigita laŭ temoj, kio ebligis al poetoj, oratoroj kaj fakaj profesoroj uzi ĝin facile. Cetere, la verko estis dividita en fakojn, ĉiu pritraktanta specifan temon. Li donis abundajn eksplikojn pri ĉiu termino, ekzemple, pri "la ĉevalo", "la kamelo", "la vestoj", "la birdoj", "la manĝoj", k.a. Li eksplikas en la Antaŭparolo, ke li pensis tiun novan specialan sistemon, ĉar ka antaŭaj verkitaj leksikonoj estis nekompletaj kaj nekontentige esprimis la riĉecon de la lingvo araba.

Aldone al siaj scioj pri lingvo kaj literaturo Ibn Sida ankaŭ interesiĝis pri filozofio, ne sen atenti la religiajn skrupulojn, jam tradiciajn en la araba mondo. Jen poemeto esprimanta lian vidpunkton:

Ne tro zorgu pri scienco
de plej lertaj filozofoj,
Minareto certe ili ne atingas
pri la vero traf-respondojn.
Tamen, se per stud' kaj peno
vi persistas sur la vojo,
studu nur la medicinon,
la logikon kaj la kontojn,
ĉar restantaj stud-sciencoj
kun obskuraj konkludsolvoj
estas ja malpermesataj
de l' islamaj leĝ' kaj normoj...
Fine, studis mi logikon,
kun reguloj kaj metodoj,
ĉar serĉanto de la vero
rajtas scii ĉiajn konojn.

Malgraŭ tiuj zorgoj kontraŭ la spekulativaj sciencoj, la blindulo de Murcio dediĉis multajn horojn al la studado de la Logiko kaj verkis ampleksan kaj verŝajne tre interesan traktaton pri filozofio, neciitan de liaj biografoj, sed hodiaŭ ne disponebla.

El la tuta verkaro de Ibn Sida nur du manuskriptoj aperis: la indikita Kitab al-munhkam, valora amplekas vortaro, kaj Kitab al mujassas. Sub vidpunkto filologia estis speciale interesaj liaj komentoj pri la poezia antologio al-Hamasah, pri la granda orienta poeto al-Mutanabbi, kaj pri la poemoj de la plej granda gramatikisto de tiu jarcento al-Zayyayi, aŭtoro de la verko Kitab al Yumal (libro de la frazoj).

Ibn Sida, la blindulo de Murcio, forpasis en Denio (1066a j.)

Grava murcia antologo estis Abu Yafar ahmad al-Dabbi, naskiĝinta en urbeto proksima al Lorko, kvankam kutime li loĝis en Mujrcio, aŭtoro de grava vortaro Bugyat al-multamis fi tarif richal al-Andalus (pli-malpli: Deziro de tiu, kiu esploras la historion de gentoj de Al-Andalus), enhavanta lkabiografiojn de plej elstaraj poetoj, juristoj kaj aliaj eminentuloj de Al-Anmdalus ĝis la jaro 1195. Ĝi estas kvazaŭ daŭrigo de alia antaŭa samtema libro verkita de Ibn Humaydi.

Ibn Dabbi forpasis en la jaro 1202.

Fino de La tajfo de Murcio

Ĉi tie finas la ĉapitro 17-a de Lirikaj perloj el Al-Andalus, de Antolnio Marko Botella. Sed estas aliaj 19-aj ĉapitroj pri la lirika arto de la muslima Hispanio:

    1. La una Abd Al-Rahmanj
    2. La liriko en Iberio en la tempo de la araba invado
    3. La araba muziko kaj kanto
    4. La liriko dum la emirejo-periodo
    5. Jam brilas steloj sur la firmamento de Al.Andalus
    6. La naskiĝo de la al-andalusa popola poezio
    7. La kalifujo de Kordovo
    8. La biliofilo Al-Hamkan la 2a
    9. Trista vivofino de poeto, kaj de la ĉiopova Al-Mansur
    10. La lasta kalifo omaja de Kordovo
    11. La poezio kaj la virino
    12. La lirika skolo hispana-hebrea
    13. L:a tajforegnoj. Sevilo.
    14. La Valencia tajforegno
    15. La popola poezio
    16. La tajfo de Saraqusto
    17. La tajforegno de Murcio
    18. La tajforegno de Almerio
    19. La tajforegno de Badajoz
    20. La regno Granado.

Bedaŭrinde, ni ne povas reprodukti la libron tutan. Se vi interesas pri mezepoka hispana arto literara, vi nepre devas aĉeti ĉi tiun libron tra nia libroservo (ĝi kostas proksimume $10).

Sed ne timu, ke Sr-o Marko Botella ellasos nin: ni kutime legos nin ĉe niaj paĝoj de Kajeroj el la Sudo!

~ Kajero 37ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 27ª) ~ Fernando Sor ~ Narciso Yepes ~