Beletro

Nia diskaro:

Pri homa kaj dia, andaluza kaj andalusia kantoj.

Pri homa kaj dia, poemoj de Ibn al-Arabi

Ŝia tendaro ruiniĝinta
kaj miabruste nemalnoviĝa amo ĉiam novas,
ruino kaj ploro memoriĝas,
kaj mia amo ĉiam novas.

Tiel komencas Mia amo ĉiam noviĝas, la unua kanto en De lo humano y lo divino (pri homa kaj dia afero), kompaktodisko pri poemoj de IBN AL 'ARABI, fama poeto mistika mursja el jarcento XIII-a.

Tiu disko temas pri amo, kiel oni povas konstati per la nomoj de la kantoj: Mia amo ĉiam noviĝas, Religio de amo, Princoj de amo, Orienta fulmo, Amo sieĝita de deziro, Iru malrapide kamelisto, Ho kamelisto!, Kie ili estas?, kaj Kaŝita belo.

Ĉar ni legis en nia magazino tiun altkvalitan eseon verkitan de kamarado Antonio Marco Botella pri la tajfo de Mursjo, Ibn al 'Arabi ne estas nekonata de ni. Lia poezio simbolis amon kiel rilaton al Dio, kaj sia amatino estis Nizam, kiu estas vere Harmonio. Tiuj kantoj en ĉi tiu disko apartenas al libro Interpretisto de deziroj, tradukita en la hispanan de Vicente Cantarino kaj tiu de la egiptano Mohamed Reda, doktoro pri Historio de la Islama Penso.

Curro Piñana, kantisto flamenka. Curro Piñana, la kantisto, estas kartaĥenano sufiĉe fama en flamenka etoso pro kelkaj premioj, kaj sia voĉo partoprenas de tiu duende (koboldo) flamenka kiu kutime kunigas konon de ĉiu kanto flamenka kaj naskiĝo en flamenkista familio: sia patro estas ankaŭ kantisto flamenka, kaj siaj fratoj Pepe kaj Carlos estas gitaristoj flamenkaj. Ambaŭ artoj, flamenko kaj andalusí (hispanaraba) abunde uzas melismojn (koloraturojn, tio estas: pluraj notoj sur nur unu silabo poema), kaj pro tio miksi ambaŭ artojn estas tiel facile kaj premiiga. Se vi ŝatas flamenkon aŭ arabeman muzikon, mi ege konsilas al vi aĉeti tiun kompakton. Signaturo de la disko estas 62056. La paloj (flamenkaj formoj) uzataj en tiu registro estas petenero, alboreá, granaína kaj media, tientos, soleá, malagueña kaj verdial, siguiriya, taranto kaj farruca.

Zoraida de Albatera


Kajero 38ª ~ Kajeroj ~ Gazetoteko ~ En PDF (paĝo 16ª)