Historio

Ankoraŭ pri la Intercivitana Hispana Milito

Antonio Marco Botella, 1997 Nia k-do Petro Levi, kiun mi konas kiel SAT-membro de antaŭ pli ol duonjarcento, verkis interesan artikolon por la februara numero de Sennaciulo pri la intercivitana milito, kiun li titolis Novaĵoj pri la Hispana Milito, sed honore al la vero nek ekzistas novaĵoj en tiu artikolo, nek ĝi aldonas ian ajn novan allogon al tiuj historiaj faktoj, kiujn li mencias. Kaj mi ne diras tion kun la malica intenco subtaksi lian artikolon, tute kontraŭe, ĉar ĝi evidentigas, ke iu ajn simpla leganto tute ne konanta la temon, povas trovi gravan malfacilon, ne nur por distingi kiuj estas la novaĵoj kiuj la verkinto indikas en la titolo, sed ankaŭ por kompreno de tio kion li pretendas ekspliki, ĉar ne ekzistas difinoj de la karaktizoj de homoj kaj partioj kiujn li mencias, kvankam tio estus tre facila por li per la simpla lego de la verko Laboristaj Kronikoj, eldonita de SAT-Broŝurservo en Beauville en 1996. Do kun la bonvola intenco helpi al la legantaro de Kajeroj el la Sudo, kaj se eblas ankaŭ de Sennaciulo, mi verkas ĉi tiun artikolon.

Ekzemple, kiam li mencias la partion P.O.U.M. (Laborista Partio por Marksisma Unuiĝo) fondita en Barselono en la jaro 1935, oni devas tuj ekspliki al la legantaro, ke ĝi naskiĝis per kunfandiĝo de du partioj: Laborista Bloko kaj Komunisma Maldekstro, surbaze de jena doktrino:

  1. Starigo de provizora proletara diktaturo per armita ribelo.
  2. La popolo libere disponu pri sia propra destino.
  3. Efektiva unuiĝo de ĉiuj politikaj maldekstraj partioj, speciale tiuj Socialista kaj Komunista.

La partio aliĝis al la Komitato por Socialisma Revolucia Unuiĝo, kies sidejo troviĝis tiam en Londono.

POUM estis politika formacio sufiĉe potenca en Katalunio, kun fortaj branĉoj, precipe en Valensjo, Aragono kaj Asturjo. Ĉefaj gvidantoj de la partio estis Andrés Nin, Joaquín Maurin, k.a., sed ĉar en julio 1936, la ĝenerala sekretario, J. Maurin estis kaptita de la naciismaj ribeluloj, okupis tiun plej elstaran postenon Andrés Nin, kies plej gravaj trajtoj jenas:

Andrés Nin

Andrés Nin naskiĝis en El Vendrell (Taragono) en 1892, kaj profesie laboris kiel instruisto kaj ofte ankaŭ kiel ĵurnalisto. Komence li partoprenis en la katalunaj movadoj naciisma kaj socialisma. Ekde la jaro 1919 li aktivis ĉe la sindikato CNT (Nacia Laborista Konfederacio) kaj ene de ĝi li defendis la rusan revolucion: li vigle partoprenis en la Unua Kongreso de la Internacia Ruĝa Sindikato (ISR), kaj en la Tria Kongreso de la 3-a Internacio, en kiu li reprezentis la sindikaton CNT. Post tiu kongresoj li restis en Moskvo kiel reprezentanto de la Revoluciaj Sindikataj Komitatoj. Kiel sekvo de arda polemiko tiuepoka pri socialismo en unu sola lando (1925), en kiu k-do Nin esprimis opiniojn kontraŭajn al tiuj de stalinanoj, li revenis en Hispanion en 1929.

En plena politika aktivado, je la komenco de 1936, Andrés Nin estis elektata deputito de la hispana Parlamento, balotita kiel unu el la kandidatoj en la listoj prezenetitaj de la unueca maldekstra bloko Popola Fronto, kaj tuj post la komenciĝo de la hispana intercivitana milito li okupis gravajn postenojn en diversaj katalunaj oficialaj institucioj. Tio, kion ne multaj personoj scias, inklude kelkaj el liaj biografiistoj, estas, ke Andrés Nin estis esperantisto, bonega esperantisto, kaj lia influo sendube ebligis, ke en l a partio kaj ties organo, Esperanto, estis ofte kaj fervore propagandata. Nia kamarado Hernández, el Sabadell, feliĉe ankoraŭ vivanta, atestas, ke li aŭdis paroli en mitingo okazinta en Sabadell dum tiu jaro al kamarado Nin, flue kaj altnivele. Kaj mi povas aldoni kiel esploranto pri Esperanto-historiaj temoj, ke laŭ kroniko de Francisco Guitart, Andrés Nin partoprenis en 1918 en esperantista altnivela aranĝo okazinta en la teatro Tivoli el Vendrell, kaj li majstre recitis la monologon L' Escudellometro-n, de Santiago Rusiñol (Hispana Esperantisto, numero 13, januaro 1918).

La aranĝo estis speciale brila pro la alta lingva nivelo kaj kvalito de la programo prezentita!

Andrés Nin estas aŭtoro de pluraj verkoj: Dictaduras de nuestro tiempo (1930, nuntempaj diktaturoj), El proletariado español ante la revolución (1931, la hispana proletaro antaŭ la revolucio); kaj Los movimientos nacionales de emancipación (1932, la naciaj emancipiĝ-movadoj). Okaze de la politikoŝanĝo de Stalin en Rusio, kiam la ruĝa diktatoro volis pereigi la bolŝevisman opozicion (proceso de Moskvo), la rusa diktatoro metis en la nigran liston de malamikoj nepre estingendaj al kamarado Andreo Nin, kiun la agentoj de la diktatoro akuzis, unue, kiel perfidulon al la revolucion kaj kiel sekvon ili enkarcerigis lin en Madrido. Fine la stalinaj ekzekutistoj plenumis la ordonon de sia mastro kaj murdis lin en julio 1937 en la hispana ĉefurbo, en prizono kontrolita de la rusa diktatoro.

La sola sukceso de la politiko de Stalin en Hispanio ne preterpasis la limon de la potencigo de la Komunista Partio, sed la alta prezo pagita estis tiel alta, ke mi ne kredas enviinda tiun mizeran renton, ja ĝi semis la dividon de la proletaro en nia lando kaj venenigis ĉiujn komunajn projektojn kaj rilatojn de la kontraŭ-faŝismaj partioj.

Oni ne povas certigi, laŭ intencas esprimi la artikolo de kamarado Levi, ke la partio POUM estis unu el la ĉefaj organizantoj de rezistado kontraŭ la faŝismo, ĉar tio estus troigi la veron kaj trotaksi la realan potencon de tiu partio, eĉ en Katalunio mem, kie ĝi estis pli forta. Oni devas tamen agnoski, ke ĝi posedis bruan propagandon, kaj tiu karakterizo estis sufiĉa motivo por ke, kiam oni serĉis viktimon pro la eventoj de majo 1937 en Barselono (kontraŭrevolucio fare de katalunaj marksistoj) oni decidis ke POUM estu oficiale la sola kulpulo, kaj perforte malaperigis ĝin per tute sovaĝa persekuto fare de la komunistemaj partioj okupantaj en tiu tagoj la povon. Speciale viglis inter tiuj persekutantoj la soveta polico, veninta al Hispanio por kontroli la stalinan helpon, obeanta rektajn ordonojn el Moskvo, sed ili ne kuraĝis oficiale akuzi la anarĥiistojn, ĉar ĉi tiuj estis pli multnombraj kaj influaj en popolaj medioj: anarĥiistoj havis ĝustan prestiĝon esti grandaj idealistoj kaj tial amataj de la popolo!

Pri la riproĉoj kontraŭ anarĥiistoj kiel rompintoj de la popolfronta alianco, ne estas malfacile malkovri en ili la venenigan propagandon de la stalin-agentoj, tre efikaj por la kritiko kaj en la prozelitisma fako, kiuj sub tiu preteksto kaj aliaj ne malpli falsaj, ne nur potencigis la Komunistan Partion kaj persekutis anarĥiistojn, sed, iom post iom kaj senpaŭze, konkeris ĉiujn risortojn de la ŝtato kaj de la batalanta armeo. Ekzemplo pri tiuj efektivaj konkeroj estis, nacie, ilia enviciĝo en la tutlanda registaro kaj kontrolo en la armeo de la politikaj komisaroj: internacie, estis la kreo de la Internaciaj Brigadoj, konsistantaj, plej grandparte, el idealistaj homoj el la tuta mondo, kiuj brave batalis en la batalkampo, sed regataj per fera disciplino, preskaŭ ekskluzive, de elstaraj komunistoj: en la plej alta kupolo kiel organizantoj de la I:B. (Prago 26-an julio 1936) estis Thorez, Togliatti kaj José Díaz, ĝeneralaj sekretarioj de la K.P. de francoj, italoj kaj hispanoj, kiuj muntis la strukturojn de la I.B. po mil milionoj de frankoj provizitaj de sovetaj sindikatoj tiucele. Ĉiu brigado estis ofte komandata de grava komunista figuro el diversa lando, kiu post la fino de la intercivitana hispana milito famiĝis politike en sia respektiva lando kiel unuaranga politikulo kaj gvidanto de la koncerna K.P., kaj kiel ĉefo de la I.B. la komunisto André Marty.

Grava studinda temo pri la intercivitana hispana milito estis la apliko de originalaj politikoj al la produkt-organizoj de la industrio kaj agrokulturo per formuloj konformaj al la idearo de la du plej gravaj sindikatoj: UGT kaj CNT, kiuj prenis sur si la respondecon funkciigi la tutan aparaton produktivan, kiam kapitalistoj kaj entreprenistoj forlasis tiun gvidan taskon en la tuta lando. Ekzemplodona estis la Kolektivigoj de Graus, ĉe Alta Aragono, kaj tiuj de la bordoj de rivero Cinca, historiaj lokoj kun famo socia kaj anarĥiistema influo, ĉar tie estis proklamita en 1934, unuafoje en la mondo, la liberecana komunismo, evento malfacile trovebla en la historio de sociologio. Pli ol unu fojo mi pensis verki kompletan monografion pri tiu temo, sed la malintereso pri sociaj kaj historiaj temoj de niaj laboristaj kamaradoj, kaj la (ni diru kiel eble plej milde) malvarma akcepto de mia verko Laboristaj Kroniko, konstatebla en la SAT-gvidantaro, konsilis al mi rezigni la projekton. Escepto farita en tiu negativa kadro al nia gekamaradoj Baudé, Vivancos, Juliette Ternant, k.a., kies oferemon kaj klarajn ideojn pri tiuj temoj montris la diferencon...

Pri tiu laŭdinda okazaĵo, kiun mencias P. Levi, kiam en turisma rondiro tra la hispanaj malliberejoj, trapasante Hispanion survoje al Anglio, sia frato konstatis la kuraĝon de la hispanaj virinoj defiante la gardistojn por ĵeti trans la pikildratoj panon al la malliberaj eksterlandanoj. Mi opinias tion menciinda, sed tio estis normala en lando regata de la tiranio. Pli strange ŝajnas, ke en la jaro 1939 en teritorio de la tiel nomita franca demokratio, okazis ion simile pri la hispanaj rifuĝintoj. La sola diferenco estis, ke niaj francaj amikojn, kiuj ĵetis al ni panon trans la pikildratojn, ne riskis perdi la vivon en tiuj solidaraj agoj, sed ne pro tio mi memoras tiun eventon kun malpli da dankemo.

Gekamaradoj, tio kion rakontis al vi nia kamarado P. Levi en la februara numero de Sennaciulo, kaj la eksplikoj komplementaj kiujn mi prezentas al vi en tiu ĉi artikolo, vi havas la ŝancon pli amplekse legi en la verko Laboristaj Kronikoj, kiu meritis laŭdojn de kompetentaj sociologoj. Ĝi estis eldonata de nia admirata k-do Baudé. La stoko restanta nun ne estas granda, sed nesufiĉa pro la financoj de la Broŝur-Servo de SAT. Multajn aliajn interesajn komentojn pri la Hispana Milito vi povas legi en tiu libro.

Dankon al kamarado Levi, kiu revivigis la temon per sia artikolo. Dankon al vi pro via atento!

Antonio Marco Botella
(Reproduktebla en Sennaciulo)


Kajero 38ª ~ Kajeroj ~ Gazetoteko ~ En PDF (paĝo 11ª)