Informoj de la prezidanto

Marteno Bustín Benito, prezidanto de Hale. Nek pesimismon nek triumfalismon. Ĉu en la aktuala socia situacio oni povas reale juĝi la laboristajn problemojn? Ni ĉiuj konsentas ke senlaboreco estas gravega situacio por laboristoj. Senigitaj de siaj salajroj ili eniras en novan socian klason: La almozuloj de la ŝtato,kiam ili povas ankoraŭ havi tiun ŝancon. Nun,laŭ la statistikoj en la Eŭropa Komunumo, ekzistas 20 milionoj da senlaboruloj al kiuj oni povas aldoni kelkajn pliajn milionojn da ties familianoj kiuj ankaŭ suferas la konsekvencojn de mizera situacio.

Niaj politikaj gvidantoj havas pli aŭ malpli la saman gurdaĵon en ĉiuj landoj: Baldaŭ ni eliros el la tunelo.Venontjare la situacio de senlaboruloj estos plibonigita. Ni kreos labor-poste-nojn por dungi centmilojn da labo-ristoj.Sed tiuj pro-mesoj ĉiuj povas konstati ke estas MENSOGOJ. Senlaboreco pli kaj pli kreskas,kio estas logika konsekvenco de la aplikado de modernaj sistemoj de produktado en ĉiuj laboraj kampoj,kaj tio-ĉi daŭros. La progreso ne haltos.

Antaŭ tiu-ĉi socia panoramo estas penige vidi kiel obstine la senlaboruloj postulas laboron kiu nek ekzistas nek ekzistos. Ni ne devas postuli sklavecon kiam aliaj solvoj pli justaj ekzistas. Kom-preneble tiujn solvojn aplikos nek la ŝtato nek la kapitalistoj. Eble iam la premo de organizitaj senlaboruloj, helpataj de ĉiuj homoj kiuj deziras vivi en plej frateca kaj justa socio,fariĝos sufiĉe forta por ke la nuna ĥaosa socia sistemo estu ŝanĝita al pli regula kaj homa. Tiel estu.

Kamaradecaj salutoj de

Marteno
Alikanto,
la 8-an
de Aprilo
de 1998


Kajero 38ª ~ Kajeroj ~ Gazetoteko ~ En PDF (paĝo 4ª)