Muziko

Nova konstanta songazeto Pola Stelo.

Muzika revuo.

Tre verŝajne ankoraŭ nunjare aperos nova songazeto en E-o kiu konservos la titolon de la ĝisnuna brajla gazeto --Pola Stelo--, eldonata de multaj jaroj en Pollando. Pro la tro malgranda nombro da abonantoj la brajla gazeto verŝajne ĉesos aperi, sed tamen oni volas konservi la ideon de gazeto por nevidantoj, kaj ne nur por nevidantoj, ĉar en la kazo de songazeto ĝi povas esti utila por ĉiuj. Ĉio dependas de tio, ĉu oni kolektos minimume 150 abonantojn. La prezo de la jarabono ne estas precizigita, sed en polaj zlotoj (kompare kun dolaro) ĝi egalos al 28 dolaroj + sendokostoj (minimumaj) por Eŭropo, por ekstereŭropanoj iom pli da sendokostoj. La sonrevuo estos dissendata 4 fojojn jare el Varsovio, ĉiufoje po 2 kasedoj 90-minutaj. Kaj do jare aperus ok 90-minutaj kasedoj, kies enhavo konsistus el polaj (ĉefe kulturaj), E-movadaj kaj blindulaj temoj (minimume). La proporcion oni prezentos al ĉiuj interesiĝantoj en detala oferto skribe ankoraŭ en aprilo 1998. Krome en ĉiu numero de --Pola Stelo-- troviĝus E-intervjuoj el la E-elsendoj de Pola Radio kaj ankaŭ aliaj E-intervjuoj speciale faritaj (ekz. pertelefone) por la songazeto. Se la unujara funkciado de la songazeto bone evoluus, oni daurigus ĝin konstate, se ne, oni likvidus ĝin post la realigo de unujaraj abonoj.

La provizorajn antaŭmendojn kolektas:

Pola Radio, Esperanto-Redakcio, 00-977 Varsovio, Poŝtfako 46, Pollando Fakse (48-22-645-5917). Retpoŝte: pettyn@radio.com.pl.

Ludiloj

Kaj krome: Polski Zwiazek Niewidomych, 00-216 Varsovio, ul. Konwiktorska 7, Pollando. Sur la papero per kiu vi provizore antaŭmendos la songazeton, ne skribu aliajn aferojn, kiuj ne rilatas la provizoran abonon. La antaŭmendojn oni sendu kiel eble plej rapide al unu el la indikitaj adresoj. Andrzej Pettyn (en la nomo de la direktoro de Pola Asocio de Nevidantoj - Jan Rodanski) Ĉiuj E-gazetoj, lokaj bultenoj, klubaj informiloj estas petataj kiel eble plej rapide aperigi la supran informon por helpi la nevidantajn esperantistojn, sed samtempe por helpi la vidantojn, kiuj per la realigo de la projekto ricevus amason da interesaj sonmaterialoj i.a. pri Universalaj Kongresoj kaj aliaj E-aranĝoj kaj intervjuoj kun ĉefaj movadaj aktivuloj kaj kulturkreantoj.

André Pettyn,
Varsovio


Kajero 38ª ~ Kajeroj ~ Gazetoteko ~ En PDF (paĝo 8ª)