Valjadolido, mia amo!

Mi vidis tion el mia fenestro hotela.

Jes, mi kunestis la Kongreson de Valjadolido. Sufiĉe konata urbo de nia lando, Ni perdis la prezentadon de la Kongreso, ĉar ni devis veturi el la alia parto de Hispanio. Finfine ni atingis la urbon, luis ĉambron je la urbocentro, kie ni povis vidi tiun belan fonton kiun ni montras en la foto, kaj kiu tre taŭgas kiel simbolo de esperanta kongreso, kaj piediris al la kongresejo, en la Centro Cívico El Campillo (civita centro kampeto).

Neologismoj kaj malneologismoj.-

La venintan tagon, la trian de majo, ni aŭskultis interesan prelegon de akademiano Georgo Kamaĉo pri Neologismoj kaj malneologismoj, je la deka horo. Li diris, ke kutime esperantistoj malŝatas neologismojn, eble sen scii kio ili estas. Li referis al libro de Claude Piron, La bona lingvo (1989), kie oni legas pri lingvoj bona kaj malbona. Kamaĉo diris, ke la bona lingvo estas pirona lingvo laŭ Piron. Tamen, necesas, ke oni scias, kio estas neologismo: neologismo povas esti vorto, kiu ne ankoraŭ estis uzata. Laŭ Zamenhof, ĝi estis anstataŭo de ekzistanta vorto. Ekzemple: kanono anstataŭ pafilego. Multe da homoj diras, ke nova vorto estas neologismo nur se ili malŝatas ĝin. Sed Zamenhof mem estis la plej granda kreinto de neologismoj en Esperanto.

Li ankaŭ citis la Parnasan Gvidlibron verkita de Gaston Warenghien en 1932, kie la aŭtoro citas tiujn neologismojn de Zamenhof: akuzi, fardo, brego, hordo, koĉero, ŝablono, kaj tiel plu. En tiu libro estas ankaŭ poezia fakvortaro kun 600 vortoj: kelkaj el ili estas normalaj vortoj, aliaj estas kaj familiaraj kaj poeziaj: ambiguaj, amapolo, damni, dekalogo, eseo, etoso, galaksio, incesto..., estas ankaŭ neologismoj. Multaj estas vulgaraj: piĉo, fiki, kaĉo, ktp. Alia poeziaj vortoj estas: bebo, evento, frida, mesaĝo, prizono, pigra, strangoli... Mi ne povas citi ĉiujn -li diris-, sed estas evoluo, kaj la nuna Esperanto ne estas ebla sen tiuj neologismoj. Kiam mi diras nuna Esperanto mi ne volas diri poezia, sed komuna Esperanto. Beletraj vortoj estas fatamorgano, filandro, ladrono (ŝtelisto), ktp. Aliaj vortoj ŝanĝis sian formon: dorika (ne dora), koktelo (anstataŭ koktejlo). Tiuj vortoj ne aperis en PIV.

Nia samideano Kamaĉo pensigis nin pri tiuj familiaraj vortoj, kiujn ni uzas: nupto, olda, ruro (kvankam ne ofte), sordida. Multaj tiuj vortoj ege utilas por artikola leganto. Tiuj vortoj ne estis rigardataj kiel neologismoj. Kaj tio portas nin al malneologismoj.

Malneologismoj -laŭ Kamaĉo- estas vortoj, kiujn jam de jardekoj oni uzas multe, kvankam ili aperis kiel neologismoj. Normale venas vortoj el poezio; ankaŭ pro beletra prozo. De tie ili transiras al la komuna lingvo.

Tiam Kamaĉo citis kelkajn tekstojn el tiuj libroj: Tien, de Johan Valano, kies stilon la preleganto ne ŝatas, kvankam la temo estas ŝoka kaj impona. Ankaŭ li citis La amon de Paluzio, de Manuel Seabra: ĝi temas pri la sama ideo de Cent jaroj de soleco (de Gabriel García Márquez), sed en Barselono. La libro havas glosaro pri neologismoj. Estas ĝi senzorga lingvo, kun eĉ eraroj. Estas bedaŭrinde; tio ekzemplas la veran malbonan lingvon, la fuŝulan lingvon. Okaze de tio, la preleganto diris, ke li aŭdis en prelego mediumo anstataŭ medio. Li proponas lingvon por altkvalita komunikado. Ni uzu regulojn. Ne nur por verki, sed ankaŭ por paroli.

Alia libro citita de li estis Apenaŭ papilio, de Tibor Sekelj: li verkas tre bone, kaj li estis tre bona reprezentanto de tiu bona lingvo de Piron. Alia libro: La Manto, de Paŭla Merti: aŭtografa romano. Ĝi estas skandala libro. Ankaŭ estas ĉi tie aro da poeziaj vortoj: genitalo, smajlo (sensona lipa rideto), inkubo (koŝmaro). La stilo estas flua, ĝi estas bona legaĵo.

Alia libro estas Hetajro dormas, de Éli Urbánová: stilo ankaŭ flua, ankaŭ interesa legado; kaj kvankam aperas multaj neologismoj, ĝi estas ege rekomendinda.

Ekstremoj, de Miguel Fernández, Liven Dek, G. Neves kaj la preleganto: ni uzas vortojn kiuj estas en glosaro, kaj ni esperas, ke ili iĝos kutimaj vortoj.

Libro de Nejie, de Geraldo Matos: kelkaj novaĵoj estas plezuraj kunmetaĵoj, kiel gekornuoj. Li proponas vortojn el itala kaj kreitaj, kiel ŝoŝo por vulvo.

Ne pensu, ke mi volas Esperanton, kiu enhavas plenan vortaron. Ni ne estas popolo, kaj ni havas nur komunan lingvon. Estas grave, ke ĝi permesas altkvalitan komunikadon. Oni povas uzi fuŝan anglan por komunikado. Sed ni uzu Esperanton por altkvalita komunikado. Mi diras, ke ne sufiĉas nur diri: 'mi ne ŝatas neologismojn', aŭ 'mi ŝatas ilin'. Ni legu kun malfermita menso. Se ni legas poemon de ĉina poeto, ni devas serĉi vortojn en vortaro.

Georgo Kamaĉo tiam legis poemon de Geraldo Matos, kaj poste li demandis sin: Ĉu neologismoj ne estas ĉefe eŭropismoj? Esperanto ne estas statistike lingvo, en tiu senso, ke lingvo estas dialekto kun armeo.La baza vortaro venas el diversaj lingvoj. Sed ĝi estas pleje eltirita el latinaj kaj germanaj lingvoj. Ankaŭ el slavaj. Aliaj lingvoj influis poste. Tibor Sekelj uzas vortojn kiel ĉombo (sako portata sur onia dorso). Mi kredas, ke entute estas novaj vortoj el Afriko, Oceanio kaj Azio.

Kio signifas la kontribuo de Ibere Libere en Esperanton? Ni volas fari poezion modernan. Ni ne devigas uzon. Ni estas Ibera Skolo. Ni volas paroli pri modernaj aferoj per precizaj vortoj. Tion ni celas.

Ĉu jare Akademio de Esperanto akceptas neologismojn, kiuj iĝas oficialaj? Akademio ne okupiĝas pri tio. Ĉiu akademiano havas sian opinion pri tio, sed ne estas komuna opinio. Akademio oficialigis vortojn nur tre malofte. Tiun rolon havas la vortaroj.

Homo, homaro, kreanta naturo.-

S-ro Jesús Raposo parolis pri La tri fundamentoj: homo, homaro kaj kreanta naturo. Li diris, ke ordo ne povas estigi el hazardo. La universo estas fundamenta por ĉiuj estaĵoj. La plej evidentaj perfektoj estas spaco kaj tempo. Ties interrilato estas ordo. Universo enhavas neperfektecon, kiu estas ne fundamenta ĉar en si mem laŭ difino estas perfekteco. La spirito de bono kaj de vero, vero kaj bono estas unuo: dieco.

Li ankaŭ diris, ke respekto estas universala devorajto. Homo, homaro, kreanta naturo.Kiam mankas respekto, libereco degeneras, kaj paco estas moko. Tial devas esti universala afano de edukado kaj ne nur por infanoj. Ni ĉiuj devas lerni la praktikadon de tiu universala respekto. Oni ne konfuzu respekto kun diferencaj meritoj apartaj de personoj. Merito kaj kulpo estas ekster la temo de ĉi tiu prelego. Sed kiel respekti la alian se oni ne konas la lingvojn de aliaj personoj? Ĉiu en la universo estas ligita al ĉio. Interlingvo, pulso de l'universo, religieco kosma, solidareco, alivorte: kora.

Kunveno de HEF.-

Salutis la prezidanto Sancho nome sia kaj de vicprezidanto Galofré, kiu ne povis ĉeesti kun ni.

Sekretario Manuel Parra Benito legis la akton (protokolon, ili nomas ĝin) de la antaŭa kunveno. Oni aprobis ĝin. La kontojn kaj bilancon oni ankaŭ aprobis, kaj oni devis resume legi, ĉar ne ĉiuj ricevis la Boletín, kiu enhavis tiun raporton.

Poste oni diskutis, ke ekzistas nova leĝo (fakte dujaraĝa jam), kiu modifis statutojn de Federacio. Tiurilate, ni ne povis ne ratifi tiujn ŝanĝojn.

Oni decidis, ke la venontan jaron la Kongreso (58-a) de HEF okazos en Kasteljono dum la tria semajno de julio. ĝi okazos en la universitato de Kasteljono ĉar ĝi ofertas kongresejo kaj restadejo.

En petoj kaj demandoj, Ĉeesto kongresa. oni raportis pri la vortaro de Fernando de Diego. Poste, Antonio Valen plilarĝigis la informon. Manuel Pancorbo okupiĝas pri la traduko al Interreto. Darío Rodríguez ankaŭ parolis pri novaĵgrupoj kaj dissendolistoj por kunigi esperantistojn. Antonio Valen diris, ke ni esperas, ke ni povos eldoni la vortaron dum la venonta jaro. Ses dek homoj laboras pri ĝi, kaj ni havas jam 50 000 kapvortojn. Oni ankoraŭ ne scias pri la prezo. Eble subvencio helpos. Eventuale, la vortaro ne aperos ĝis la jaro 2 000.

Muzika vespero.-

Ke vivu la verda ĥoto!

Dum samideano Aŭgusto Casquero prelegis hispane en salono de CajaValladolid, Solo muzikis en salono Borja, kaj poste ni vidis dancadon pri ĥotojn kastilajn. Ĥotoj kastilajn masimilas al tiuj de aliaj partoj de Hispanio, kiel Aragono aŭ Mursjo, pri tio, ke la ritmo estas pli malrapida, kaj la muzikiloj malpli nombraj. La spektaklo estis ĉarma kaj memorinda.

Fino.-

Dimanĉon, ni kunvenis por fermi la kongreso kaj Prezidanto Sanĉo dankis nian grandan ĉeeston (103 kongresanoj, rekorda cifero), kaj dankis la sukceson de la kongreso al Loka Komitato, al kiu ni aplaŭdegis.

Post tio oni donis la premion Klara Zilbernik al Carmen Álvarez, patrino de Rafaela Urueña, kiu alprenis ĝin nome de ŝi, ĉar ŝi deĵoras ĉe malsana bofratino. Carmen Álvarez estas la 23- a premiito de Klara Zilbernik, premio per kiu la Hispana Epseranto Federacio distingas edzinon apogantan al esperantista edzo, same kiel la vera Klara apogis sian edzon, Ludoviko Zamenhof.

Flago kongresa tradonata.Francisco Conejero (pron. koneĥero) manifestis, ke li havas nun gravan defion en Kasteljono 99. Nia celo estas eniĝi en la universitato, same kiel oni faris en Valensjo. Ni laboris dum kvar jaroj por havi placon de Esperanto. Ni sekve volis organizi Nacian Kongreson kaj ofertas al vi ĉiuj laboron kaj invitas vin al Kasteljono. Tiam oni transdonis al S-ro Conejero, prezidanto de la Loka Komitato de la 58-a Kongreso Hispana de Esperanto, la flagon de la Hispana Federacio Esperanto.

Kamarado Luis Serrano invitis nin ankaŭ Kamarado Luis Serranoal la Sesa Semajno de Ekonomio en Calafell. Ĝi estas iternacia renkonto de esperantistoj. Li diris, ke ili ofertas semajnon de eventoj en kiuj oni devas nepre paroli en Esperanto. Estas prelegoj kaj debatoj, ekskursoj, post vespermanĝo estas debato pri aliaj aferoj. Tio okazos en oktobro. Tiamaniere profitas hotelon malpli multekostan (duono de simpla ĉambro en Valjadolido). Ni celas praktiki kaj plibonigi la lingvon Esperanton.

Tiam Prezidanto Sanĉo fermis la kongreson 57-an de la Hispana Esperanto Federacio.

Miĉjo Fernández prelegis hispane pri Federiko.

La lasta akto, tamen, okazis poste. Miguel Fernández devis prelegi hispane pri Federico García Lorca, sed pro politikaj kaŭzoj oni rifuzis al ni ejon antaŭ la ĝenerala publiko, kaj tial li faris tion por ni. Aparte kortuŝa estis sia interpretado de Je la kvina posttagmeze (a las cinco de la tarde).


~ Kajero 39ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 13ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 15-an de julio de 1998.