Asocio

Lasta kunveno de HALE

Je la 23-a de novembro kunvenas Prezidanto María del Mar Guirao Gallego, kamaradoj Marteno Bustín Benito, José María Bernabéu Franco, Johano Antono Cabezos Martínez kaj Iván Molina Giménez, agante kiel sekretario Jesuo de las Heras pro neveno de José Pina Tuells, laŭ la tagordo:

  1. Demisio de Prezidanto.
  2. Elekto de nova estraro.
  3. Organizo de Kongreso de Hale.
  4. Rilatoj kun sindikatoj kaj similaj organizoj.
  5. Libroservo.
  6. Informoj, proponoj kaj demandoj.
  1. Demisio de Prezidanto. Kamarado Bustino Benito demandas kial María del Mar Guirao Gallego estis nomumita prezidanton, ĉar laŭstatute ŝi devas anstataŭi la prezidanton ĝis la nomumigo de nova prezidanto, sed ne prezidantiĝi.

    La subskribinto diris, ke oni decidis tion preskaŭ unuanime en Valjadolido. Oni ne plu devas fari tion, oni legu la statuton, por ne plu ĝeni la samideanojn, ni konsentis.

    Tri voĉoj kontraŭ unu akceptis demision de prezidanto María del Mar.

  2. Elekto de nova estraro. Kamarado Johano Antono Cabezos Martínez prezentis kandidatiĝon konsistante de: Prezidanto: li mem, Vicprezidanto: Nikolao Ŝil Karbajo, Sekretario: José Pina Tuells, Kasisto: José María Bernabéu Franco, Libroservo: María del Mar Guirao Gallego, kaj Redaktoro: Jesuo de las Heras. Kandidato Cabezos klarigis, ke tio estas kondiĉe ke kamarado Ŝil akeptos sian postenon, ĉar li ne povis kontakti lin sufiĉe frue por la kunveno.
    Ni balotis kaj elektis la novan estraron, krom unu sindeteno.
  3. Organizo de Kongreso de Hale. Dum la venonta 17/18 de aprilo okazos la 1ª kongreso de HALE en Lorko, Mursjo, samtempe al la 10ª Kongreso de VEF.
  4. Rilatoj kun sindikatoj kaj similaj organizoj. Ĉu oni sendu afiŝojn de HALE al sindikatoj, kun adresoj de la grupo aŭ individuaj esperantistoj kiuj simpatias al NKL (CNT).
  5. Libroservo. Jam solvita. Kamaradoj Ŝil kaj Guirao interŝanĝas siajn postenojn.
  6. Informoj, proponoj kaj demandoj:
    1. Publikigi la statuton de HALE dulingve,
    2. Fari bazdaton de civila agado,
    3. Insignon de HALE oni devas fari. Finfine oni konsentas, ke ĝi estas la stelo kvinpinta iomete turnante maldekstren kun la vorto HALE ene de si, kiu aperas en la sekcio Informoj de la Prezidanto en ĉi tiu magazino (paĝo 4-a) kaj ankaŭ je ĉi-tia paĝo.
    4. Oni pagas la kotizon de Esperanto-Hispanio por la jaro 1998.
    5. Kasisto Bernabéu donas artikolon verkitan de A. Marko Botella al la redaktoro.
    6. Oni decidas ankaŭ pliallogigi la kontnumeron de HALE en Kajeroj el la Sudo. Finfine oni agnoskas, ke kamarado Marteno Bustino Benito kunvenas ankaŭ kiel peranto de SAT.

Eventuala sekretario,

Jesuo de las Heras


~ Kajero 41ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 19ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon, 12-an de marto de 1999 je la 21:59:11 horo.