Politiko

La vojo de la hispanaj respublikanoj

Vojo de la Hispanaj Respublikanoj

Dum la lasta kongreso de UEA ni malkovris tiun etan enkondukon al la Kongresejo. Malgajas, ke oni identigas respublikon kaj militon en Hispanio. Malgraŭ la 23-a de februaro, malmankas respublikanoj en Hispanio, kaj estus multaj pli, se oni komprenu, kion respubliko signifas. Ambaŭ hispanaj respublikoj estis bojkotitaj de monarĥiistoj kaj maldemokratiistoj, sed respubliko, laŭ etimologio, volas diri nenion alian ol afero publika, kaj tio volas diri, ke ni respublikanoj firme kredas, ke la nacio apartenas al ni ĉiuj, kaj ke ni ĉiuj devas kunlabori por regi kaj progresigi ĝin. Monarĥio volas diri, ke ĉio -eĉ rego- apartenas nur al unu persono...

Tamen, dankinda afero estas, ke montpelieranoj dediĉas vojon al ni, hispanaj respublikanoj. Dankon.


~ Kajero 41ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 17ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon, 12-an de marto de 1999 je la 21:59:11 horo.