Pri la mito pri Internaciaj Brigadoj

Brigadas Internacionales

Antaŭ kelkaj monatoj mi legis la interesan kaj klarigan libron Las Brigadas Internacionales, verkita de historiisto kaj ĵuristo César Vidal (publikigita en la serio Eseo kaj penso de Eldono Espasa, Ctra. de Irún, km 12.200, 28049 Madrid, Hispanio), kaj kvankam mi ne antaŭ nun havis tempon sufiĉan por verki seriozan recenzon, mi tamen konsideras oportune fari ĝin, ĉar kelkajn artikolojn ni povis legi pri la afero kaj en Kajeroj el la Sudo kaj en aliaj magazinoj. Ni jam havis vidpunktojn personajn el partoprenantoj en la milito mem, kaj ankaŭ el ideologojn. Nun ni eblas havi sciencan historian vidpunkton.

César Vidal asertas (paĝo 14-a), ke li ekverkis tiun libron pro tri kaŭzoj: unue, oni jam povas konsulti sovetajn arĥivojn, aparte tiujn de la Kominterno (Komitato Internacia, organo de propagando de la ŝtalinisma ŝtato Sovetunio); due, pro tio, ke la Komunista Bloko César Vidal, verkisto, historiisto kaj  juristo. malaperis, oni povas kontakti brigadistojn el ĉiuj landoj, kaj kontraŭstari iliajn informojn al tiuj jam haveblaj delonge; kaj trie, li eblis konsideri la temon el scienca kaj dokumentita sinteno.

La 14-an de aprilo de 1931 komencis la Dua Respubliko de Hispanio, post la borbona Reĝo Alfonso XIII-a demisiis. La popolo referendumis, kaj ĝi ne volis reĝon. Provizora Registaro provis solvi urĝajn problemojn, kiujn Hispanio havis de antaŭ multaj jaroj: inan voĉdonon, organizadon de agrikulturo, restrukturigon de la armeo, religian liberecon, aŭtonomiojn, kaj aliajn. Du jaroj poste Hispanio balotis, sed dekstruloj venkis. Ilia partio, CEDA (Konfederacio Hispana de Dekstroj Aŭtonomoj), celis nuligi la sistemon elinterne (p. 28-a), kaj sekve ili malplialtigis la salajrojn de laboristoj, senlaborigis anojn de socialismaj kaj anarĥiistaj partioj, elkarcerigis puĉintojn militistajn, kiuj en 1932 provis forpuŝi la registaron, kaj redonis al ili siajn antaŭpuĉajn postenojn, kaj enkarcerigis sindikatajn gvidantojn. Nemirinde ĉiuj maldekstraj partioj kaj sindikatoj unuiĝis en Popola Fronto, kaj en la baloto de 1936 (la 16-an de februraro) ili venkis.

Nur kvar monatojn post tio komencis la militon. Generaloj Franco (pr. franko), Varela, Goded kaj Mola leviĝis kontraŭ la ŝtato. La puĉo ne sukcesis ĉie en Hispanio, kaj la nacio estis dividita. Ĉar la afero ne progresis, la ribeluloj petis helpon al nazia registaro de Germanio kaj al tiu faŝista de Italio, helpon, kiun ili obtenis facile. La demokracioj de Okcidento, male, rifuzis helpi demokratian Hispanion, ŝajne pro timo al milito kontraŭ Germanio. Nur Rusio estis preta vendi sian helpon.

La puĉintoj

La pezo de la Brigadoj Internaciaj en la Hispana Intercivitana Milito estis ĉiam troigita, laŭ César Vidal. Dekomence, venis privataj eksterlandanoj por helpi la Respublikon, kaj ili faris tion elkore. Ili aliĝis en milicojn popolajn kiel tiujn de NKL (CNT), POUM kaj aliajn, laŭ ilia politikaj kaj personaj sintenoj. Al tiuj grupoj aniĝis famaj brigadistoj kiel Ernest Hemingway, Arthur Koesler aŭ George Orwell. Fakte tiun lastan brigadistoj provis mortigi.

George Orwell: li lernis multe en Hispanio...

Kominterno devigis naciajn komunistajn partiojn organizi grupojn de voluntuloj por translokiĝi al Hispanio lukti por la Respubliko. Tamen, la tagordo estis kaŝi la komunista origino de la afero: ili devas aserti, ke temis pri spontana oferto de individuoj el pluraj landoj (p. 61-a). Kiam ili estis en Hispanio, oni elprenis iliajn paŝportojn por ne sciiĝi, ke alilandanoj batalas, kio estas kontraŭ internaciajn traktatojn, sed vere Kominterno uzis tiujn paŝportojn por siaj propraj interesoj, kiel murdo de Trotsky en Meksiko fare de hispano Ramón Mercader, kiu uzis usonan paŝporton... (p. 66-a). Multaj voluntuloj venis al Hispanio pro falsaj promesoj trovi laboron..., kaj kion ili trovis estis pafilon, aŭ la alternativon esti mortpafita se ili rifuzis.

Generalo Kleber: Jen la estro de la sovetaj fortoj en Hispanio dum 1936

Ne estas klare, ĉu la Brigadoj Internaciaj utilis al la Respubliko, sed ili ja utilis al Sovetunio. Kiam la respublika militestraro ordonis Generalon Kleber (estro de la brigadoj) defendi Madridon, li ne obeis ĝis la soveta konsilanto Goriev tion permesis du tagojn poste. Madrido jam estis savata de regulara armeo kaj civitanaro, tamen freŝaj trupoj (malpli ol du mil soldatoj) levigis la moralon al madridanoj, kaj tio iniciatis la miton pri la Brigadoj Internaciaj.

César Vidal lumigas pri la sukcesoj militaj de la brigadistoj, kiuj kutime estis heroaj, sed nekompetentaj pri milito. Ĝiaj estroj ne estis elektitaj inter la plej bonaj strategistoj aŭ militistoj, sed inter la plej bonaj komunistoj. Sekve, Harris (estro de la Brigado Lincoln, p. 124-a) kaj Smotov (estro de la Brigado Sans Nom, p. 98-a) pruvis ilian malkuraĝecon antaŭ la malamiko, sed ili ne ricevis pafmorton -laŭ ĉies milita kodo- sed translokiĝon al Usono kaj Francio respektive, kie ili povis servi komunismon. Male, pli bonaj batalantoj estis pafmortigitaj por averti al eblaj fuĝontuloj kaj dizertuloj.

Apartan konsideron meritas la rolo de vaskoj proksime al la fino de la milito: Julio Jáuregi, reprezentanto de la Partio Naciisma Vaska (PNV) renkontis reprezentanton de Franco por pritrakti la kapitulacion de Eŭskio. Aldone, ili malebligis, ke la respublikana armeo detruis faktoriojn en Vaskolando por ke ilin ne ekposedis la armeo de faŝistoj. Ili perfidis la planojn de la Respubliko por provi savi la Nordon de Hispanio, kaj eĉ klarigis al la faŝistaj fortoj pri la plej oportuna loko por invadi Santanderon (p. 204-a).

La Brigadoj Internaciaj havis neniam pli ol 25 000 militantoj en Hispanio. Tio estis ridinda kvanto, konsiderante la nombron de batalantoj, eĉ konsiderante nur la mortintoj en la milito (500 000). Tamen, propagando troigis tiel ilian gravecon, ke multaj personoj ankoraŭ kredas, ke ili estis gravegaj en la Hispana Intercivitana Milito. Milite -eĉ se tiuj brigado sukcesus batale- ili estis nur guto da akvo en maro da morto kaj malfeliĉo. Sed propagande ili ja venkis. Pro tio, ke oni ne kutime ŝatas historion, ne ŝatas scii, kaj ne ŝatas politikumi, sukcesis la mito pri la Brigadoj Internaciaj. La lasta -fina- venko de la Brigadoj okazis la 10-an de novembro de 1995 -sesdek jaroj post sia apero-, kiam la Hispana Parlamento aprobis doni Eksbrigadista novhispano. hispanan civitanecon al ĉiuj restantaj anoj de la Brigadoj Internaciaj. Inter la aprobantoj estis anoj de partioj, kiujn Kominterno volis ekstermi, kiel ekzemple PSOE (Partio Socialisma Laborista Hispana). Preskaŭ la tuta civitanaro salutis tiun oportunan kaj ŝajne finpunkta decidon, eĉ anarĥiistoj kies prasamideanoj suferis maljusteco kaj malamikeco de tiuj brigadoj. Tiu aprobinta civitanaro eble ne sciis, ke la registaro legitima de Hispanio siatempe ne volis akcepti la Brigadojn Internaciajn sur la sojlo Hispana, kaj ili finfine aprobis ilin kiam la Brigadoj jam estis translokigitaj en Hispanion post kvar tagoj, en Albacete, ke la ekesto Brigadoj Internaciaj estis vera perforto de Stalin al la laŭleĝa registaro de Hispanio. Eble tiu civitanaro forgesis, ke Andreu Nin estis murdita de brigadistoj kiuj sinŝajnigis kiel anojn de Gestapo. Tial, pro sia nescio, la hispana civitanaro kredis, ke la afero estis meritita gesto al personoj, kiuj agis nur el seninteresa, nobla kaj senkulpa sento intencante nur detrui faŝismon, ago kiu komencis en la milito hispana kaj finis je la Dua Mondmilito. Tiu ĉi libro de César Vidal pruvas male.

Kaj mi asertas tion post legi la 24 apendicojn kaj la 70 biografiojn pri personoj cititaj laŭ la verko, krome de la neatakeblaj rezonadoj de la verkisto. Komplementas la libron la 46 paĝlonga bibliografio kaj la analiza indekso. Estas bedaŭro, ke la verko ne estas esperantigita, sed indas rekomendi ĝian legadon al vi ĉiuj kiuj regas la hispanan kaj volas havi klarajn ideojn pri nia ĵusa pastinto.

Ĉu brigadoj havis patrion..?
~ Kajero 42ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 13ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon, 20-an de aprilo de 1999.