Jen la kovrilo de numero 42.

Kovrilo de Kajero 42-a

Ankoraŭ mi bedaŭras, ke en nia antaŭa numero mi forgesis anstataŭi 1998 de 1999! Mi esperas, tamen, ke tio estas la plej grava problemo pri tiu numero, kaj ke legantoj de Kajeroj el la Sudo estu bonvolema kaj pardonema.

Kiel dirite en nia lasta numero, ĉi foje ni traktas Grandan Fraton, sed tiel evoluiĝis aferoj, ke oni ne povas ne paroli pri pli grandan kaj aktualan krizon de Serbio. Ĝi rilatas al naciismo, kaj tio ne estas tiel fore ol ni, kiel kelkaj naivuloj kredas.

Ni bedaŭras komuniki, ke nia lernejo de Bjalistok estas mortkondamnita. Ni klopodu, ke oni amnistios ĝin baldaŭ, kaj por tio ni bezonas komuna agado el la tuta mondo: skribu al registaro de la naskiĝurbo de Zamenhof, por ke ili ne malaperigos nian lernejon. Oni trovis tutan raporton kaj utilajn adresojn en artikolo de la pasinta numero Al geesperantistoj el la tuta mondo.

La kovrilan temon ni ne pritraktis per artikolo specifa, sed iomete ni tuŝis la temon en artikolo Granda Frato mensogas denove. Vi legu kaj komentu, se vi volas.


~ Kajero 42ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 1ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon, 20-an de aprilo de 1999.