Milito

La komenco de la milito


Ĉe nia antaŭa numero ni prezentis raporton pri la milito de Jugoslavio. Nun ni prezentas la unuan parton de tiu raporto, kiun ni ne havis tiam pro teĥnikaj kialoj.


Zoran Ciric Bedaŭrinde okazis! Antaŭ 4 horoj oni atakis Jugoslavion. ĵus estis proklamita la milita stato ĉi tie. La anoncita danĝero de aer-atako daŭras. La unua ondo de la atakoj pasis. Niŝ ĉi foje ne estas atakita. En aliaj urboj estas farita ia damaĝo, ĝis nun sen ajna mortigo.

En sabato ni havos la estrar-kunsidon de SerbEJO pri BaJK. Tre interesa situacio por ĵus elektita nova estraro de SerbEJO. La 20an de marto okazis la jarkunveno de SerbEJO. Oni elektis novan estraron kiu tuj komencis tre vigle interkonsentadi pri tuja komenco de iu pli aktiva agado...sed... La politikistoj estis pli rapidaj ĉi-foje. Aparte la estraranoj de NATO-alianco...

Ni informos vin pri la decidoj...

Niŝ, la 28an de marto, 08:30 h

Ŝajnas ke la NATO-administracio rapidas. Aŭ ĉi-matena atako je Jugoslavio estas pro la ĉi-noktaj plej novaj perdoj. Ĉiu okaze, post kvar-tagaj ĉefe noktaj atakoj, jen nun unu matena atako. Ŝajnas ke denove Beogrado kaj Priŝtina estas atakitaj. Ĉi tie nenian bruon oni ankoraŭ aŭdas (ja pasis pli ol 15 minutojn) kaj dum lastajn du noktoj ĉefaj atak-celoj estis ĝuste Beogrado kaj urboj je Kosovo (Priŝtina, Djakovica kaj Prizren). Je kosovaj urboj oni komencis ataki ankaŭ civilajn celojn!

Ĉi-matena atako tre rememorigas pri la 6a de aprilo 1941. Je tiu dimanĉo, je la 6a horo matene, oni ekis bombadon de Beogrado. Ĉi estis respondo de Hitler al la tiama serbia ne, 27an de marto 1941, al la proponita pakto/okupo. Hieraŭ ankaŭ estis la 27an de marto. Ĉu la historio ripetiĝas?

Ĉiuj, kiuj estis en la kaŝejoj, verŝajne restos tie. Nome fino de la, lastnokte anoncita, aer-ataka danĝero estis anoncita nur ĉi matene je la 5a horo kaj je la 08:00 estis anoncita nova aer-ataka danĝero. Ĉi lasta ankoraŭ daŭras.

Ĵus oni informis ke ankaŭ urbo Ĉaĉak estas atakita ĉi matene...

Se vi deziras aŭ bezonas pliajn faktojn pri la ĉi tieaj okazaĵoj vizitu http://www.serbia-info.com. Tie vi trovos la anglalingvajn tekstojn. Ĉe http://www.srbija-info.yu troviĝas la serblingvaj tekstoj. Se vi deziras ekscii mian propran opinion pri ajna afero skribu al mi (zciric@EUnet.yu).

Bedaŭrinde ŝajnas ke nuntempe ĉe la ret-servilo Eunet.yu eblas nur forsendi la mesaĝojn. La komputilo kiu prizorgas la ricevadon de la mesaĝoj ne funkcias. Nome, de la 20a de marto mi ricevis nenian novan mesaĝon-respondon. Se vi sendis ian intertempe, mi tute ne scias kie ili nun troviĝas. Eble ĉe tiu ne funkciata komputilo...

Niŝ, la 29an de marto, 22:30 h

NATO-atako/bombado daŭras. Ankaŭ hodiaŭ la aktivaĵoj okazadis dum la tago. Post duonhora paŭzo komencis nokta parto kiu ĵus daŭras. La sirenoj anonciĝis eblecon de aer-atako.

En Niŝ ne bruas. Tamen parto de la loĝantoj translokiĝis en la kaŝejoj por ĉiu okazo kaj la alia parto restis je siaj loĝejoj. Mi restas en la hejmo. Nur la fenestron mi malfermas (por aŭdi eventualan bruon), la lampon mi kovras (por ke ĝia lumo ne estu videbla de ekstere), la radio estas enŝaltita (por aŭdi novaĵojn kaj sekvi la okazaĵojn) kaj la resto dependas de la sorto.

Hieraŭ krom la taga bombado komencis kaj bombado de la fabrikoj. Pro ĉi la laboristoj en kelkaj fabrikoj decidis defendi siajn fabrikojn per senĉesa restado en la fabrik-ejoj. Ili ne deziras vivi sen siaj fabrikoj... En Beogrado oni organizis tagmezan koncerton sub la nomo Pesma nas je odrzxala (~ La kanto ekzistigis nin ) spite la anoncitan danĝeron de eblaj aer-atakoj. Similaj okazaĵoj, ĝuste dum daŭras ebleco de aer-atako, okazis ankaŭ je kelkaj aliaj urboj.

La veran celon kiun havis NATO-estroj por tamen ataki Jugoslavion mi ne scias. Sed - Se ili simple deziris faligi la prezidanton Slobodan Miloŝevic -la atako estis eraro. La popolo estas nun multe pli unuiĝita kaj pli solidareca. Ja la hejmlando estas atakita kaj ĉiuj ja estas pretaj defendi ĝin, la politiko tute ne gravas (por la ordinaraj homoj) je ĉi tia situacio. - Se ili deziris helpi al la albana loĝantaro vivanta je Kosovo - la atako estas eraro. La rakedoj kaj bomboj ne faras diferencon. Ili detruas ĉion kaj mortigas ĉiujn-tute egale. Dum la hieraŭa bombado oni trafis ankaŭ la urboparton kie la plejmulto estas ĝuste albanoj. - Se ili deziris helpi al la demokratiaj albanaj fortoj kiuj deziras perforte okupi teritorion de Kosovo kaj separi ĝin de Serbio. Ja, la atako povus helpi sed nur se la surteraj fortoj venku la ŝtatajn fortojn kaj la nealbanan loĝantaron (ne nur serba) vivanta je Kosovo. Ĉi tiel oni nur faras bruon kaj detruas... - Se ili deziras NATO-bazon sur teritorio de Kosovo, ankaŭ por ĉi oni bezonas surteraj fortoj... Ĉu vere NATO havas rajton starigi siajn bazojn ie ajn en la mondo eĉ perforte sur teritorio de la ŝtatoj kiuj ĉi-tion ne deziras? Se iu ŝtato deziras NATO-fortojn en sia korto, ja tio estas problemo de tiuj ŝtatoj.

Oni ĵus informis ke NATO-aviadiloj estas rimarkitaj super Kruŝevac, la urbo troviĝanta je ĉ. 80-100 km okcidente de Niŝ. Interese...

Ĝis venonta okazo

Zoran

p.s. Jam dum unu horo mi ne sukcesas konektiĝi kun eunet.yu (ĝi troviĝas en Beogrado), la linio ĉiam estas okupata. Mi provos iom pli malfrue.

P.p.s. 06:30 h, la 30an de marto

Komencas la sepa tago. Je la 03:30 ĉi nokte vekis min ia bruo. Dum mi pensadis ĉu ellitiĝi, okazis ankoraŭ unu. Ne estis eksplodo, oni nur audis ian frapon ie relative proksime. Mi ne emis ellitiĝi kaj mi atendis la trian. Ĉar ĝi ne okazis mi restis en la lito.

Milito cxion detruas! Per radio elsendo oni ĵus anoncis ke je tiu tempo okazadis atakoj ankaŭ al urboj Vranje kaj Leskovac. Laskovac estas nur 40 km sude de Niŝ kaj tie falis du rakedoj sed ili ne eksplodis.

Ĵus finiĝis ankoraŭ unu aktiveca nokto. Ankaŭ oficiale (per sirenoj) oni anoncis ĉi-tion). Ĝis kiam daŭros ĉi plej nova paŭzo ni aŭdos...

La 31an de marto, 22:40 h

La hieraŭa matena paŭzo daŭris ĝis la 10:30 h. Ja oni atendis ke la rusa delegacio atingu Beogradon. Poste dum la tago oni daŭrigis regulajn aktivaĵojn. Nova pli granda paŭzo okazis je la tempo kiam la delegacio devis forvojaĝi.

Kaj nun preskaŭ nenio novas. De dimanĉo oni atakadas tag-nokte. Kosovaj urboj kaj ĉirkaŭoj de Beogrado estas ĉefaj atakceloj. La krom-atakoj trafas diversajn lokojn kaj urbojn. De hodiaŭ ŝajnas ke oni komencas atakadi ankaŭ la trafikvojojn. La aŭtovojo Priŝtina-Podujevo kaj la fervojo Kosovska Mitrovica-Kraljevo estis atakitaj. La rakedoj ĉi foje maltrafis. Do, krom novaj damaĝoj kaj novaj mortigoj, preskaŭ nenio novas... Kiam la sirenoj anoncas la aer-ataka danĝero parto de la loĝantaro iras al la kaŝejoj, la alia (iom malpligranda) parto ne tro zorgas kaj daŭrigas siajn aktivecojn. Tagmezaj kulturaj (per kantado, dancado,...) protestoj daŭras en pluraj lokoj.

Tamen, la plej multo esperis ke la rusa delegacio sukcesos ion fari hodiaŭ. Sed milita parto de usona kaj NATO-administracioj ankoraŭ ne deziras reveni al la paca interkonsentado. Ilia celo estas havi NATO-fortojn sur Kosovo (por la komenco), nenion malpli! Ja preskaŭ tuta Eŭropo jam apartenas al NATO-alianco, nur unu parto de Balkano rezistas... He, mi ĵus rememoris pri Asteriks kaj pri la gaŭla vilaĝo... Ĉu vi jam foje tralegis ian rakonton pri la gaŭloj? Aparte la komenco taŭgas por nia situacio... Do, por milita parto de la administracioj la proponita kompromiso ne sufiĉas (retiriĝo de la armeaj kaj policaj fortoj se la militistaj albanoj ĉesigos la atakojn al la kosova loĝantaro kaj sen veno de ajna NATO-armiano je teritorio de Jugoslavio). Mi ne scias kiel je viaj medioj oni prezentis la enhavon de la pariza interkonsento kiun la jugoslavia delegacio ne deziris aŭ povis subskribi, sed la plej baza propono, enhavo de tiu interkonsento estas ke oni nepre, dum du monatoj, retiriĝu ĈIUJN (do nek unu policano aŭ armeano havus rajton resti) jugoslaviaj policaj kaj armeaj fortoj de Kosovo, NATO-fortojn anstataŭus la ŝtatajn organojn kaj la albanoj havus rajton post tri jaroj decidi ĉu Kosovo restos parto de Jugoslavio aŭ ekestos sendependa ŝtato, t.e. parto de Albanio! Kompreneble ke la albana delegacio tuj subskibis tian interkonsenton.

Ĉu vi konas ŝtatestron kiu akceptus ĉi tiaj kondiĉoj?

La oka tago baldaŭ finiĝos. La danĝero de aer-atako daŭras (ja oni daŭre ie bombadas - Priŝtina certe kaj plej verŝajne ankoraŭ kelkaj aliaj kosovaj urboj kaj vilaĝoj).

Se la politikistoj restos durkapaj tio-ĉi daŭros iom pli. Krom la demando pri la longeco de la krizo, estas ankaŭ demando pri la vasteco de la krizo. Ĉi dependas de tio ĉu la mondo (restaj partoj de la mondo - Usono ne reprezentas la tutan mondon, almenaŭ ankoraŭ ne...) permesos ke Usono, pere de NATO, gvidas sian propran politikon tra la tuta mondo aŭ tamen ankaŭ por Usono validos internaciaj (supernaciaj/UN) leĝoj... Usono ne estas patro al la mondo. Cŭ mi eraras?

El ankoraŭ neNATO-lando,

Zoran

Niŝ, la 07-an de aprilo 1999, 09:22 h

Ĉi matene la atakantoj estis iom ĝentilaj. Ili vekigis min nur je la 04:50 horoj. Sed rekompence la atako estis pli forta. Entute dudekon da rakedoj trafis la nordokcidentan (industrian) urboparton. (Mia domo troviĝas en la orienta parto). Ja oni supozis ke NATO-fortoj denove atakos ĉi parton (la tabak-fabriko ne estis fin-detruita). ŝajnas ke nek ĉi foje la atako plene sukcesis...

Hieraŭ vespere mi vizitis, per interreto, kelkajn eksterlandajn inform-organizojn (CNN, BBC, SKY News, Independent). Ĉi matene, ĉar mi jam vekiĝis (mi ne emis ellitiĝi), mi aŭdis ke la bruado malproksimiĝas kaj mi restis en la ĉambro. Mi aŭdadis la bruadon de la superflugantaj aviadiloj kaj ankaŭ la kontraŭ-aviadila pafado. Kelkaj rakedoj estis trafitaj. Ja estus interese spekti tiun-ĉi batalon sed ne eblas pro la konstruaĵoj kaj mi rezignis pri ajna ellirado. La atako daŭris dudek minutojn. Kiam oni plu ne povis aŭdi ajnan aviadil-bruon mi ŝaltigis la radion. Nokte kaj frumatene oni povas bone kapti pli da radio-elsendojn. Mi uzis okazon kaj mi trovis Voĉon de Usono serblingvan eldonon. La informoj tamen multe ne diversiĝas. Ĉi matene oni informadis ĉefe pri la proponita ĉeso de la pafado farita de jugoslavia estraro kaj pri la ekspresa rifuzo de la propono farita de la Usona [NATO]-estraro. Ĉefa kialo por la rifuzo estas ke la propono ne plenigas ĉiujn bezonatajn kondiĉojn kiuj Usono (la s-ro prezidanto) jam antaŭe proklamis. La samon ĉi matene informadis ankaŭ la beogradaj inform-organizoj. Nur la usonaj kondiĉojn oni ne ripetadas. Ja la informiloj jam foje informis pri ili kaj, ĉar la kondiĉoj tute samas oni konsideras ilin superfluaj.

Kaj la kondiĉoj vere estas tute ne akcepteblaj por ajna ŝtato, ne nur por Jugoslavio. Nome: reveno de la rifuĝintoj estas en ordo; la duan mi ne povis aŭdi bone; sed la trian kaj kvaran fakte signifas perdon de Kosovo: 3. - ke la policaj kaj armiaj fortoj plene retiriĝu el Kosovo; 4. -ke anstataŭe je Kosovo oni permesu eniron de la pac-fortoj gvidataj de NATO!!! Do, simple dirite ke la ŝtataj organoj foriru kaj ke la NATO organoj venu al Kosovo... Ĉu iu monda ŝtato ja povus akcepti ĉi tiajn kondiĉojn?

Tamen, de hieraŭ vespere la jugoslaviaj fortoj haltigis ĉiujn operaciojn sed NATO daŭrigis la atakojn. Ĉi, lastnokta, atako eĉ estis multe pli forta, ne nur al Niŝ.

Trankvilan tagon

Zoran

P.s. Mi esperas ke oni foje sukcesos reaktivigi la respond-komputilon, ja mi ŝatus ekscii viajn komentojn, opiniojn, informojn...

De antaŭhieraŭ la ligo kun la respond-servilo de eunet-sistemo denove funkcias. La mesaĝoj atendis la transprenon.

Dankon al ĉiuj por la bondeziraj kaj afablaj mesaĝoj.

Niŝ, la 11-an de aprilo, 22:57 h

La sirenoj anonciĝis je la 20:05. La danĝero verŝajne daŭros ĝis la 07a-08a horo matene. Dum lastaj kelkaj tagoj ĉi tiel aspektas la tagordo... Dum lastaj kelkaj tagoj (de la 07an) Niŝ ne estis celo. Sed ĝis la situacio daŭras ĉiam ekzistos ebleco por novaj atakoj, aparte kiam oni ankaŭ oficiale anoncas la eblecon.

La 12an de aprilo, 16:36 h

Hieraŭ vespere mi estis tro laca (dormema). Ankaŭ la tempomanko pliaktiviĝis, pro kio mi ne sukcesas regule (ĉiutage) sendadi la vesper-mesaĝojn. Do, mi uzos ĉiun eblecon por la informado. Espereble la eblecoj estos pli oftaj.../

Ja, la supozo estis bona. Je la 07:05 h ĉi matene la sirenoj anoncigis la finon de la danĝeron. Ankoraŭ unu trankvila nokto por Niŝ. Sed la sirenoj ne vane anonciĝis. Ankaŭ ĉi nokte estis atakitaj pluraj fabrikoj kaj aliaj ne nepre militaj objektoj je kelkaj urboj (se vi havas mapon de Serbio: Panĉevo, Novi Sad, Kruŝevac, Priŝtina...) Denove estis atakita, kaj trafita, petrol-fabriko en Panĉevo. Brulego okazis. ŝajnas ke ĝi daŭras. Ĉi tiaj atakoj aparte estas danĝeraj por la medio. Kaj ne nepre por la medio de Serbio (la fumo ne konas la landlimoj...).

Je la 10:20 estas anoncita nova danĝero, kiu ankoraŭ daŭras. Pri la hodiaŭaj celoj oni pli detale informos ĉi vespere. La plej karakteriza el la hodiaŭaj celoj estas internacia pasaĝera trajno je linio Beogrado-Tesaloniko! La aviadiloj atakis la trajnon je klifo troviĝanta inter Leskovac kaj Vranje. La dua vagono estis rekte trafita, la aliaj estas tre damaĝitaj. Oni ankoraŭ ne scias la ĝustan nombron de la mortigitoj kaj vunditoj...

Lastajn kelkajn noktojn mi aŭskultis la radio-elsendojn el demokratiaj landoj ĉefe usonaj. Mi deziris aŭdi kiajn kaŭzojn oni uzas por pravigi NATO-atakojn. He, nenion novan. Serboj kulpas por ĉio... Nune la plej granda kulpo estas amaso de albanaj rifuĝantoj el Kosovo. Sed neniam oni mencias aŭ rememoras kiam ĝuste la rifuĝintoj aperis! Kial ne estis rifuĝintoj antaŭ la atako? Kompreneble ke la homoj ne deziras kaj ne povas resti en regiono kie oni per bomboj detruas ĉion. Kaj ne nur albanoj rifuĝas el tiu regiono. (Jam delonge je Kosovo la NATO-aviadiloj kaj rakedoj bombadas ĉion! La urbocentro de Priŝtina estas tre damaĝita, kelkaj partoj eĉ detruitaj. Ankaŭ aliaj kosovaj lokoj estas regule bombadataj...) La plej nova momento: hodiaŭ demokratiaj (usonaj) medioj informas ke jugoslaviaj militistoj mortigis du albanojn kaj unu ĵurnaliston je landlima regiono, kaj ke NATO devas gardi pacon tie. Por fari ĉi-tion oni pretigas ankaŭ helikopterojn... Nenia informo ke dum du lastaj noktoj du sufiĉe grandaj grupoj (500-1000 homoj) provis perforte eniri teritorion de Jugoslavio kaj ke suportoj por tiuj grupo donis NATO-aviadiloj per bombado kaj la peza artilerio kiu pafadis el teritorio de Albanio.... Verŝajne serboj kulpos ankaŭ por ĉi-tiu incidento. (Unu brita ĵurnalo antaŭe jam informis ke ankaŭ islamaj ekstremistoj atingis Albanion, krom NATO-militistoj).

Do, ankaŭ demokratiaj informiloj gvidas proprajn inform-kampanjojn. Sed laŭ mi la usona kampanjo estas pli senzorga, pli terura, multe pli agresiva/brutala se oni deziras ion kaŝi... Laŭ la informoj oni povas konkludi ke NATO tre zorgas pri la homaj rajtoj de ĉiuj. Pro la zorgego ili pretas detrui la tutan mondon se iu ne deziras sekvi ilian politikon...

Infanoj serbaj ne plu havas aliron al kulturo kaj eduko, cxar usonanoj estas tro kleraj... Estus multe pli utile se oni simple donus la monon, elspezitan dum ĉi milit-kampanjo (oni ankoraŭ ne scias finan cifron - ĝis nun ĉirkaŭ kelkaj miliardoj da dolaroj), al la loĝantaro de ĉi-tiu regiono anstataŭ detrui iliajn hejmojn kaj vivojn.... Ja tio estus vera prizorgo al la loĝantaro... Bomboj ne helpas, ili detruas. Homoj kaj mono konstruas....

Ankaŭ multe pli helpus misinformado, sed je la celo ke homoj ĉi tie komprenu ke eblas ankaŭ komuna vivo. Fakte homoj tie vivis trankvile kaj komune antaŭe. Sed venis la politikistoj kiuj deziris plibonigi iliajn vivojn... Ĉu vi vere kredas ke por la vere ordinaraj homoj tiel gravas la nacieco de la najbaroj?

La danĝero daŭras. Ja ie la mondaj zorgantoj daŭre detruas kaj zorgas pri la pli bela kaj pli bona estonteco de la mondo....

Ĝis venonta mesaĝo

Zoran

p.s. 18:10 h, la sirenoj ĵus anoncis ĉeson de la danĝeron.

Mi pardonpetas pro la silento. Iuj el vi verŝajne jam ekzorgiĝis. Feliĉe, ĉio ankoraŭ estas en ordo, almenaŭ ĉe mi. La ĝenerala situacio tute ne enordas... La ĉefa kaŭzo por mia silento denove estas tempomanko. Ja ĝi daŭras eĉ je militaj kondiĉoj. Nome mi denove laboras je trinkvendejo (la laboro ne malfacilas - mi estas vendisto, sed oni ĉiutage elspezas 6-7 horojn tie...). Antaŭ 3 monatoj mi forlasis la laboron ĝuste pro la tempomanko, sed nun... la firmao de mia patro jam ne funkcias pro la okazaĵoj. Do, li verŝajne havos nenian salajron ĉi monate. Nek je venontaj monatoj se la atakoj daŭros. La patrino laboras je la infanĝardeno kaj ili apartenas al la komunuma buĝeto... do ĝis la komunumo funkcios ili ricevados pli-malpli regulajn salarjon eĉ dum ĉi situacio. Ĝis kiam... ni vidos. Intertempe ankaŭ mi laboros...

La silenton helpis ankaŭ troa okupeco de la telefonlinioj. Por konektiĝi kun eunet mi ofte (preskaŭ ĉiam) bezonas 1-2 horojn. Ankaŭ, mi daŭre ne ricevas viajn respondojn/reagojn. La respond-komputilo daŭre ne reagas. Kaj ĉio jam daŭras iom tro. Kelkfoje eĉ la atakoj ĝenas. Jen, ĵus hieraŭ vespere, je momento kiam mi jam preskaŭ finis la raporton pri la dektria tag-nokto komencis atako al Niŝ. En la momento kiam okazis la unua eksplodo (ne proksime, sed aŭdeble kaj senteble) la komputilo restartiĝis , t.e la uzata programo rompiĝis (kune kun ĉiuj skribaĵoj) kaj mi devus denove ĉion skribi... nek mi havis tempon kaj emon poste ĉio denove skribi. Krome atako daŭris...

Malgraŭ ĉion ĉi, mi provos esti iom pli regula. Mi nur esperas ke ni havos elektrikon. Se ankaŭ elektrikaj konstruaĵoj estos atak-celoj... mi povos fari nenion. Ĉi ja estus sufiĉe granda problemo... Do

Niŝ, la 06. de aprilo, 21:33 h

He, ĵuste je ĉi momento hieraŭ okazis komenco de la vespera frapo. Ĉi vespere ankoraŭ estas trankvile. La sirenoj, kio jam estas ĉiuvespera regulo, anonciĝis, je la 19:30, novan aer-atakan danĝeron. Mi daŭre ne tro zorgas pri la sirenoj. Por ke mi reagu oni bezonas ankaŭ la konfirmilojn - plian bruon. (La fenestro estas malfermita, la radio estas malŝaltita (mi plu ne sekvas la radio-novaĵojn vespere - eksteraj informoj pli gravas) kaj se okazas ian bruon (ĉu aviadil-motora, ĉu bomb-eksploda) mi tuj malŝaltas ĉiujn elektrikaĵojn kaj iras suben, en la kelo, kie ni (la gepatroj, la frato kaj mi) atendas forflugo de la aviadiloj. Ĝis nun, ĉi tion ni faris nur hieraŭ frumatene. Fakte nek pri la konfirm-bruo ni multe ne zorgas. Dum la antaŭaj atakoj (ĝis nun du foje) la patro kaj frato restis en siaj ĉambroj (nia domo estas du-etaĝa /tri-etaĝa, laŭ la rusa kalkul -sistemo/ kaj la ĉambroj troviĝas je la unua /la dua/ etaĝo), la patrino foriras al kelo kaj mi eliras eksteren - mi provadas ion ankaŭ vidi, ne nur aŭdi (ĝis nun mi ne sukcesis - ĉie ĉirkaŭ la domo troviĝas plur-etaĝaj konstruaĵoj... Mi jam rezignis pri tiaj provoj kaj anstataŭe mi akompanas la patrinon en la kelo. ŝi timiĝas esti sola tie). Hieraŭa, la dektria (malfeliĉa numero, laŭ la kredo ) tag-nokto, vere estis malfeliĉa por Niŝ. Je la 03:30 vekigis min la bruo. Sekvis la duan. La trian konfirmon mi ne atendis, ja estis aŭdeblaj aviadil-motoroj. La familianoj jam vekiĝis kaj ni translokiĝis suben. Mi kontrolis la vid-eblecojn ekstere... sen ajna sukceso. La bruadon mi aŭdis. Sube ni restis dum daŭro de la atako... ĝis 03:50. Kiam la ĉielo trankviliĝis ni revenis en la ĉambrojn. Dum tago ni ekscis pri la rezultoj de la atako. Estis trafitaj kelkaj konstruaĵoj en la urbocentro. Feliĉe, sen ajna mortigo, sed kun granda damaĝo.

De la naŭa tago (tiam mi eksilentis) oni komencis atakojn al la ne nepre militaj objektoj kaj konstruaĵoj. La unua el tiaj celoj, dum la naŭa mateno, suferis unu ponto en Novi Sad. Tiam komencis ankaŭ civilaj mortigoj. Ankaŭ dum la antaŭaj militaj atakoj suferis ankaŭ civiluloj, sed tio estis nur kromaj damaĝoj. Sed kun tiu ponta atako komencis ankaŭ rektaj civilaj mortigoj. La unuaj estis ĉiuj kiuj troviĝis sur la ponto je la momento de la frapo. Do, la pontoj estis la unuaj. La sekvan tagon oni komencis per la petrolaj magazenoj , la bombado de la fabrikoj daŭriĝis kaj daŭras (hieraŭ oni atakis ankaŭ niŝan industrian urboparton - plej multe suferis la tabak-fabriko (ĉu oni zorgas pri la sano de la nacio!? Ja fumado ne bonas por la sano, kaj se oni detruas la tabak-fabrikoj oni ne povos fumi...) Ankaŭ en Vranje troviĝas granda/forta/signifa tabak-fabriko - ankaŭ ĝi estas damaĝita/ kaj la trafikvojoj estis atak-celoj dum lastaj kelkaj tagoj. Antaŭhieraŭ oni uzis ankaŭ pac-fortojn , situantaj en Bosnio, por damaĝi la fervojon je la fervojolinio Beogrado-Podgorica! Unu parto de tiu fervojlinio troviĝas proksime de jugoslav-bosnia landlimo. La paculoj mortigis la fervoj-gardiston kaj minigis la fervojon. Ili metis tempminon, sed feliĉe la pasaĝera trajno malfruis....

Nur venomo en la aero...,  kiu kontrolas NATOn? Bombado de fabrikoj (ankaŭ kemiaj - aparte danĝeraj por medio) kaj nun ankaŭ de la petrolejoj tre endanĝerigas la medion. Ne nur je Jugoslavio. Ĝis nun ne okazis ekologiaj katastrofoj, la celoj ne estas bone trafitaj, sed..., se la bombado daŭriĝos foje ili sukcesos (eĉ hazarde) trafi la ĝustan lokon. Ĵus hodiaŭ oni atakis petrol-fabrikojn en Novi Sad kaj Panĉevo. La fabrikoj estis damaĝataj sed feliĉe la damaĝoj ankoraŭ ne minacas la ĉirkaŭaĵon. Tie estas: la ekologia katastrofo ankoraŭ ne okazis..., sed jam brul-fumoj estas malbonaj kiujn oni ne kalkulas je la katastrofo. Nek la bomb-eksplodojn oni kalkulas je ekologia katastrofo sed ĉiuj ĉi malgravaĵoj tre endanĝerigas la medion!!! Ĉiu militado estas granda ekologia katastrofo!!!

Hireaŭ pligrandiĝis la nombro de la civilaj mortoj. Ĉu pro la nervozo aŭ estas iu alia kaŭzo (intenca faro?!), en du lokoj la atakantoj maltrafis la militaj konstruaĵoj kaj trafis la tute civilajn partojn! Plej multe suferis Aleksinac, urbeto je 30 km norden de Niŝ. Dek tre fortaj bomboj kaj rakedoj trafis la veran urbocentron. Damaĝo estas granda. Oni ankoraŭ esploradas la ruinoj. La finan nombron de mortigitaj homoj oni ankoraŭ ne scias. Ĝis nun dudekon. Vunditoj multas.

Ĉu vere tra demokratiaj informiloj oni kulpas la jugoslavan registraron pro la plej lastaj elkosovaj fuĝintoj? Ĉu oni mencias ankaŭ ke la fuĝintoj aperis nur kiam la bombado de Kosovo komencis? (Ja la bombado de Kosovo estas regula. Tra Serbio oni atakas diversaj lokoj. Sed la kosovaj celoj estas regulaj). Ĉu la demokratiaj informiloj rememorigas ke de la bombado suferas ĉiuj loĝantoj de Kosovo, do ankaŭ albanoj? Kaj ĉu oni vere atakis Jugoslavion nur pro la humanaj kialoj? Mi esperas ke la respond-komputilo ekfunkcios baldaŭ, mi tre ŝatus ekscii viajn opiniojn kaj informojn pri la veraj kaŭzoj por ĉi NATO-atako al Jugoslavio. Mi memorigas vin: je Kosovo ne vivas nur albanoj. Kosovo estas riĉega je krudaĵoj; la teritorio de meza Balkano estas ankaŭ sufiĉe grava strategia teritorio... Do, kiuj estas veraj kaŭzoj por NATO-atakoj? Mi bezonas klarigojn.

La ĉielo super Niŝ ankoraŭ ne bruas. Trankvilan tagon/nokton estas nova adiaŭa saluto ĉi tie...

Trankvila(j)n nokto(j)n ĝis venonta okazo,

Zoran

Niŝ, la 18an de aprilo, 14:22 h

Se mi bone kalkulas hodiaŭ estas ĝuste la dudekkvina milita tago (la unua atako okazis la 24an de marto vespere). Do, la afero iom daŭras, kaj ŝajnas ke ĝi daŭros. Mi esperis ke ne daŭros, NATO planis ke ĝi ne daŭros (t.e. ke sufiĉos kelkaj atakoj por ĉion fini...) Malgraŭ ĉio, la situacio daŭras. Ankaŭ la danĝero de la aer-atako daŭras. Antaŭ 2 horoj la sirenoj anoncis komencon de la nova ebleco.

La lasta atako je Niŝ okazis vendredon matene. Je la 04:50 h vekis min la bruo. La eksplodo okazis malproksime. Ankaŭ la venonta. Mi restis en la lito. La supozo estis ke oni denove atakas la nordokcidentan urboparton. Ja la tasko ne estis finita dum la antaŭa atako kaj la aviadiloj revenis... Mi aŭskultadis la atakon. Okazis ankoraŭ kelkaj eksplodoj. La aviadiloj tie atakadis per rakedoj kaj super mia urboparto ili turniĝadis. Bone mi povis aŭdi la bruon de la aviadil-motoroj. Audiĝis ankaŭ la defend-pafado kiu ĉefe aktivas se iu aviadilo flugas pli malalte. La atako daŭris 20 minutojn. Mia supozo estis bona. Estis atakata industria zono. Tie troviĝas ankaŭ unu kazerno. Krom la fabrikejoj oni trafis ankaŭ unu kazern-konstruaĵon. Se la celo de la atako estis nur fari damaĝon ja ili faris damaĝon, al la pli frue jam damaĝitaj konstruaĵoj. Ĉu mi devas mencii ke la kazerno jam delonge estas tute malplena? Kaj ne nur ĉi. Ja tio estas tute normale por la militaj situacioj: nek la soldatoj nek la armiloj troviĝas je tiaj lokoj...

Mi mem daŭre tro ne zorgas pro la atakoj kaj tute ne por la sirenoj. Se ili okazos..., ili okazos. Tute ne gravas ĉu mi zorgas aŭ ne zorgas. Do, estas vane zorgi... Aparte se oni estas optimisto, praktika homo kaj krome ĉiam suferas pro tempomanko.

Tiuj albanaj *patriotoj* mortus per elektrika segxo se ili agus en Usono. Malgraux *NATa Pax* ili agis en la serba bordo la 10-an de septembro de 1999. Intertempe ankaŭ la aliaj jam alkutimiĝis al la sirenoj kaj al la atakoj. Nun tiuj kiuj iras al kaŝejoj kiam la danĝero anonciĝas estas malplimulto. NATO-estroj kalkulis ke per atakoj oni timigos la popolon. La efiko estas tute mala. La homoj ne timiĝis, ili ja koleras al la demokratia okcidento - aparte al usonaj kaj NATO-estraranoj. Tial nun ili tute ne zorgas pri eventualaj surteraj NATO-atakoj (novaj NATO minacoj), tute kontraŭe, ili ĝenerale eĉ ŝatus ke NATO-soldatoj aperu ĉi-tie ankaŭ persone... Usonanoj havus novan Vjetnamon ĉi tie... Pro ĉi NATO-estroj planas ke surterajn atakojn faru albanoj. Tiam NATO-aviadiloj povos senprobleme kaj senzorge daŭrigi la aer-atakojn. Demokratiaj estroj zorgas nur pri siaj civitanoj. Albanoj kaj serboj tute ne gravas. Se NATO vere zorgus pri homaj rajtoj, multajn aferojn ili devus faradi tute alie. Se NATO deziris vere helpi al la albanoj la rakedado estas malĝusta rimedo. Per detruado oni povos fari nenion. Nur pligrandigo de la malfeliĉo.

Vendrede okazis nova civila eraro. Estas mortigitaj 75 albanoj kaj 20-30 estas vunditaj.

Dum lastaj du tag-noktoj estis atakitaj multaj lokoj. En kelkaj urboj estis atakataj industriaj objektoj troviĝantaj en la urbocentroj. Estis damaĝataj kaj detruataj multaj privataj domoj.

La lastan nokton okazis nova atako al la petrol-fabrikoj en Novi Sad kaj Panĉevo. Grandaj brulegoj ekis. En Panĉevo estas trafita ankaŭ kemia fabriko. Brulego ekis ankaŭ tie. La fumego danĝerigas la loĝantarojn de Panĉevo kaj Beogrado. Priŝtina regule estas atakata, ĉiutage.

Ekstere estas bela, suna, printempa tago.


Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 32ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton, 25-an de septembro de 1999 je la 16:15:55-a horo