Muziko

Instrumentoj

Kantistoj estis tre serĉataj je antikvaj tempoj, pro tio, ke ili povis moligi akrajn sentojn ĉe siaj aŭskultantoj. Tamen, ne ĉiuj povas kanti bele, ĉar necesas dediĉi multe da tempo kaj peno por akiri bonan voĉon. Kiel rimedo al bela voĉo, oni inventis instrumenton por imiti la homan voĉon, kaj tiel kanti per tiuj iloj. Kvankam ne pruvite, ŝajnas, ke la unua muzikilo estas fajfilo. Almenaŭ la plej malnovaj eltrovaĵoj muzikaj estas fajfiloj faritaj de ostoj el bestoj kaj eĉ homaj. Tamen, estas tiel facile fari fajfilon el kano, ke mi ne certas, ke malpravas tiuj, kiuj diras, ke kanfajfilo estis la unua instrumento muzika.

Ĉiuokaze, fajfilo faras muzikon ĉar aero estas blovita kontraŭ strangolaĵo ligna ene de la kano (ĉu pro neregulareco de la interna parto de kano, ĉu enmetita de la faristo). Kiam oni blovas forte, la aero vibras tre akute, sed kiam oni blovas malpli forte, la aero vibras malakute base. La sono aperas proksime de la ekstremo, kie oni blovas, kaj la cetera parto de la fajfilo multobligas la laŭteco de la sono, kaj iĝas tiel resona skatolo. Ju pli longa estas tiu skatolo, des pli malakuta la fajfo estas. Pro tio, oni faras truojn laŭlonge de la fajfilo, kaj tiel oni kreas la diversajn notojn muzikajn. Estas multatipaj fajfiloj hodiaŭ, kaj eble ni ĉiuj aŭskultis sudamerikan fajfilon surstrate aŭ eldiske. En la serioza muziko miriga eŭfemismo de etnocentrismaj eŭropuloj estas du tipoj, kiuj ankoraŭ konkurencas: la germana kaj la angla. La sola diferenco inter ili estas la loko de la truoj: ambaŭ havas sep truojn je la antaŭa parto, kaj unu je la dorso, kaj oni kontrolas ĉiujn per siaj fingroj. Kelkaj esperantistoj nomas fajfilon bekfluto, sed mi ne ŝatas tiun nomon, ĉar tiu nomo ankaŭ esprimas malŝateton al tre nobla kaj fleksebla muzikilo.

Fajfilo apartenas al la instrumentoj de vento (ankaŭ nomitaj blovaj pro memevidentaj kialoj), kaj ene de la ventaj instrumentoj, al ligna familio. La aliaj membroj de la ligna familio estas: fluto surprizinde nun oni faras ĝin de arĝento aŭ ŝtalo, sed iam oni faris ĝin ligne , klarneto, hobojo, saksofono, fagoto kaj kontraŭfagoto. Ankaŭ pro sia ofteco en moderna orĥestro ni povas konsideri fluteton aparta instrumento, kiu sonas ekzakte ok notojn (oktavon) pli akute ol normala fluto.

Trumpeto Parence al venta ligna familio estas tiu venta metala, kiu ankaŭ estas tre malnova en historio: trumpeto, trombono, korno, klariono kaj tubjo. Mi nomis ilin el plej akuta al malplej.

Estas instrumentoj kiujn oni kontrolas per klavaro. Ili estas, kompreneble, la klavara familio: orgeno ekskluzive uzitaj en preĝejoj dum multaj jarcentoj , piano, harmoniumo, akordiono, kaj koncertino (fakte malgranda akordiono, kiu havas alian formon, ankaŭ).

La perkuta familio estas instrumentoj kies sonon oni atingas batante aŭ frapante ilin: tamburo, timpano, tamtamo, tamburino, marimbo, ksilofono, gongo, tubofono, vibrafono, kampaneto, celesto, dulcitono, triangulo, kastanetoj, kaj cimbalo.

Evidente, ĉiu familio havas pliajn membrojn, sed ili devenas el tiuj menciitaj. Ni revenos al ili en postaj ĉapitroj de nia Enkonduko en Muzikon, sed venontfoje ni priskribos la Kordan Familion, plej favorita de gravaj muzikfaristoj eŭropaj de la estinto.

Direktoro


Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 39ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton, 25-an de septembro de 1999 je la 16:15:55-a horo.
Muziko: O dolĉa Aŭgustin',, germana infankanto, kiu prezentas la kolorojn de ĉiu muzika familio. Mi ne havas la vortojn en Esperanto, sed en la germana. Ni kantu ĝin en Esperanto:
O, du lieber Augustin,
Augustin,Augustin,
O, du lieber Augustin,
Alles ist hin!
Ho, amata Ogus tin
Ogus tin, Ogus tin
Ho, amata Ogus tin
ĉio estas ci!
Geld ist weg,Geld ist weg,
Alles weg, Alles weg!
O, du lieber Augustin,
Alles ist hin!