Kongreso

Berlino 99

La lasta akto de la kongreso de SAT en Karlovy Vary (Karlabano en Esperanto) estis unuvoja ekskurso al Berlino, kun halto en Dresdeno (urbo de la 4-a kongreso de La kongresejo de Berlino 99 Esperanto). Vespere, ni atingis Messedam-on, grandan kunvenejon kie la 84-a Kongreso de la Universala Esperanto Asocio okazis. Jam estis la interkona vespero, do la etoso estis festa kaj amuziga. Post taŭgaj Strato de Berlino indikoj pri mia restadejo, mi forlasis la kunvenejon por trovi la dormejon.

Ĉiu matene, mi trapasis la urbocentron irante al la kongresejo. La promenado ja vere indas: Bundensalle, Johakimo Strato, Kantstrato... Berlinanoj kutime uzas la metroon, kaj pro tia ĝentilaĵo ilia mi havis tiujn belajn stratojn nur por mi mem. La vetero estis ne tro varma, konsiderante, ke mi venas el la suda parto de Hispanio. Pro tio ne miru, ke la liberan tagon mia tasko estis promenado tra tiu urbo, kies ĉefa monumento estas la urbo mem.

La pordego de Brandenburgo, iam la pordo al Orienteŭropo. La kongreson de UEA partoprenis 2 600 samideanoj, kaj eble pro tio ĉiam estis kvar samtempaj aferoj, do oni devis elekti, renoncante al interesaj aferoj. Ekzemple, la unuan tagon, post la solena malfermo estis samtempe kunveno de verkisto, de etnistoj, kaj la enkonduko al Kongresa Temo ekde la 14:45 horo, sed je la 14:30 komencis dancado de bahaa grupo Diverseco, kiun logike mi ne povis vidi, ĉar mi volis ĉeesti la enkondukon al Kongresa La domo de la kulturoj de la mondo. temo, fare de Vilmos Benczik. La temo estis Tutmondiĝo, ĉu ŝanco por paco? Li diris, ke ĝi estas unu el la plej determinantaj aferoj de nia temo. Tutmondeco nepre movigas la mondon. Ĉu tutmondiĝo resultigos pacon? Kono estas nepra paŝo al paco. Sekve, ni esperantistoj devas aŭdigi nian voĉon en tiu tutmondiga procezo. Soveta monumento al la milito.

Dum la malfermo estis dancado de grupo bahaana, kaj poste la kutima salutado de diversaj grupoj esperantistoj laŭ siaj naciecoj. Ankaŭ SAT salutis kiel sennacia grupo, kvankam ĝi ne estis agnoskita tiele; multaj La rivero de Berlino, la Spree. samideanoj verŝajne kredis, ke ili salutis nome de iu nova lando, aŭ faka grupo. Por la venonta jaro oni devus sciigi precize tion, laŭ mia opinio. Eĉ povus saluti sengrava sennaciano, ne la prezidanto kiu eble ankaŭ povas saluti nome de memstara asocio ne ueana , nome de esperantistaj sennaciuloj.


Kajero 44 | Kajeroj
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton,
25-an de> septembro de 1999 je la 16:15:55-a horo.
Muziko: Hans, ĉu vi volas danci?, germana infankanto.