Socio

Patro kaj morto

Priskribas Rafael Gómez la menson fanatikan, postmodernan kvazaŭ pupilon, tio estas, ju pli da lumo ĝi ricevas des pli ĝi fermiĝas. La aborto estas sendube unu el tiuj temoj pri kiu la plej fanatikaj uloj estas malpli pretaj akcepti lumon. Filo kaj patrino estas ŝlosilaj vortoj rilate temon en kiu, se oni preterlasas ilin tuj, oni sin trovos implikita en frivolan fadenfaskon el sengravaĵoj. Ties anstataŭo fare de virino kaj embrio portas nin al ekirejo de kie estos forigita ĉiu ajn ero de respondeco. La vorto patrino kunportas nedisigeble tiujn de virpatro kaj filo. En tiu ĉi temo intermiksiĝas reciprokaj preekzistaj necesoj, kaj antaŭ tiu ĉi triopa scenejo, tio estas, patrina, virpatra kaj fila; la volonta aborto estiĝas triopa afero. La problemoj de unuj Familio felicxa trafos la ceteran, kaj inverse, do, la eblaj solvoj povos nek preterlasi nek postlasi iun el ili.

Oni bezonas trovi solvojn por ĉiuj tri, kaj tio ĉi estas agi nome de la racieco. Jen tri subjektoj kiujn oni ne povas koncepti izolitaj unu de la aliaj. Ne rigardadi tion gvidos onin al supraĵeco, hipokriteco kaj al sintena duonblindeco.

Ekzistas du terminoj ŝtelitaj al la priaborta debato: virpatro kaj morto. Jen du konceptoj nepre prikonsiderendaj, kaj necese ligitaj al la terminoj patrino kaj vivo. Ĉio estas pli facila sen tiuj ĉi figuroj. Ne prikonsiderante la virpatron la korpremo kaj la doloro apartenas nur al iu ulino. La decido pri aborto tiel ankaŭ estas solpresona, kaj la vorto filo pli malfacile lokhavas, aŭ ŝajnas kvazaŭ artefaritaĵo.

Sen morto ni ne parolos pri vivo. Kvankam la vivo ekzistas, kvankam ĝi estas tie, estas pli bone ne paroli pri ĝi, aŭ ni estos en la devo helpi nin per la morto. Estas pli politike korekte paroli pri interrompo, ĉerpo aŭ aborto; ĉio ajn ekscepte pri morto. Se tio, kio estas en la patrina sino estas vivanta, kio estas evidente, kiam ni pripensas aborton ni pripensas pri morto.

Je decidema veto favore de la neperforto kaj la vivo, nek patrinojn en karcerojn, nek preterlason de la virpatroj, nek filojn al la rubaĵo aŭ al la fabriko pri kosmetikaĵoj.

Je la porviva veto ambaŭ gepatroj devas esti helpataj, tiel ke ili povu protekti sian filon dum la gravedeco. La eblecoj aborti antaŭ suferoj korpremaj aŭ promizeraj, aŭ pro fizikaj fetaj malperfektecoj, ne povas esti protektataj ekde sinteno respondeca. La aborto ne povas esti montrata al niaj filoj kiel alternativo, kiel ago kiu meritas protekton. Ni devas klarigi la aferojn tiel, kiel ili estas, klarigi kie estas la vivo kaj kie estas la morto, ĉar nur kadre de la vivo ni povas hominde serĉi la necesajn alternativojn kaj solvojn.

Julio García Irigoyen.


Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 5ª)
Kreita de Jesuo de las Heras
la vendredon 8-an de
januaro de 2000.