Intervjuo

La Prezidanto de la Germana Esperanto Asocio

Doktoro Reiner Kurtz.

Doktoro Rainer Kurz vizitis Mursjon la 7-an de januaro ĝis la 9-a. Ni ĉiĉeronis, gastigis kaj ĝuis lian kuneston dum tri tagoj. Sabaton la 8-an, ĉirkaŭ glasoj da biero en trinkejo Kandela, ni intervjuis lin pri siaj opinioj kaj spertoj kiel esperantisto kaj prezidanto de la Germana Esperanto Asocio.

Kiam kaj kial vi esperantistiĝis?
   Mia unua lingvo estas ŝvaba, kiun parolas kvin milionoj da homoj. Sed poste mi lernis la oficialan germanan por paroli kun cent milionoj da homoj. Poste mi investis en la angla lingvo. Mi estis en uson-germana asocio Metropolitan Club en Ŝtutgarto. Tiel mi povas paroli al pli ol kvin cent milionoj da homoj. Mi ne kapablis paroli, tamen, al miaj najbaraj francoj, kiuj loĝis naŭdek minutoj for de mia urbo aŭtomobile, tamen. Mi demandis min, ĉu ekzistas solvo pri la monda problemo, tiel ke mi povus paroli al ĉiuj? Mi rimarkis, ke ne ekzistas solvo, sed vizio. Mi iomete sciis pri Esperanto, kaj kiam okazis informprelego pri ĝi, mi volonte iris al tiu. Tio estis en 1987. Poste mi lernis la lingvon, ĉefe por kontribui al la ideo, kaj mi rimarkis ke Esperanto havas personajn avantaĝojn por mi: tial, kiam mi studis en Japanio, mi ekuzis Esperanton por ekkoni tiun landon sukcese.

Post mia sperto en Japanio, mi decidis uzi Esperanton, ofte regule, en eksterlando.

Ĉu la Kongreso de Berlino impulsis la movadon en Germanio?
    Multaj viglaj helpantoj elĉerpigis siajn fortojn dum la kongreso, sed tio kaŭzis la ŝancon de interŝanĝo persona kaj homa inter la germanaj esperantistoj. Kutime ĉirkaŭ cent esperantistoj renkontas ĉe niaj kunvenoj germanaj, sed en Berlino venis pli ol kvin cent. Certe, kelkaj laciĝis troe pro la kongreso, kaj nun ne volas scii pri pluaj kongresoj, sed tio estas anekdota kaj ili pluvivos ĝin. Fakto grava estas, ke oni verkis pli ol 300 artikolojn en germanaj gazetoj pri Esperanto antaŭ kaj dum la Universala Kongreso de Berlino. Ties rezultojn ni jam vidas: kelkaj homoj jam venas al Esperanto en Germanio, kvankam bedaŭrinde mi ankoraŭ ne havas ciferojn pri tio.

Kiuj estas la reagoj de germana socio post la Universala Kongreso de Berlino?
    Multaj germanoj ekkonis pri Esperanto per amasmedioj laboraj, kaj poste demandis pri Esperanto. Ankaŭ la politika tavolo denove rimarkis, ke Esperanto ekzistas, eĉ sukcese, kaj la antaŭa prezidanto de Germanio, Roman Hertzog, estis la prezidanto de la Universala Kongreso, kaj ties organizantoj ricevis inviton de la urbestro viziti la Urbodomon de Berlino.

Diru al ni pri la celoj de la Germana Asocio de Esperanto.
   Unue, daŭrigo de la konstanta laboro kaj servoj; due, krei novajn servojn por la membroj, tiel la membreco estos inda por ili pro starigo de prelegoservoj por la lokaj kluboj, kreado de specialaj servoj, kaj impoŝtaj servoj por membroj; kaj trie, krei kaj vivi la bildon de Germanio kiel aktiva kaj moderna asocio.

Kiom da grupoj konsistigas la Germanan Asocion de Esperanto?
   La strukturo estas jena: ĉiu el la 16 federacioj ŝtataj de Germanio havas sian federaciŝtatan asocion. Ene de ĉiuj el ili ekzistas kelkaj urbaj grupoj. Ĉiu membro apartenas al iu federaciŝtata asocio kaj povas aparteni al urba grupo (ne ĉiam). Membroj kun malpli ol 26jaraĝo apartenas al la Germana Esperanto Junularo. Entute la Germana Asocio havas 1500 membrojn, kio faras ĝin la plej granda esperanta asocio el la tuta mondo.

Ĉu estas multe da malfacilaĵoj enkonduki Esperanton en lernejojn en Germanio?
   Jes. Ĝis nun la germanaj esperantistoj sukcesis krei libervolajn lernogrupojn en lernejoj, sed oni ne sukcesis krei ekzamenvaloran kurson. Ekzistas multe da misinformo pri Esperanto. Ekzemple, oni kredas, ke oni ne povas paroli Esperanton. Ankaŭ mankas al ni bonaj instruistoj. Ankaŭ ĝenas la aktivado de kelkaj troaktivuloj, kiuj kreas bildojn pri Esperanto kiel lingvon por frenezuloj.

Kiaj rilatoj estas kun la Germana Laborista Esperanto Asocio (LEA)?
   Ne estas speciala kontakto. Ne ekzistas komunaj agadoj.

La estraro de la Germana Esperanto Asocio estas juna. Ĉu okazas renoviĝo generacia je la estraroj de grupoj de Esperanto en Germanio?

Ne. La aktivaj esperantistoj estas junaj aŭ estas spertaaĝuloj en kampoj post la labora periodo de la vivo. Ŝajnas, ke homoj, kiuj staras en la laborvivo aŭ kreas famlion havas malmulte da tempo.

Kajero 46 ~ Kajeroj ~ En PDF
Muziko: Studo pri du fragmentoj de Thalberg, komponita de Fransisko Tarrego la jarcenton 19-an.