Informoj de la Prezidanto

Estimataj samideanoj:

La prezidanto de HALE.

La esperantistaro renkontiĝos en Moskvo, kaj ankaŭ en Tel-Avivo baldaŭ. Esperantujo estos tie, kie troviĝas esperantistoj.

HALE renoviĝas per projektoj venontaj. Ekzemple, mi parolis kun Ĝenerala Direktoro kaj li promesis al mi, ke li subvencios al HALE. Per tiu subvencio mi povos pagi la eldonon de nia revuo kaj ankaŭ pagi la paĝon en Interreto, kiu estas unika paĝo en la esperantista mondo. Kial? La respondo estas facila: ĝi estas la unika paĝo, kie la samajn artikolojn oni prezentas en tri lingvoj kaj, senpage, vi povas legi , aŭskulti, ĝui, prisonĝi, kaj okaze de ĝi vi povas havi momenton da feliĉo: poste de via laborado aŭ diskutado kun neesperantistoj, vi povas sidi en via seĝo kaj enŝalti la komputilon kaj eniri en nian paĝon.

Hale volas organizi Kongreson de SAT en Alikanto. En Hispanio antaŭ dek tri jaroj estis kongreso de SAT, en la urbo San Kugat del Vaĝes' (Sant Cugat del Vallés).

Kiam promenas kune la koro kaj la mensracio, sukceso estas nia. Hale havas koron kaj mensracion por tio, ke ni kongresumos en Alikanto la venontan jaron 2002-an. Estu feliĉaj en Esperantujo!

Kajero 46 ~ Kajeroj ~ En PDF
Muziko: La bona kamarado, infana germana kanto.