Elegio
Stanjo prelegas pri Sanbanoj en Karlovy Vary. iaŭ, Stanjo, adiaŭ!

Stanislava Chrdlova, en Esperantujo konata kiel Stanjo, naskiĝis la unuan de oktobro de 1954 kaj esperantiĝis en 1969. Ŝi sukcesis pri la ekzameno de la Ĉeĥa Esperanto Asocio pri kapablo instrui en 1972. Finstudinto de la universitato en Olomouc, fako pedagogio. Ŝi instruis Esperanton precipe en la formo de mallongaj intensivaj kursoj ne nur en Ĉeĥio, sed per Ĉe-metodo ankaŭ eksterlande, interalie en San Marino kaj ankaŭ inter alie en Koreio (post sia tuttaga instruado de la ĉeĥa lingvo al universitataj studentoj).

Kunverkinto de la Baza ĉeĥa konversacio (konversacia parto, dum M. Malovec verkis gramatikaĵojn kaj ĉapitron pri la prononco) kaj de lernolibro de Esperanto por Ĉeĥoj Esperantem za tri mesice (ankaŭ en ĝi ŝi verkis la konversaciajn partojn).

El la E-agado de Stanjo ni menciu almenaŭ: prelegojn en Esperanto ĉe AIS (en San Marino) pri sia fako pedagogio, dum UK en Prago ŝi gvidis la kurson de la Ĉeĥa Eksprese, prelegis pri Prago kaj memstare preparis la nacian folkloran vesperon. En 1999, jam sciante pri sia sorto kaj malesperiga prognozo ŝi prelegis pri Historio de kuracado en okcidentbohemiaj banlokoj dum la SAT-kongreso en Karlovy Vary kaj vigle partoprenis la organizajn laborojn de SAT-kongreso kaj ILEI-konferenco.

Sendube tiuj, kiuj aŭdis ŝiajn prezentaĵojn de ĉeĥa kaj morava naciaj folkloroj (kantojn kaj dancojn) kaj admiris ŝin en Moravia nacia kostumo, apenaŭ forgesos tiun travivaĵon. Entuziasme ŝi ĉiĉeronis tra Prago kaj la tuta Ĉeĥio.

Ŝi apartenis al viglaj aktivuloj de Ĉeĥa Esperanto-movado kaj ekde la jaro 1995 ŝi plenumis taskon de ĉefdelegito de UEA kaj UK-peranto por Ĉeĥio.

Sian heroan sed vanan batalon kontraŭ kruela malsano Stanjo malvenkis la 28-an de januaro 2000.

La lasta adiaŭiĝo kun Stanjo okazis en la preĝejo de Sankta Nikolao sur la angulo de Malnovurba placo (Staromestske namesti) kaj Pariza strato (Parizska) en Prago la 11-an de februaro 2000 je 11-a horo.

Ŝi senteble mankos ne nur al la familio, sed ankaŭ en Esperantujo. Ni petas ĉiujn, kiuj konis ŝin, ke ili dediĉu al memoro de Stanjo momenton da trankvilaj rememoroj.

Kajero 46 ~ Kajeroj ~ En PDF
Muziko: Mallonga Preludo, komponita de Fransisko Tarrego en 19-a jarcento.