La 20 jara jubileo de la (t)Raŭma Manifesto

Antaŭ precize 20 jaroj, la 31-an de julio 1980 kelkdeko da gejunuloj lanĉis kadre de la tiujara IJK en la finna urbo Raŭmo dokumenton, poste nomata Raŭman Deklaracion. Malgraŭ la klopodoj de la iniciatintoj ĝi ne iĝis oficiala dokumento de la kongreso, nur tiu de la 106 subskribintoj. Motoro de la preparado estis Valerio Ari (aliel Giorgio Silfer), la unuaj subskribintoj estis Jouko Lindstedt kaj Amri Wandel. La Raŭma Manifesto la unuan fojon deklaris publike la intencon ŝanĝi la celon de la E-movado, provis redifini la koncepton de esperantisteco, kaj publike rezignis pri la konkurenc-intenco al mondlingvoj kiel la angla.

La Deklaracio longajn jarojn estis sufiĉe prisilentata en la tiama organizita internacia movado, sed manpleno de aktivuloj pere de Literatura Foiro persiste laboris kaj laboras ankaŭ nun por ĝiaj diskonigo kaj realigo.

Multaj konataj subskribintoj de la deklaracio hodiaŭ jam forlimigas sin de tiu ideologio, sed la LF-stabo (kaj la lastatempa Pakto por E-Civito) konsideras ĝin kiel gvida, baza ideologio.

Laŭ multaj aktivuloj por hodiaŭ la enhavo de raŭmismo signife ŝanĝiĝis kaj diferencas de la origina, ĝi reprezentas pli-malpli la idearon de Silfer.

Hodiaŭ fare de multaj ĝi estas konsiderata kiel konsumisma esperantismo (vi nur ĝuu kaj konsumu la E-kulturon, sed ne zorgu pri la disvastigo de la lingvo, ne zorgu pri la konkurencado al aliaj mondlingvoj, ktp.). Tio (kaj la personeco de Silfer) elvokis tre fortajn kontraŭstarojn inter la aktivaj esperantistoj, kiuj alternative vidas la vojon je aplikado de modernaj organizikaj kaj merkatikaj rimedoj por vivteni kaj disvastigi la lingvon.

En la 80-aj jaroj (en etoso atendanta miraklon de la 100-jara jubileo en 1987), en periodo de konstanta kresko, kiam la nombro de esperantistoj estis plene sufiĉa por vivteni multajn diversajn servojn - parto de la originaj ideoj estis eĉ pozitivaj, kiuj helpis turni la atenton al la grava tasko zorgi ne nur pri la ĉiama varbado de novuloj, sed ankauŭ zorgi pri la jamaj lingvolernintoj, pri la esperantista identeco, pri la utiligo de la lingvo en fakaj medioj, pri la neceso flegi la kontakton al la jamaj parolantoj.

La hodiaŭan raŭmismon, la konsumisman esperantistecon plejmulto de kleraj aktivuloj konsideras ege damaĝa kaj malutila, ja ĝi ne subtenas la mobilizon kaj individuan aktivigon de esperantistoj en la diskonigo kaj disvastigo de la lingvo. Sen la aktivado de esperantistoj mem ja povas okazi nenia sukceso. En Esperantio ja ne ekzistas iuj eksteraj fortoj, kaj esperantistoj MEM devas zorgi pri la sorto de la lingvo kaj movado. Se ni mem ne disvastigas la lingvon, neniu faros ĝin anstataŭ ni...

Komence de aŭgusto dediĉe al la 20-a datreveno okazos rememora studsemajno en KCE, Svisio, ĉefsidejo de raŭmismo, kiun partoprenos ankaŭ kelkaj el la iamaj subskribintoj de la Manifesto. Krome okaze de KEF (Kultura Esperanto-Festivalo) okazos ankaŭ ronda tablo en Helsinki, kiun partoprenos i.a. Jouko Lindstedt, Sabira Stahlberg kaj aliaj. Ankaŭ en la granda somera kunveno de E-gejunuloj Internacia Junulara Semajno, IJS en Hungario estas antaŭvidita prelego kaj diskutrondo pri raŭmismo okaze de la 20-jara jubileo, kiu dividis la movadon.

Laszlo Szilvasi

Ĉefredaktoro de Eventoj
(fonto: ret-info)


NOTO de la redaktoro.- Por plibone juĝi, bonvolu legu la artikolojn La Manifesto Dudekjara kaj La Manifesto de Raŭmo
Kajero 47 ~ Kajeroj ~ En PDF ~
Muziko: Variaĵoj pri franca temo Que ne suis-je de la fougère, komponita de Fernando Sor en 1827.