Sete.

La Staĝo de Sète

Je la lasta semajno de aŭgusto mi vizitis turisman urbeton en la sudo de Francio, kie okazis kurson de Esperanto por komencantoj, mezgraduloj kaj superaj studantoj, kiuj volis havi la duan diplomon de ILEI (grado B). La instruistoj estis italo Mario, franca Sr-o Babin, kaj argentino Atiljo Oreĵana. La aliĝantaro estis 30, kio miris min, ĉar estante tiel bone situata -inter Hispanio kaj Italio-, apud iama kongresurbo Montpeljero, la vetero tiom agrabla kaj la etoso tiom altira, oni esperus, ke multaj esperantistoj de Katalunio kaj Okcitanio, kaj ankaŭ la norda parto de Italio, elektus tiun esperantistan eventon por pasigi ĉarme la finon de la somero; eĉ pli pro tio, ke la loĝejo havas apudan strandon, atingebla per privata, subŝosea vojeto. Tamen, eksterfrancianoj estis multe malpli ol francoj en tiu staĝo (semajna kurso kies kursanoj loĝas kune).

La staĝon organizas de antaŭ kelkaj jaroj S-ino Vierne, kiu estis vic-prezidanto de la Loka Komitato dum la Kongreso Universala de Montpeljero antaŭ tri jaroj.

Plej grava en tiu staĝo por mi estis la klasprocedo: anstataŭ normigon pri la lingvo, kion ni ricevis estis pensigon pri ĝi. Sesdeko procento de la supera klaso estis eksterlandanoj, el Hispanio, Maroko kaj Brazilo. Fine, ni faris ekzamenon trihoran, kaj poste du trionoj ricevis diplomon.

Ja estis agrabla etoso, kaj ni laboris por Esperanto. Kion pli oni povas peti? Mi konsilas al vi ĉiuj aliĝi al la venonta staĝo en aŭgusto 2001. Informo: Esperanto, 5, rue du Docteur Roux, FR - 34090 MONTPELLIER, Francio, aŭ pertelefone al S-ino Vierne, (00 33) 46 67 54 15 43.

Konsulto.

Kajero 49 ~ Kajeroj
Grieg Muziko: Kanto de Solvejg, verkita de norvega Edvard Grig por sia Piir Gint.
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon, 30-ande januaro de 2001



30-ande januaro de 2001