Pri la snajpera afero

Kara amiko, Permesu ke mi reagos al teksto kiu aperis en Kajeroj el la Sudo 48.

Kiel laboristo kaj SAT-membro, redaktanto de Liberecana Ligilo, kaj leganto de Laŭte! mi petas al vi legi miajn rimarkojn al la lasta numero de Kajeroj el la Sudo. Rilatas al la letero de nia amiko Snajpero. Ne vere plaĉas al mi la diro de la prezidanto de HALE, kdo Martínez, kiu pro malĝusta elekto de vortoj, ŝajnigas ke Snajpero estus naziisto (paĝo 4). Mi certe ne akceptis ĉi tiun frazon de k-do laboristo. Mi povas konsenti ke Snajpero prefere unue sendus leteron al Hale anstataŭ al Laŭte, sed ja mi konas lin kaj liajn emociojn kaj mi plene komprenas lin.

Pri la rajtoj de redaktoroj. Interesa estas la reago de la redaktanto Jesuo. Ĝis kia grado ni redakatantoj estas liberaj? En Liberecana Ligilo mi postulis plenan liberecon, ĉiuj scias tion, sed aliflanke mi scias al kiu publiko mi laboras. Mi malfermis la paĝojn de Liberecana Ligilo al ĉiu radikal-socialismaj ideoj kaj pensoj. Evidentas ke homoj kiuj volas propagandi aŭ disvastigi reakciajn ideojn por ne paroli pri ekstremdekstrajn ideojn, ne trovas forumo en Liberecana Ligilo. La diverseco inter Kajeroj el la Sudo kaj Liberecana Ligilo evidentas, ĉar Kajeroj estas la informilo de Hale, laborista asocio kun membroj kun diversaj ideologioj irante inter liberecanoj tra komunistoj ĝis social-demokrataj.

Hale estas daŭre pro la Gotenburga konvencio ligita al SAT. Laŭ mia kompreno la idearo de SAT reflektiĝos ankaŭ en la LEA-oj. Do la ligiteco kun SAT iom montras la vojon laŭ kiu HALE konstruiĝis. Mi komprenas ke HALE defendas certan ideologion, sed tiu ne malpermesas ke la redaktanto de la gazeto rajtas, por kompari ideojn, aperigi ideon tute aliflanke ol la propra ideologio. La problemo kompreneble estas ke vi povas ricevi akran kritikon de konvinkitaj membroj, bonaj kamaradoj. Mi, pro tio, ne komprenas la reagojn de la prezidanto de HALE al Snajpero.

La frazo: Ĉiuj ideologioj estas bonaj, sed homaj estoj perfidas ilin estas por mi eklezia salivo. Evidentas ke la idearo de faŝismo neniam rajtas ricevi subtenon. Neniu formo de ekstremismo estas subtenenda, krom ekstrema propagando por humanismo.

Fine, ĝis nun mi kiel redaktanto de Liberecana Ligilo neniam ricevis tekston, kiun mi ne povis aperigi, sed mi scias kiam iam venos la momento, ke mi certe ne forĵetas la tekston, sed unue petas klarigojn al la verkisto kaj se eblas aperiĝos la tekston kiel mi ricevis ĝin, sen fortranĉoj, sen ŝanĝoj. Iu ajn formo de cenzurado estas al mi fremda eĉ kiam mi ricevus leteron kiel la snajperan, sed mi certe prenus kontakton kun li kaj eble ni solvus la problemon sen bruo al la ekstera mondo.

Ĉu la franca, sveda aŭ belga realo estas malsamaj al la hispana, mi pridubas. Kontentigi ĉiun neniam eblas, trovi la plej larĝan kompromison estas terure laciga kaj malfacila. Mi laboras kun la koro kaj mi timas ke ankaŭ mia amiko Jesuo faras tion. Mi neniam volas direkti al plena racieco kiam mi pritraktas la tekstojn por Liberecana Ligilo, ĉar kiam mi faras tion, ankaŭ mortas la animo de la revuo, plej verŝajne Jesuo pensas la sama pri sia revuo kiun ni iomete pritraktas nian infanon.

Kajero 49 | KajerojEsperanto Hispanio
Muziko: Studo por du manoj, de Federiko Chopin.
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon, 30-an de januaro de 2001.



najpero, de Jakvo">Jesuo de las Heras la mardon, 30-an de januaro de 2001.