Memore al Petro Holt

La bona civitano

Donu al mi sufiĉe por mia ventro
horon vesperan antaŭ televido
sagetludon je trinkejo
hejmedzinon en hejma kuirejo
futbalteamon, kiun mi povu subteni.

Ĉar mi daŭre sporte povas emi.
Ĉevalon, kiun mi subtenu okaze
okaze ke Damo Fortuno ridetu.
Kaj, se oni mian laborejon fermu,
semajnan monon ŝtatan mi ricevu.
Du semajnojn je suno kaj maro
dum somero sufiĉas bone al mi.
Tiuj longharuloj, kiuj tiom longe parolas
pri politiko kaj aliaj putraĵoj
pri paradizo por laboristoj
al mi estas nur mensogaro.

Mi vidis ilin prunti siajn pagojn
ili fine atingas la konsilantarojn.
Sed mia oldulo atingis sian revon
laboristoj baldaŭ estos superaj
Li kutimis paroli pri socialistoj
kaj filantropoj ĉifonvestitaj
mirinde, ke li sonigu ĝin nun,
li loĝas subgrunde nun.

Antaŭ ol li foriris, li asertis,
ke ideoj povis ne morti, ili vivas ĉiam
movado stagnas, gvidantoj mortas
novaj homoj aperas kun koroj altaj
Eltenu, kamaradoj!, Suferu la tension,
"venas silentaj fluegoj en la tajdon
fendo de sunleviĝo, ruĝiĝanta rozo."
Ĉie kreskas la movado...

Ventokape kiel broso paĉjo pravis
Popeje en la televido ĉi nokte aperis.

Peter Holt

Post 55-jara paŭzo, li revenis al Esperanto ĉirkaŭ 1993, post legado de Worker Esperantist (esperantisto laborista). Dum sia tuta vivo, li subtenis socialistan idealon. Ĉirkaŭ tiam mi komencis korespondi kun li.

La lasta poŝtkarto estis el Pollando, ĉirkaŭ la 13-a de oktobro de 2000. Li estis rimarkinda homo -inĝeniero en nukleaj povstacioj. Je sia 94 jaraĝo, Peter estis tre vigla. Lia Esperanto kaj manskribo klara kaj perfekta. En Sennaciulo kaj La Verda Proleto liaj artikoletoj aperis.

El unu el liaj literoj:

Mi estis pov-inĝeniero kaj laboris en diversaj partoj de la mondo. En Eŭropo, Jamaiko, la Persa Golfo, Tailando, Jugoslavio (66-69) kaj Japanio. *Ĉie* mi trovis ke la popoloj ĉiam bezonas pacon kaj pli bonan vivon. Sed la fonto de kapitalismo estas venena. El ĝi venas militoj, malegaleco, senlaboreco, naciismo kaj la grandaj disdividoj de religio, rasismo, klaso, kasto (Hindio) ktp...
Annice Szrajbman.
(Publikigita en la Verda Proleto, n-ro 415, paĝo 3)





Kia estis Jesuo? Kajero 50 | Kajeroj~ Al la estraro de BEL
Muziko: Adagio de la Gran Sonata, de Fernando Sor. .


Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 26-an de aprilo de 2001.
Laste datumigita la dimanĉon 11an de aprilo de 2010.

Valid HTML 4.01 Transitional