Mi rimarkas...

Kelkaj rimarkoj pri la artikoloj de Marteno

Post kiam ci, leganto, jam havis sufiĉe da tempo por digesti kaj cerbumi pri la artikoloj de nia eksprezidanto Marteno Bustín Benito, mi ne volas ne pagi mian ŝuldon al vi, per mia respondo al ili, kiel mi promesis en la lasta numero.

Nia kamarado asertis, ke:

En Hispanio oni scias aferojn kaj malaferojn samtempe. Ĉi tiu estas la lando kie ne pro via frua vekiĝo la suno leviĝas pli frue, kaj samtempe kie al tiu, kiu fruiĝas, Dio helpas. Do, ni scias fakte diras malmulte, kaj pruvas nenion. Veras, ke falangistoj murdis multe da homoj en la postmilita Hispanio, sed oni ne devas ĝeneraligi, ĉar tio estas maljusta. Ankaŭ anarĥiistoj murdis en tiu sensenca milito, sed diri, ke anarĥiistoj estas murdistoj estas maljuste, ĉar estas pruvite, ke multaj anarĥiistoj ne murdis. Fakte, oni ankoraŭ havas mensbildon pri anarĥiisto kiel bombiston, kaj tio estas maljusta kaj simplaĉa. Oni ne faru tion, kion oni kondamnas. Mi dankus, se kamarado Marteno dirus kial li konsideras la artikolon insulta al niaj legantoj.

Pli pensiga ŝajnas al mi tiujn vortojn de Marteno: Mi protestas kontraŭ tiu verkisto, kiu sin arogis la rajton trudi al mi kiel miaj kelkajn hispanojn, kiujn mi tute malŝatas, malamas. Nu, verkistoj tute ne trudas ion ajn al legantoj: ili scias, ke oni ja povas forĵeti la libron iam ajn. Verkistoj kutime proponas penson, bildon, muzikon, teatraĵon, kaj tiel plu, al leganto. Sed se oni parolas pri historio, trudo aŭ maltrudo tute ne eblas: aferoj okazas, kaj nur eblas mensogi aŭ elteni historiajn faktojn, senrigarde ĉu ni ŝatas ilin aŭ ne. Fakte, nei ke io okazis nur pro tio, ke ni ne ŝatas ĝin, estas io tre stulta kaj infana. Eble Marteno obĵetas al tiu vorto, nia. Se oni diras, ke oni estas hispana, ja Franko estas onia samlandano kaj samkulturano, ĉu jes ĉu ne ŝatas oni ĝin. Oni lernu de historio, kiel Herodoto diris, aŭ denove ripetu ĝin. Tiusence li estis nia, ĉar li ankaŭ estis hispano. Kio estas hispaneco? Ĉu pasporto, kulturo, pensmaniero, ĉu vivloko: pri tio temas nia samnieco aŭ malsamnieco. Aliflanke, filo de murdisto tute ne rajtas diri, ke li ne havis patron. Li povas ne agnoski sian veran patron tiele, sed tamen la murdisto estas lia patro dum lia tuta vivo, la vivo de la filo, eĉ se li ne ŝatas aŭ malamas tion. Diri, ke perfida faŝista Generalo Franko ne estas mia, kaj certe de neniu demokrata hispano ja estas, ne miksi, sed anstataŭi realon de forta sento. Mi ne diras, ke tio estas mensogi, sed vivi en iluzia nubo. Oni povas senkulpigi tion, ĉefe se temas pri amiko onia, sed tio ankaŭ estas maljusta kaj danĝera: oni emas kredi, ke nur tiuj vere niaj rajtas ekzisti, kaj agi sekve al tio: jen la vera kaŭzo de milito. En 1936 en Hispanio ne okazis milito pro tio, ke oni malkonsentis pri multaj gravaj aferoj -inter ili, kian ŝtaton oni volis- sed pro tio, ke oni ne agnoskis la rajton de aliaj homoj pensi malsimile al oni. Oni ne povas mortigi pensojn, sed mortigi pensulojn helpas kaŝi tiujn pli-malpli danĝerajn ideojn. Tion faris faŝistoj -inter ili falangistojn, kompreneble-. Sed ankaŭ faris tion (larĝe) komunistoj, socialistoj, anarĥiistoj, kaj preskaŭ ĉiuj ajn aliaj -istoj. La Fia Diktatoro ankaŭ partoprenis tiun ludon, kaj finfine li venkis. Li daŭrigis la ludadon dum 40 jaroj plu. Li estis plejbona ludanto, sed li tute ne inventis tiun ludon. Rezulto estis, ke pensuloj vivis eksterlande. Liberopinii estis krimo en Hispanio de 1939 ĝis 1978, do nur obeantaj ŝafoj povis sukcesi en tia socio. Ĉu ni ŝatas tiun socion? Eble ni ne konscias, ke kiam ni ne eltenas alian opinion krom tiun nian, ni faras same kiel Franko faris. Tamen, li ne estas nia...

Mankas la nomo de la recenzanto. El tio, ke mi diras je ĉiu dua paĝo de nia bulteno, ke la nesubskribitajn artikolojn verkis la redaktoro, oni legu mian subskribon en ĉiu artikolo nesubskribita. Mi esperas, ke tio ne estu tro peza por la memoro cia, kamarado leganto.

La propagando pri tiu libro estas tute ne oportuna en organo de progresema laborista asocio kiel HALE. Nu, en organo de asocio kleriga ja estas oportune recenzi libron bele verkitan, ĉefe se ĝi prezentas tre bonan uzon de nia lingvo, kaj klarigas sian tezon tre efike. Sed legantoj ankaŭ rajtas sendi siajn recenzojn, kiujn mi volonte publikigos se ili havas sufiĉe da lingva kvalito.

Rilate al tio, kion Marteno diris en nia lasta kunveno, ke Tiuj artikoloj ne utilas al HALE, mi ne trovas senchave, ke io utilu al HALE. Estas HALE tiu, kiu devas utili al ni, al nia klerigado. HALE ne estas sekto aŭ politika partio, kiu enhavas kaŭzon al kiu ni devas nepre servi. HALE servu al ni, aŭ HALE malaperu. Ni ne plu vivas en la 19-a jarcento. Du jarcentojn post senkleraj revolucioj ni ŝanĝu nian paroladon. Laboristoj jam konkeris kulturon kaj kleriĝadon, kaj niaj armiloj devas esti aliaj. HALE estas ilo, ne celo, kaj do ni utilu per HALE, ne al HALE.

Mi finas dirante, ke mi ne bedaŭras pri la ĉagreno, kiun tiu ĉi polemiko kaŭzas al kelkaj samideanoj, ĉar polemiko ne estas malbona. Ja estas kulpenda kaj terura tiu sinteno pri timo al debato kaj polemiko, kiun mi detektis en kelkaj etosoj esperantaj. Oni ne plendu pri onia realo malagrabla aŭ maljusta, kaj ankaŭ pri tiuj, kiuj debatas kaj ne venas al akordo, samtempe. Destino ne ekzistas, krom tiu destino, kiun ni mem faras ĉiutage, la lokon al kiu ni volonte moviĝas. Per debato, eĉ se akra diskuto, ni povas modifi la celon de nia movo. Alimaniere, oni decidos anstataŭ ni, kaj ni estos kompatindaj ŝafoj. Kaj ŝafoj estas bonaj nur por mortejo.

Ne subskribate verkis tion
la redaktoro
Kunvivo Kajero 50 | Kajeroj~ La Faraono
Muziko: Studo brila, de Dionisio Aguado García.
Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 27-an de aprilo de 2001.

Valid HTML 4.01 Transitional