STATUTO de SAT

MEMBRIĜO

  1. Principe la administra jaro kalkuliĝas de 1-a de januaro ĝis la 31-a de decembro. La membreco estas definitiva nur post pago de la kotizo. En lokoj kie jam troviĝas pluraj membroj, oni prefere aliĝu pere de la peranto.

    EKSIĜO

  2. Estas eksigataj de SAT la membroj, kies agado ne konformiĝas al la Statuto, kiuj intence agis kontraŭ la celoj, prncipoj aŭ interesoj de la Asocio, kiuj malbonuzis la konfidon aŭ servemon de aliaj membroj. La eksigoj estas publikigataj en la presorgano. Plendoj kontraŭ iu membroj devas esti sendataj al Konflikt-Komisiono, kiu juĝos post la memdefendo de la kulpigito. La eksigito rajtas apelacii, ĝis 30 tagoj post ricevo de la decido. Se necese, la Konflikt-Komisiono komisios al la plej proksima loka membraro (aŭ izolulo) esplori la aferon kaj raporti -la K.K. proponas la eksigon al P.K., kiu havas la findecidrajton.

    ORGANIZADO

  3. La organoj de la Asocio estas: A) Referendumo, -B) Plenum-Komitato, -C) Ĝenerala Konsilantaro, -Ĉ) Kongreso, -D) Fakaj Sekcioj, -E) Konflikt.-Komisiono, -F) Presorganoj.

(Tria paĝo de la STATUTO DE SAT)


Al legxita artikoloAl Tra Eŭropo per Esperanto
Kajero 52 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Muziko: Diferencoj pri la "Kanto de la Kavaliro", kiujn Antonjo de Kabeson' verkis pri la teatraĵo La Kavaliro de Olmedo, de Felikso Lope de Vega Karpjo, kaj arangxis por komputilo japana esperantisto Kensaku Kenmotu en 1997.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 11-an de novembro de 2001.
<