Kajero 53-a: La kovrilo

Saluton de la havaja marbordo!

Grava novaĵo estas, ke nuda virino vizitas nian kovrilon. Temas pri Lila, aperinta en Naturista Vivo, la bulteno de INOE, kiu estas la faka asocio de UEA pri naturamantoj. Ŝi sunbruniĝas en strando havaja. Tio altiru nian atenton al tiu interesa asocio esperantista, kaj al ties agado.

La Sindromo de Babel’ finfine aperas en Esperanto. Kiel niaj kutimaj legantoj scias, tiun prelegon mi diris en la hispana dum la Foiro pri Libroj en Mursja en 1997 kaj dum la Kongreso de la Hispana Esperanto Federacio en Sankta Ĥavjero, lastan someron.

Julinka Litvinova rakontas al ni pri la babilejo Karelio, kiun ŝi konceptis kaj kreis, kaj kiu ĉiun tagon enkadrigas renkontojn virtualajn de esperantistoj de la tuta mondo, inter kiu mi mem troviĝas. Ni ĉiuj vizitu tiun novan manieron koncepti kongresumi, kaj danku ŝin.

Lasta kovriltemo estas malpli brila: kelkaj samideanoj opinias, ke estas aferoj netuŝeblaj, kaj sekve reagas ili. Mi invitas legantojn eltiri siajn proprajn konkludojn pri tio, kion oni diras per la artikolo de Ĵakvo Ŝram kaj la respondo al ĝi.

Mi esperas, ke estos reagoj al nia kajero, kaj se ne, ke nia laboro kontribuu almenaŭ al plibonigi la uzon de Esperanton, aŭ almenaŭ konservi ĝin.


Al legita artikolo Kajero 53-a ~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko :Zapateado(ŝubatado), de Pablo Sarasate,
midigita de George Pollen.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 13-an de januaro de 2002.