Informoj de la Prezidanto

Prezidanto Cabezos

Denove nia asocio kaj nia revuo devas defendi liberecon kaj liberecon kritiki.

Ni ne estas faŝistoj aŭ fanatikuloj de la religio, kiu atakas aŭ kritikas liberecon pro malamo.

Veras, ke la artikolo publikigita en Kajero el la Sudo kritikis SAT-on.

Logiko diras, ke kiam iu aŭ io kritikas nin, ni devas rakonti niajn argumentojn; sekve, se oni atakas SATon, satanoj aŭ SATdefendantoj devas oferti siajn argumentojn.

Antaŭ kelkaj monatoj la redaktoro kaj la Prezidanto de Hale konsentis publikigi artikolon verkitan de hispana faŝisto. Li atakis per lia artikolo kapitalismon. Mi esperis, kiam ni decidis publikigi ĝin, ke la supereco intelekta de esperantista laboristo detruas la argumentojn de la faŝisto. Neniun artikolon ni ricevis, kiu detruis la argumentojn de la faŝisto, sed ni ricevis artikolojn atakante la redaktoron pro tio, ke li publikigis tiun artikolon.

La supereco intelekta de esperantista laboristo ne aperis.

Kun la kritiko al Sat okazas same: la SATanoj devas detrui la argumentojn de Jesuo de la Heras sed ne ataki Kajerojn el la Sudo pro tio, ke oni kritikas SATon.

Argumentoj, argumentoj, argumentoj: se ne ekzistas argumento, ne ekzistas la ebleco paroli.

Se ne ekzistas argumentoj ni povas nek plibonigi SAT-on, nek HALEn, nek Kajerojn el al Sudo nek la Esperantan Movadon.

Se la SATanoj ne havas argumenton por defendi SATon, detruante la argumentojn de Jesuo de las Heras aŭ de iu alia, la solvo estas facila: la SATanoj, denove, devas iri lernejon por lerni.


Al legita artikolo Kajero 53-a ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : Cuarteto estas adapto mia pri la studo, verko 24-a 4-a de Fernando Sor.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 13-an de januaro de 2002.