PREMIO-TAGO EN LERNEJOJ
(BENINO), 2002

En Benino estas de kelkaj jaroj lernejoj, en kiuj oni instruas Esperanton. La ideo pri la enkonduko de Esperanto en beninaj bazaj lernejoj ekis kun la organizo Esperanto-afrik' fondita de samideano Jean Codjo kun la helpo de La klaso premiotaesperantistoj enlande kaj eksterlande, precipe Esperanto-Stuttgart (Martin Schaeffer, Germanio), pere de kies komunikaj materialoj disponigitaj kadre de esperanto-oficejo en Afriko. Notindas tamen mencii, ke la efektivigo de la instruado okazas pro la kunlaboro de kelkaj beninanoj inter alie Pierre Houenavo (lernejo Jules Verstraeten de Kodji), François Hounsounou (lernejo Aguidahoue), Gaston Houssou (Lernejo esperantista de Tazoume)…ktp. Estas laŭtradicie rimarkinda, ke je la fino de ĉiu lerno-jaro oni disdonas premiojn al diligentaj lernantoj en ĉiuj lernejoj. La premioj konsistas el ĉiuspecaj donacoj senditaj de esperantistoj el Eŭropo, Japanio,… Denove tiun-ĉi lerno-jaron okazis la premio-tago en kelkaj lernejoj (Lernejo de Kodji, Jules Verstraeten kaj tiu de Aguiahoue). Modestaj estas la premioj, sed ĝojigindaj.

La 1an de aŭgusto 2002, Beninan sendependan festotagon, okazis la ĉi-jara premio-tago en du lernejoj. Multaj infanoj ricevis kajerojn, skribilojn kaj vestaĵojn ĉefe senditaj de belgaj esperantistoj (Flora, Jules Verstraeten, Agnes Geelen….), de Germanio (Sabine Darbellay, Henning Hauge…), de Kanado(Allison Broadbent-Codjo). Vestaĵoj uzitaj venis de Francio (Passarela Gisele, Francoise Goetz), Japanio (Saoinji Masayuki…). Notindas daŭre mencii la senĉesan helpon de aliaj esperantistoj kiel Gunter Ebert (20 eŭroj, Germanio), Robert Dion (50eŭroj, Francio) kiuj aldone al tio sendadas ankaŭ esperantajn legotekstojn. Tiu sumo ege kontribuis al aĉetado de pliaj didaktikaj materialoj. Tio ebligis, ke ĉiu infano ricevis almenaŭ unu kajeron, tri skribilojn inter alie unu krajonon. Mapo estas aparte donacita al la lernejo de Aguidahoue. La ceremonion ĉeestas ankaŭ aktiva esperantisto el Lokossa, Gbadamassi Latifou. Esperantistoj el Hispanio, Jesus de Las Heras Jimenez kaj Sudulo subtenas la projekton per la malfermo de hejmpaĝo rilate al la lernejo en Aguidahoue (http://www.iespana.es/Esperanto_es/benino , http://storm.prohosting.com/jesuo/k54lako.htm).

Premioj de Esperanto en Benino, auxgusto de 2002

Por fini ni aparte deziras danki al Ivo Durwael kaj Agnes Geelen, pere de kiuj esperantistoj el Belgio donacis monon por kontribui al konstruado de la dua parto de la lernejo Jules Verstraeten de Kodji. Al tio ankaŭ ege kontribuis Renato Corsetti. La konstruigo ne ankoraŭ komencis, ĉar ni ne ankoraŭ atingis la disponigendan sumon por lanĉi la konstruadon. Informojn tiurilate ni disponigos al vi siatempe.

Tiun-ĉi okazon ni kaptas por atentigi ĉiujn bonvolemulojn al la ideo, ke ĉiuspecaj donacoj daŭre restas bonvenaj venontajare. Por informoj aŭ donacoj vi bonvolu direkti vin al:


Antaxua artikoloKajeroj el la SudoSekvanta artikolo


Muziko: La La retiriĝo de Bonaparto, popolkanto.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 12-an de oktobro de 2002.