Dek du paŝoj al sana vivo

  1. Akceptu, ke vi ne povas kontroli la eksterajn cirkonstancojn de via vivo, sed ke vi povas kontroli viajn respondojn al ili. Rekadru viajn respondojn, por ke ili konduku al pozitivaj agadoj kaj sentoj.
  2. Bona sano dependas kaj de fizikaj kaj de mensaj faktoroj: do ĝuste manĝu, ĝuste ekzercu kaj meditu regule.
  3. Pensu, ke vi estas sana: ne pensu, ke vi estas malsana.
  4. Ŝanĝo estas la sola konstanta fakto en la vivo, do pro tio malfermu vian meson al ŝanĝo en via vivo. Ne kontraŭstaru al la ŝanĝo aŭ plendu pri ĝi.
  5. Cxu temas pri la knabino de Ipanema? Ni legos en la venonta artikolo... Tamen, tiu knabino estas sana ekzemplo pri kion fari por vivi sane.
  6. Via kredoj estas pli potencaj ol vi scias. Konsciu pri ili. Admonu ilin, kaj estu certa, ke ili estas pozitivaj. Se ne, ŝanĝu ilin.
  7. La sola vojo por eskapi de streĉado, timo aŭ dubo, estas rekte alfronti la kaŭzojn de tiuj emocioj.
  8. La du fundamentaj emocioj estas timo kaj amo. Ĉiam elektu amon.
  9. Kiam ĉeestas elekto inter esti justa aŭ esti en paco, elektu pacon.
  10. Akceptu vin mem kia vi estas. Ĉiuj havas mankojn. Ĉiuj estis vunditaj. Ĉiuj estis devintaj alfronti amarecon. Neniu estas perfekta. Ni estas tiaj, kiaj ni estas.
  11. Kiam vi estas kolera aŭ vi sentas rankoron pri iu, ĉesigu la emociojn, kaj praktiku pardonon —inkluzive de pardono al vi mem.
  12. La vivo neniam ĉesos doni al ni instruajn lecionojn. Sana homo estas ĉiam malfermita al la lernado kaj al la malkovro. Kiam la lernanto estas preta, la instruisto aperas.
  13. Estu pacienca. Esti pacienca ne signifas subpremi senpaciencon, sed pli ĝuste havi zorgan atenton al la procezoj ĉirkaŭ vi, kaj ne al la zorgo pri rapida efektiviĝo de la produktoj de tiuj procezoj.
Al ĉi-supraj paŝoj, unu pluan oni povas aldoni: amu kaj traktu kun respekto vin mem.
El Naturista Vivo 68-a

Muziko: Valso, de Fernando Sor.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 22-an de decembro de 2002.

Laste datumigita je la 27-a de decembro de 2002.

El Esperantismo Kajero 56 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Tom Jobim