Fondo de Grupo SAT en Hispanio

Legantoj de Boletín ja scias pri la iniciato de kelkaj anoj de SAT, kiuj dum la lasta Monda Kongreso de ties asocio, en Alikanto, proponis krei novan LEAon, tio estas, naciloĝantan asocion rilatantan al SAT, pro tio, ke ili ne estas feliĉaj kun la agado kaj trajtaro de HALE, kiu estas, ĝis hodiaŭ, la sola hispana LEAo.

Mi abunde leterumis kun kelkaj samideanoj tiaj per Interreto, kaj eĉ ofertis mian kunlaboradon. Mi intencis prezenti ĉi tie la artikolon, kiun pri tiu temo Toño del Barrio publikigis en Boletín, la bulteno de la Hispana Esperanto Federacio, kies rilato al UEA estas same kiel tiu de HALE al SAT —almenaŭ oficiale—. Sed ŝajnas, ke la redaktinto de la artikolo ne estas tre feliĉa pro tio, ke lia objektiva klarigo pri iliaj motivoj kaj planoj, aperu ĉi tie, en la magazino de la hispana asocio rilatanta al SAT.

Pro tio, ke mia sinteno ĉiam estis diskutanta, sed ne disputanta, mi honoras tiun peton, kaj mi renoncas al mia kutimo, prezenti al leganto de Kajeroj el la Sudo la citatan artikolon antaŭ prezenti miajn proprajn argumentojn pri la afero. Scivolaj legantoj turnu sin al numero 358-a de Boletín, paĝo 14-a. Tiel oni komprenos plene la ideojn, kiujn mi verŝas en la apuda paĝo.

Ne pensu, ke ekzistas konkurenco en mia animo. Nur emon trovi kaj diri veron. Aliflanke, mi deziras al SATenHanoj plenplenon da sukceso kaj bonlaborado. Nur kuraĝon kaj sukceson mi honeste povas deziri al ili. Se ili pravas, mia tasko estonta multe pli faciliĝos. Antaŭdankon.


Muziko: La internacia, de Pierre Degeyter (1888) estas simbolo de maldekstro en la mondo, preskaŭ de ĝia komponado, eĉ se estis socialistoj, kiuj disvastigis tiun himnon pleje.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 22-an de decembro de 2002.

Laste datumigita je la 27-a de decembro de 2002.

El La Hispana Vortaro Kajero 56 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al SATeH kaj HALE