Ĉe la sennaciuloj

Adolfo Vezelay

Laŭ Eŭgeno Lanti sennaciulo estas homo, kiu ne nur aprobas sennaciismon, sed pli sukcesis senigi sin je prefero por la lando, kie li naskiĝis kaj kies civitano jure kaj devige li estas; homo kiu havas geamikojn en ĉiuj mondpartoj kaj sopiras jen al Berlino, jen al Buenos Aires, jen al Moskvo, jen al Parizo, jen al Stokholmo, jen al Tokio, ktp.: homo, kiu scipovas pli bone Esperanton ol sian gepatran lingvon.

Iam en la jaro 1950 aŭ 1951, kiam mi vivis en la franca urbo Le Creusot, kaj laboris tie ĉe fandej-forĝeja uzino, ni havis en nia ĉambro junan esperantiston, Sobota, el Slovakio. Antaŭ sia forveturo, li donacis al mi Kliĉ jazyka esperanto (ŝlosilon de Esperanto por ĉeĥoj), kaj du adresojn de esperantistaj organizoj. Iu franco luis al mi sian montardomon izolitan en arbaro kaj tie mi komencis lerni nian lingvon. Helpe de la ŝlosilo mi skribis du leterojn, unu al UEA en Londono, la duan al iom stranga adreso Sennaciulo en Parizo, kaj kun senpacienco mi atendis la respondojn. Post kelkaj tagoj mia letero al Britio revenis kun mencio, ke tiu asocio jam ien transloĝiĝis. Sed el SAT-oficejo krom letero alvenis ankaŭ gazeto, kiun mi tuj abonis kaj librokatalogo, laŭ kiu mi mendis libron Manifesto de la sennaciistoj, kiu poste fariĝis mia sola lerno-libro.

Kompreninte ĉion, mi rememoris, kion rakontis al mi mia patro dum mia infanaĝo, kaj trovis, ke la ideoj de Lanti kaj de mia patro estis preskaŭ samaj, kvankam la patro ne estis esperantisto.

En la jaro 1953 mi aliĝis al SAT. En la sama jaro trafis min grava akcidento kaj pro miaj kripliĝintaj piedoj mi decidis la 4-an de januaro 1956 enplenigi mian valizeton kaj forveturi al Parizo. Post senhejmeca periodo kaj havinte diversajn laborokupiĝojn, mi komencis labori kiel metia prizorgisto en la granda hotelo Ambassador, deĵorante nur nokte, sen ia ajn escepto (ekde aŭgusto 1959 ĝis majo 1963).

Tio estis por mi la plej ĝuinda periodo de mia vivo, ĉar libran tagon mi povis fruktedone uzi laŭ mia plaĉo. Forlasinte matene la hotelon, unue mi preskaŭ ĉiam iradis al SAT-oficejo por babili aŭ helpi al niaj amikoj Banje kaj Bartelmes. Nur posttagmeze mi enlitiĝis. Ĉiusabate okazis grupkunvenoj en la Laborborso, kaj ĉiudimanĉe mi renkontiĝadis ĉe mia amikino Susana, kiu nin gastigis en sia Meudon-arbardomo. Venadis ankaŭ pluraj alilandanoj kaj neniu krokodilis. Prave iam skribis Zamenhof en letero al Kofman (1901): Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton..., nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nun en tia okazo, se ekzistos grupo da homoj, kiuj akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan.

SAT ĝuste celas konsistigi tian homan grupon.

Adolfo Veseley (cz)

Muziko: Avo, popola kanto ĉeĥa.
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 5-an de januaro de 2003.


El Sauxdado Kajero 57 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al La Faraono, cxapitro 8-a