STATUTO DE HISPANA ASOCIO DE LABORISTOJ ESPERANTISTAJ

Art. 1.- Sub la nomo Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj (HALE) estas fondita Asocio kiu celas:

  1. Disvastigi kaj instrui la universalan lingvon Esperanton en ĉiuj laboristaj medioj, sen atenti pri siaj partipolitikaj tendencoj kaj nur konsiderante sian nepran inklinon al demokrataj kaj progresemaj ideoj.
  2. HALE ne estante partipolitika sed nur kleriga, eduka kaj kultura organizo, laŭ ĝi deklaras en la antaŭa paragrafo, celas ankaŭ, ke siaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la diversaj politikaj opinioj sur kiuj sin apogas la sindikatmovadoj, kaj instigos malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon kiun ili ricevas en siaj apartaj medioj. Halea stelo
  3. Kohere kun la antaŭaj paragrafoj, HALE identiĝas al la principoj kaj celoj de SAT (Tutmonda Asocio de Esperantistaj Laboristoj), Parizo.
Art. 2.- La sidejo de la Asocio estas la urbo kie la Prezidanto loĝas, kaj kies adreson oni trovas je la dua paĝo de la tiama Kajeroj el la Sudo kaj ĝi submetiĝas al la hispana aktuala Leĝo de Asocioj kaj al la spirito kaj tekstoj tiurilate de la demokrata Hispana Konstitucio.

Art. 3.- Tiu ĉi Asocio, kies agadkampo disetendiĝas al la tuta Hispanio, povas interrilatigi, post decido de Ĝenerala Eksterordinara Kunsido, al Internaciaj Grupoj, Asocioj aŭ Federacioj kies celoj koincidas kun tiuj de tiu ĉi Statuto, por plifirmigi kaj pliefikigi nian propran agadon.

PRI ĜIAJ MEMBROJ

Art. 4.- Povas aparteni al la Asocio kiel membroj: esperantistoj, lernantoj aŭ simplaj simpatiantoj, kiuj, interesataj pri la celoj de la Asocio kaj akceptante ĉi tiun Statuton, petos sian aniĝon al ĝia Prezidanto.

Art. 5.- Ĉiu membro rajtas voĉdoni en la Ĝeneralaj Kunsidoj, kaj povos esti elektata por okupi postenon en la Estraro.

Art. 6.- La membroj perdos siajn rajtojn, kaj eĉ oni povos ilin eksigi, pro justa kaŭzo, se eblas antaŭaŭdante ilin. Povas esti kaŭzo de eksigo:

  1. Rea nepago de la asocia kotizo.
  2. Ofendo aŭ nerespektema konduto rilate la aliajn membrojn.
  3. Malobeo de tiu ĉi Statuto.
    Pri tiu decido oni devas informi poste al la Ĝenerala Kunsido por ĝia eventuala konfirmo.

PRI ĜENERALAJ KUNSIDOJ

Art. 7.- Plej alta decida organo de la Asocio estas la Ĝenerala Kunsido, al kiu submetiĝas ĉiuj ceteraj. Ordinara Ĝenerala Kunsido devas okazi almenaŭ unufoje dum la jaro. La precizan daton fiksos la Estraro, kaj en ĝi oni prezentos al la anaro la situacion de la Asocio tiel ekonomian kiel koncernan al la intereshavaj okazintaĵoj en la finita jara ciklo. La membroj ne partoprenantaj tiun Kunsidon ricevos informon pri ĝi.

La membroj de HALE! :-) Art. 8.- Tiuj ĝeneralaj Kunsidoj okazos, prefere, en la kadro de propra Kongreso, kaj se tio ne estus eble pro atentinda malhelpo, oni okazigos ilin profitante la kadron de nacia aŭ internacia kongreso.

Art. 9.- Se oni ne trovus la adekvatan lokon por okazigi tiun Ĝeneralan Kunsidon, la estraro organizos ĉiujare Referendumon konsistantan el voĉdonilo, per kiu ĉiu membro voĉdonos por aŭ kontraŭ la listo de proponitaj estraranoj.

Art. 10.- La Ĝeneralaj Eksterordinaraj Kunsidoj povas esti alvokitaj de la estraro, se ĝi taksas tion necesa; aŭ de minimumo da 15% el la membroj per prezento deskribaĵo kun la koncernaj subskriboj, antaŭmetante resumon de la motivoj pro kiuj oni deziras la alvokon. Ĝeneralaj Kunsidoj, ĉu ordinaraj, ĉu Eksterordinaraj, estos kunvokitaj almenaŭ dudek tagojn antaŭe, per cirkulero al ĉiuj membroj. ĉe la Ĝeneralaj Ordinaraj Kunsidoj oni decidas laŭ simpla plimulto, kaj ĉe la Ĝeneralaj Eksterordinaraj Kunsidoj decidas plimuto de du trionoj de la voĉdonintoj ĉeestantaj aŭ skribe reprezentataj. Nepre la ĝeneralaj Eksterordinaraj Kunsidoj estos alvokitaj, laŭ nuna ŝtata leĝo, ĉiam kiam la traktotaj afero estu:

  1. Promocio de estraro.
  2. Modifo de tiu ĉi Statuto.
  3. Akiro kaj senigo de havaĵoj.
  4. Starigo de Federacioj aŭ enskribado en ili.
  5. Peto pri deklaro de publika utilo.
  6. Ratifi eksigon de membro proponita de la Estrato.
  7. Disigo de la Asocio.

PRI LA ASOCIA ESTRARO

Art. 11.- Direktanta kaj administranta organo de tiu ĉi Asocio estas la Estraro. Tiu ĉi kunordigas kaj disvolvas la bazajn taskojn por kiuj estis kreita la Asocio. Ĝi aranĝos kaj prezentos ĉiujare la ordinarajn kaj ekesterordinarajn buĝetojn same kiel la asocian bilancon por eventuala aprobo de la Ĝenerala Kunsido.

La Asocia Estraro konsistas el Prezidanto, Vicprezidanto, Sekretario, Kasisto kaj unu Delegito por ĉiu hispana regiono reprezentante la membrojn de siaj respektivaj aŭtonomaj teritorioj.

La sidejo de la Asocio estas la urbo kie la Prezidanto loĝas, kies adreson oni trovas je la dua paĝo de la tiama Kajeroj el la Sudo La elektoj de la Prezidanto, Sekretario kaj Kasisto fariĝos inter la membroj apartenantaj al HALE dum antaŭ pli ol unu jaro, kaj fakte ili estos la gvida aparato kiu direktos kaj administros la societon.

La estraro elektos Vicprezidanton, kiun la sekvonta asembleo ĝenerala devos aprobi. Sia ofico daŭros tiel, kiel tiu de la estraro.

Al la dirita Estraro apartenos ankaŭ kiel konsilanto la SAT-peranto ĉe nia lando.

Koncernas la Prezidanton:

  1. Prezidi la estrarajn, ordinarajn kaj eksterordinarajn ĝeneralajn kunsidojn indikitaj en tiu ĉi Statuto, kaj kunvoki ilin.
  2. Reprezenti la Asocion en ĉiuj oficialaj, sociaj, juraj aŭ alispecaj agoj.
  3. Liveri la societajn pagordonojn kaj ekzameni ĉiujn ĝiajn kontojn kaj validigi ilin per la propra subskribo.
  4. Konfirmi la asociajn decidojn kaj ĉiujn dokumentojn kiujn iamaniere entenas rajtojn favorajn aŭ devojn kontraŭ la Asocio.
  5. Efektivigi la taskojn delegitajn de la Estraro aŭ Ĝeneralaj kunsidoj.

Koncernas la Vicprezidanton:

  1. Anstataŭi la prezidanton,
  2. Ĉian alian taskon konsentitan inter li/ŝi kaj la Prezidanto.

Koncernas la Sekretarion:

  1. Certigi ĉe la aktolibro pri la decidoj de la Estraro kaj la Ĝeneralaj kunsidoj, subskribante ilin kune kun la Prezidanto.
  2. Liveri ĉiuspecajn dokumentojn kiuj, kun la subskribo de la Prezidanto, devas reprezenti, rajtigi aŭ esprimi iamaniere la kriterion de la Estraro aŭ de la Asocio mem rilate al ĝia ĝenerala malvolvo aŭ al iu specifa afero.
  3. Organizi kaj gardi la arkivon kaj la asocian dokumentaron.

Koncernas la Kasiston:

  1. Gardi la asocian monhavon, kiu devas resti en bankkonto je la nomo de la Asocio.
  2. Enspezi en la diritan bankon la ricevitajn kotizojn de la membraro, kaj pagi la kvitancojn kaj ceterajn pagojn de la Asocio.
  3. Registri la enspezojn, elspezojn kaj saldojn de la Asocio. Ŝ/Li periode informos la Estraron pri la ekonomia situacio de la societo, kaj starigos bilancon je la fino de ĉiu jaro.

Koncernas la aliajn estraranojn:

  1. Tiuj, kiuj havas vicajn postenojn funkcios per delegoj de la koncernaj respondeculoj kaj anstataŭos ilin okaze de foresto aŭ malsano.
  2. Ili kunlaboros en la gvida tasko de la Asocio.
  3. La cititaj taskoj por ĉiu posteno ne devas esti konsiderataj kiel unikaj, nek ili pretendas enteni ĉiujn realigotajn aktivecojn; ili estas ja nur ekzemplaj kaj bazaj indikoj.
Art. 12.- La estraraj postenoj estos asignataj dum Ĝeneralaj Kunsidoj, ili estas senpagaj kaj renovigeblaj laŭ decido en tiuj kunvenoj.

MONAJ RIMEDOJ:

Art. 13.- La fondiĝa propraĵo de la Asocio estas ne ekzistanta, kaj la ĉefa subtenrimedo por ĝi estas la kotizoj de la anaro. La kvanto de tiu kotizo estu starigita de la Estrara Kunsido kaj submetita al la koncerna aprobo de ĝenerala Ordinara Kunsido. Tiun ĉi normon oni sekvos en ĉiu nova modifo de la diritaj kotizoj laŭ ekonomiaj ĉiumomentaj bezonoj. Se iu membro deziras plialtigi la propran kvoton, tiun plialtigon oni konsideros kiel donaco. Laŭ sama koncepto donaco oni akceptos la oficialajn kontribuojn kaj eksterordinarajn privatajn alportojn.

Eventuale la Estrara Kunsido povos esceptigi de la kotizpago aŭ redukti ĝin al tiuj membroj kiuj, pro malfavoraj cirkonstancoj, ne facile povos ĝin pagi.

Art. 14.- Ne posedante propran havaĵaron, tiu ĉi Asocio devas alĝustigi sian buĝeton jaran al la monrimedoj de siaj enspezoj, fiksante kiel limokvanton de tiu buĝeto 90.000 pesetojn.

PRI PROPRA REVUO KAJ ELDONA FAKO:

Jen nia bulteno, informiga, kleriga, diskutiga Art. 15.- Kiam la nombro da membroj kaj la ekonomiaj eblecoj de la Asocio tion permesos, la Asocio publikigos bultenon kiel oficialan organon de la societo. En ĝi oni uzos la Esperantan Lingvon, kaj oni publikigos literaturajn artikolojn, aŭ priesperantistan propagandon, aŭ prilaboristajn temojn.

La Asocio ankaŭ projektas starigi Eldonan Fakon kiu entute sekvos similan linion al tiu de sia bulteno kaj celos disvastigi tiujn principojn fundamentajn de la Asocio.

PRI ĈESO KAJ LIKVIDO:

Art. 16.- Tiu ĉi asocio ne povas malestiĝi sene de antaŭa decido de Ĝenerala Eksterordinara Kunsido. Se oni decidus tiel, oni nomigu likvidan komisionon kiu, fininte sian administran laboron, se ekzistus pozitiva saldo, liveru ĝin al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kaj se tio ne estus ebla, al la Hispana Esperanto Federacio.

Fondita je Aŭgusto de 1986,
kaj reformita la sepan de februaro de 1997


Muziko: La katalunino estas komponaĵo de Michel Dalle Avenue pri La filino de la Merkatisto, popola kataluna kanto.

Kreita de Jesuo de las Heras la mardon 28-an de januaro de 2003.


El tago de Zamenhof en Pollando Kajero 57 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Lauxdo al blanka papero