La Tago de Zamenhof, 2003

La majstro ankoraux vivas je niaj koroj.

La lastan 15-an de decembro, ni renkontis en restoracio de Alikanto, proksime de la loko, kie okazis lastan julion la kongreso de SAT kaj la lastan aŭguston tiu de HEF. La manĝado estis bona, tamen la servado estis malbona, ĉar ni devis atendi de la dua kaj duono ĝis dek minutoj post la tria por komenci manĝi. Tamen, la kunesto estis agrabla kaj ni multe parolis esperante kaj pri Esperanto. Ne pri la lastaj aferoj politikaj, kiuj tinturis la bonajn rilatojn inter kelkaj esperantistoj tie kunmanĝante, tamen. Verŝajne estis truco, kaj multe da civilizo inter ni. Je la fino de la manĝado, kiel kutime, ni disdonis la premion Tago de Zamenhof, kiun ĉijare gajnis du elstaraj artikoloj: La Esperanta Civito, de Marie-France Conde-Rey, kiun oni povas legi en nia numero 55-a (ankaŭ je http://storm.prohosting.com/jesuo/k55civito.htm) kaj Akra reago, de Jakvo Schram, publikigita en la Kajero 53-a (http://www.iespana.es/Esperanto/k53akra.htm). La unuan ni premiis pro tio, ke ĝi estas rekta informo pri afero, pri kiu multaj esperantistoj parolas, sed kiun neniu vere vidis li aŭ ŝi mem. Do ni jam scias, kaj sekve nia opinio pri la afero estas kompetenta. Krome, oni scias pri kiu povas informi rekte kaj vere pri tiu afero. Ĉiun jaron ni distingas nur unu artikolon, sed ĉi tiun ni ankaŭ volis premii la kuraĝon protesti, kritiki, kaj defendi sian propran opinion, eĉ se ne prava. Ni diru, ke kritiki estas homa, pravi estas dia, kaj ĉar ne estas praktike tio, ke oni povu postuli al ni, ke ni estu diaj, almenaŭ ni havu la kuraĝon esti homaj J. Kiam ni disdonis tiun ĉi premion al kunmanĝantoj, la Prezidanto de HALE diris, ke tio estu omaĝo al sendependa penso, kaj per tio ni agnoskas, ke nia asocio estas viva, ĉar (a)socio, kie ne estas kritiko, estas (a)socio morta, aŭ malsana.

Post kelkaj horoj de amika kunesto, ni ĝisis kaj iris al niaj okupoj, esperante renkonti denove la venontan jaron, en Mursjo.

La tago de Zamenhof je restoracio alikanta, la 15-an de decembro de 2002

Muziko: La Espero: Zamenhof alportis la vortojn, Menil alportis la muzikon, kaj mi alportis la gitararanĝon. Gitaristoj interesataj ludi ĝin, bonvolu premu ĉi tie. Notinde, ke oni bezonos la programon TablEdit (kun esperantaj menuoj) por vidi, printi aŭ aŭskulti ĝin.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 1-an de decembro de 2002.


El Informo de la Prezidanto Kajero 57 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Tago de Zamenhof en Bydgszcz, Pollando