Letero de bonkora amiko

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis leteron de esperantisto, kiun mi multe respektas de multaj jaroj kaj kies amikecon mi kulturas de longe. Mi transkribas ĝin:

Nekonata samideano..., kaj nekonota!

Al estraro kaj anaro de H.A.L.E. loĝanta en Murcio.

Kara amiko! Post ioma pensado pri la AFERO H.A.L.E. mi venas al konkludo, ke estus oportune ne plu daŭrigi, kverelon, kontraŭopiniojn kaj eĉ disputon (kompreneble tiuj substantivoj nur estas respondecaj de la kontraŭopinianto).

Laŭ ordinara kalkulo la afero estas facile solvebla kaj mi alprenas ĝin laŭ via flanko:

De nun vi devas publikigi, deklari, diskonigi ke vi (la estraro) nun ne plu deziras polemikon kaj ĉio lasas al nova L.E.A. komitato kiu estas nun starigota, eĉ pli, laŭvole ni aniĝos al niova komitato. Ni, la nuna estraro, ne plu estas tia kaj eĉ la bultenon aŭ magazinon “Kajeroj el la Sudo” ni ne plu aperigos.

Ni venis al tiu konkludo por la fruktodono de la esence Esperanto-Movado, ni ĉiuj povos klopodi kun plia interharmonio en la antaŭenigo de nia celo.

Aparte mi kiel nuna redaktoro, cetera estraro kaj kroma kamaradoj, samideanoj projektas aperigi novan eldonon de magazino kies titolo ni pripensos..., kiel LIBERA TRIBUNO...., ktp, en kiuj oni povos diskonigi ĉiujn artikolojn kaj opiniojn de la inskribitoj kaj legantoj, krome la jarkotizo estos atingebla al plej multo da samideanoj.

Nia findecido baziĝas en la afero ke pluraj esperantistoj kiuj ne nur deziras informiĝi pri nura S.A:T.ecaj argumentoj sed ankaŭ pri longa disversmaterialoj kiuj povas elpruvi kaj entuziasmigi la legantaron. Mem kompreneble el aniĝi al nova magazino ne rilatas nenion kun la membroj de L.E.A.oj, ĉiu laŭ vole.

Ni esperas kaj deziras la realigon de tiu ĉi projekto. Tiu simpla sed efektiva solvo mi pensas por malaperigi kontinuecon de solvoj kaj malsolvoj.

Alie mi pensas, ke Jesuo estas tre verkema kaj tre kompetenta esperantisto por eldoni ĉu monate, du, tri monate esperantan magazinon. Ankaŭ mi fidas al lia diverseco en la enhavo de la revuo, plie kun la helpo de prezidanto nuna kaj ceteraj kunlaborantoj kiuj nuntempe aperas en la magazino kajcerte daŭrigos en kunlaboro. Ĉu mi fantazias, iluzias, aŭ elreviĝas?

Se la celo de mia pripensado estas akceptebla: vi, ĉiuj, povas modifi la enhavon kondiĉe ke oni repektu la celon.


Muziko: Sarabando estas bela , paŭzanta muziko de G. F. Haendel, kiun uzis Stanley Kubrick en sia vidinda filmo Barry Lyndon. Mi inkluzivis ĝin ĉi tie kiel fundan muzikon, ĉar ĝi helpas krei dolĉamaran etoson ĉirkaŭ la enhavo de tiu ĉi letero.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon, la 2-an de marto de 2003.


Al Imperiismo Kajero 58 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Kara amiko mia