Informoj de la Prezidanto

Estimataj samideanoj!

Juan Antonio Cabezos, prezidanto de HALE

Denove la milito, milito kiun Hale rifuzas kaj pri kiu klarigas sian sintenon en la unua paĝo de la nia bulteno. Kiel progresema samideanoj, ni rifuzas la militon kaj ni apogas la liberesprimon, per kiu ni rifuzas la militon. Mi devas rememori ke en la milito de Kosovo, Kajeroj el la Sudo estis la unua gazeto, en la esperanta movado, kiu donis voĉon a la serboj. Zoran Ciric (Krio el Jugoslavio, n-ro 43-a kaj La komenco de la milito, n-ro 44-a) kaj Vladimir Kirda Bolhorves (Poeto kaj poezio, n-ro 51-a) parolis pri la milito, kiun ili vidis, kaj parolis pri siaj personaj katastrofoj, sed en la ĵurnaloj oni atakis serbojn, kiuj ne povis diri sian opinion en la amaskomunikiloj. Sed en Kajeroj el la Sudo, ili parolis libere kaj abunde. Ĉu vi rememoras tion?

Sed nova milito iĝis monstro per si mem, kaj verŝajne ne multaj samideanoj apartigas la diversajn faktorojn, kiuj kaŭzas ĝin. Milito estas fia, punkto. Sed realo esta persista, kaj evidentiĝas, eĉ se oni tion ne ŝatas. En Hispanio okazas maldolĉaj aferoj, kiuj memorigas kelkajn pri la Popolfronto de la tridekaj jaroj de la lasta jarcento. Evidente, tio estas troigo. Sed ni notu, ke malforta dekstro kaj tro forta maldekstro iam estis danĝera koktelo, kiu mortigis la ŝtaton, kaj la afero finis en fian diktatorecon. Kio okazas? La reguloj de ludo estas, ke la partioj havu malsamajn ideojn, sed pensoj kaj personoj estu respektataj, kaj ankaŭ lokoj por kunveno. Mi rufuzas kompreni al kiu povas utili, ke la ejoj de la Popola Partio estu okupataj de personoj, kiuj diras sin mem maldekstraj kaj progresemaj, sed kies faŝisma sinteno vidigas sin per siaj pli ol 190 atakoj al sidejoj de alia partio politika. Kion oni dirus, se anstataŭ al socialisma partio, atakantoj apartenus al dekstraj partioj? Oni ne povas ne pensi pri la atakoj surstrataj de maldesktraj partianoj en la jaroj 30aj de la lasta jarcento. Tiam ankaŭ la unua paŝo al barbareco estis manko da respekto al la penso de aliaj personoj, kaj poste dua paŝo estis manko da respekto al la vivo de tiuj personoj.

Pro tio, ni kontraŭas militon, sed ni estas kritikaj ankaŭ al nemilito, al kaŭzoj de milito, kaj trovas, ke neniu senkulpas, eĉ ni, kiuj trankvile ripozas kaj trinkas kafon je niaj domoj, dum ke parto de nia junularo lasas sian vivon for de siaj hejmoj, nome de principoj de nia ekonomio, sed ankaŭ de nia kulturo. Plej facile estas simple kondamni militon, kaj ne veni en tiklajn cirkonstancojn, kiuj ĉirkaŭas, se ne kaŭzas, tiun militon.

Multaj samideanoj en nia sinteno ankaŭ rifuzas la militon, kiel Sennaciulo, kaj aliaj revuoj de la Esperanto Movado. Ni ne estas solaj, malkiel dum la milito de Kosovo.

En HALE, asocio de laboristoj kaj progresemaj viroj kaj virinoj, abundas nia interna demokratio. Kiel Prezidanto en la venonta rekontiĝo de la estraro mi prezentos duan planon: la elekton de la legantoj, kaj nian virtualan kongreson per interreto.

Ĉu oni povas diri pri alia asocio esperantista, ke simplaj legantoj de la bulteno havas reprezentanton en la estraro, kaj ke legantoj povas partopreni kaj baloti en interreta kongreso? La legantoj de Kajeroj el la Sudo havos reprezentanton en la estraro kun la sama rajtoj kiel la ceteraj membroj de la estraro. Povas partopreni en baloto pri tiu reprezentanto ĉiuj legantoj de Kajero el la Sudo, kiu enskribiĝu en la listo, kiu aperos en Esperanto Hispanio. La tempolimo por baloto estas de hodiaŭ ĝis la 1-a de julio.

La Legantoj povos sendi lian voĉdonon per interreto a la adreso esperanto@iespana.es.

Ĉiam je via dispono,

Johano Antono Cabezos Martínez

Muziko: Allegro moderato estas verko 60-a, ero 22-a de Fernando Sor.
Kreita de Jesuo de las Heras la jaudon, la 27-an de februaro de 2003.


Al Redaktore Kajero 58 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Konakiro