La Ĉokoj de Madrido

La cxokoj de Madrido, la lasta verko de César Vidal.

La lasta libro de César Vidal prezentas al ni novan, senmetaforan, aspekton de la Klasbatalo. Oni vere dezirus havi argumentojn kontraŭdiri tion, kion oni legas, sed bedaŭrinde, ne temas pri veneniga dekstrulo, kiu verkis libron por fifamigi maldekstron, sed pri historiisto, doktoro pri historio en du landoj, Hispanio kaj Usono, kaj li zorge prezentas la fontojn, kie li trovis tiujn datumaĵojn, kiujn li prezentas al ni. Evidente, la interpreto de la faktoj povas esti diversa, sed tamen lia prezentado lasas malmulte da loko por interpretado: je la fino de la libro, ekzemple, oni povas legi la nomojn de la 11 705 personoj, kiujn oni murdis en karceroj kaj ĉokoj je la lastaj jaroj de la Dua Hispana Respubliko. Tiu cifero estas timiga, se oni komparas al la tuta kvanto de mortkondamnitoj ne en Hispanio, sed en multe pli granda lando, Rusio, dum la tuta jarcento 19a fare de fiaj caroj, kiuj entutis nur 6 321. César Vidal uzis la arĥivojn ekssovetajn, kiujn oni jam deklaris en Rusio ne plu sekretaj, por klarigi la rolon de sovetaj agentoj kaj hispanoj, kiel, ekzemple Santiago Carrillo, kiu poste estis gvidanto de Partio Komunisma de Hispanio, en demokrataj tempoj.

Mi sciis, ke dum kaj tuj antaŭ la Hispana Intercivitana Milito oni abunde murdis homojn, sed tio, oni asertis al mi, okazas ĉiam en militaj tempoj, kaj ankaŭ la alia flanko faris tion, eĉ multe pli kvante. Finfine, oni diris al mi, la kaŭzo de maldekstro estas pli altvalora, pli bona, ĉar temas pri plibonigo de kondiĉoj de laboristoj, kaj sekve de socio, dum ke tiuj, kiuj kontraŭas tion nur volas monon, kaj ilia avido por mono kaŭzas multe da mizero kaj malfeliĉo en la mondo, kaj tion oni faris de ties komenco...

Tamen, la plej terura aserto de la libro estas, ke la tiel nomita revolucia justeco legitimas sin mem, do neniu kontraŭstaris, kiam en la respublikana Hispanio milicano arestis piediranton, kaj prenis lin aŭ ŝin en torturejon, demandadis lin aŭ ŝin, kaj pafmortigis lin aŭ ŝin. Poste, li vizitis la hejmon de la mortinto por rabi la riĉaĵojn, kiujn la kompatinda havis dum ke li aŭ ŝi vivis. La krimo? Havi kruceton, foteton religian, medalon aŭ ion ajn, kiu pruvas, ke li aŭ ŝi estas katolika, aŭ havas multe da mono, kaj sekve estas burĝisto.

Sed ne sole surstrate ili prenis viktimojn: oni ankaŭ forprenis ilin el karceroj mem, ĉar neniu povis kontraŭstari revolucian justecon sen per tio sindeklari kontraŭ-revolucia, kaj sekve mortopunenda.

Tiujn faktojn, oni diras, kaŭzis ekstremuloj, kiuj ne komprenis bone la idealojn revoluciajn. Sed la libro komencas priskribante la eventojn de Rusio en 1917 al 1918, bazite de historiaj dokumentoj kaj atestoj, kaj pruvas, ke la ideo forbalai pafile tutajn klasojn eĉ se tio signifas murdi milionojn da homoj, venas origine de la kapo de Lenin mem, kaj estas taktiko, ne troigo. La kutimo preni dekojn, foje centojn da homoj, kaj vicigi ilin kontraŭ foso kaj pafmortigi ilin, ne estis nazia invento, sed komunisma, same kiel koncentrejoj la unuaj koncentrejo kaj ekstermejo aperis en Sovetunio dudek jaroj antaŭ la unua nazia. Tiu taktiko kreis komunisman ŝtaton per teroro ĝenerala en Rusio, kaj preskaŭ sukcesis krei ĝin en Hispanio en 1936. Generalo Franko malebligis tion, kaj pro tio maldekstruloj fanatikisme malamas lin kaj lian memoron.

Oni nepre devas legi tiun libron, ĉar oni ne rajtas ignori historion sen endanĝeriĝi en tio, ke oni ripetos ĝin. La eldonejo estas Belacqua/Caroggio, kaj la kosto estas 21'84 eŭrojn; kaj la titolo: Checas de Madrid: las cárceles republicanas al descubierto.

Isabel Acevedo

Gazetoteko Lanti Kajeroj ~ Kajero 59 ~ PDF (21ª paĝo) Venonta artikolo

Muziko: Funebro, de Ole Olsen.

ChK venas de Vserossiskaja Cjrezvytchaïanaïa Komisia po bor' bes kontr' revolutsii: spekuliasei i sabotagem, tutrusia eksterordinara komisio por batali kontraŭrevolucion, spekuladon kaj sabotadon.