Excelsior

Trumpeto gxojas en bando.

Antaŭ okdek jaroj, en la tempo de mia juneco, formiĝis en la kataluna vilaĝo Alcover [alko ver’] la pli-malpli lertaj pianistoj, kiuj en festaj tagoj dungite iris dancigi la gejunulojn de preskaŭ ĉiu najbara vilaĝo. Tiam kaj tie pianludado estis speco de kariero, kies modera profitdono stimulis, pro senmoneco, plurajn junulojn lerni, ekster la elementoj de la muzikteorio, la prakti-kan aplikadon de eĉ tre malfacila solfego.

Sakso estas sensuala.

Tio estis la semo el kiu burĝonis en la kapo de sepopo da lertaj progresintoj fondi la orkestreton Excèlsior, kiu pro la vigleco, la spriteco kaj komikeco de siaj konsistigantoj baldaŭ ornamis sin per aŭreolo de bona famo. Tial ĝi estis daŭre alpetata ne nur de katalunaj societoj sed ankaŭ de Barcelona-Radio kaj eĉ de alilandaj festsalonoj. La naskiĝo de Excèlsior koincidis kun la ‘Jazo’, kiu, aperinte inter la negroj en Ameriko cirkaŭ la epoko de l’ unua mondmilito, vastigis facile tra la mondo kiel vastigis tiu milito mem. Verŝajne la jazo furoris fulme pro la kontrasto kun la gravaj simfoniaj orkes-troj, kies membroj, similaj al vivantaj statuoj kun mieno pli serioza ol la pantalonfendo de almozulo, ne devas permesi al si, jungite al partitura disciplino, persone karamboli nek kaprioli per la muzikaj notoj pli respektindaj ol relikvoj. La Jazo renversis tiun ana-kronismon kaj plenanime kaj intime etendis ligojn de simpatio inter la surpodiaj mu-zikantoj kaj la surparteraj interfrotigantoj; mi ne diris dancantoj, ĉar en tagoj de la loka Ĉefa Festo kaj en salono plena de randoj al randoj, same kunpremiĝas la brustoj kiel la ventroj kaj sidvangoj!

Tial la Excèlsior-anoj ne nur ludis la respektivan instrumenton, sed ankaŭ komike grimacis aŭ pantomime mokis iun gravulon, kaj sekve ridigante la publikon ili altiris la sopiran rigardon de pim-pulinoj ravataj de iliaj uniformoj en kiuj ili prezentis sin kiel generaloj de la nova muzikarmeo! De tio sekvis, foje, ke iu junulino okulumis senhonte al unu el la orkestranoj, ke li venu al si por dancado. Agrabla surprizo! Kiel malsata fiŝeto li ekmordis la hokon kaj li povis senti kontraŭ la brusto la ekscitan aromemanon de sia juna korpo. Baldaŭ dua kuraĝulino imitis la ekzem-plon, kaj dua Excèlsior-ano ekmordis ankau la hokon. La ek-zemplo plu prosperis gis tio, ke sur la podio restis nur la pianisto, kiu kuraĝe kaj ritme plu baraktis kun la klavaro, frapante per la dek fingroj deknotajn akordojn garnitajn per diesoj, bemoloj kaj bekvadratoj speciale abundaj en tiu ekzota muziko.

Li tenadis la piedon sur la dekstra pedalo por maldampi la freneze surdi-gan vibradon de la trioblaj piankordoj. Dume, liaj ne timidaj kolegoj, premate al fraŭlinoj sur la partero, provadis per ŝajne sinceraj flustroj miele flataj mordigi sian hokon al siaj ankaŭ ŝajne sinceraj parulinoj!

Excelsior kun balulinoj. :-)

Festorganizantoj ofte laŭdis la Ex-cèlsior-anojn pro ilia arto, sed tiuj de la blo-vinstrumentoj, ekzemple la sakso-fonisto, ne dividis ilian opinion kaj serioze plendis, ke li erare elektis malsanigan profesion. Kom-preneble - li diris -oni vidas nur la drolan, la komikan aŭ burleskan flankon de nia laboro, sed ne la insidan toksigon de niaj pulmoj, ĉar ĉie, dum la tagoj de la loka Ĉefa Festo, estas motivo por familia kunsido cirkaŭ tablo abunde garnita per pli kostaj kaj ne kutimaj pladoj. Tiam do, precipe se la odoro de rostaĵo tiklas la nazon, oni mangas trioble pli ol kiom estas necese, kaj ankaŭ ĝisekscese oni trinkas eĉ ne soifante. La lasta tagaran-ĝo estas la Granda Balo, kiu, etendi-gante en la nokton, skuas, kirlas kaj iel alambike distilas la trioblan glutitan porcion, estigante malaromajn gasojn, kiuj, ĉu spire, ĉu rukte aŭ pli ofte, jes! furze libere fluas grandakvante kaj diluiĝas nevideble en la salonaero, kiun mi plenbuse enspiradas por sonigi la ancon de l’ saksofono, kaj la trumpe-tistoj suĉegas kaj pulme premas pufigante la vangojn ĝis tio, ke la premeco vibrigas la parietojn de la trumpetaj tuboj. Vi povis konstati, ke iliaj vizaĝoj ruĝiĝas kiel orangoj, kaj iliaj okuloj preskaŭ elsaltas. Dum ni per ĝojo vivigas, oni per gasoj nin mortigas!

Kiel dirite, la Excèlsior-jazo diverĝis de la tradicia muziko per sia strukturo, la orelŝira strideco de la trumpetoj kaj la komikeco de la orkestranoj. Tial, simile je iaj modernaj pentraĵoj pri kies imagita konsisto oni ne povas aserti nepran bonecon aŭ malbonecon pro manko de natura komparilo, la jazo de Excèlsior samakaŭze estis netaksebla… Kiel juĝi la strangajn akordojn, la melodion -ni diru senmelodion- kaj la stridan trum-petadon? De tio venis, ke en unu el siaj prezentadoj, la Excèlsior-anoj, ĉiam fidelaj al la partituro, iom post iom por amuzi la dancantojn, ludis komike, iel imitante la ĉirkajn klaŭnojn kaj improvizante ciam, precipe la dika orkestrano Johan’, kiu naskiĝis stampi-te de natura komikeco. Vere, nur per sia drola rigardo li ridigis plengorĝe siajn observantojn.

Tamburo ritmigas cxiujn instrumentojn.

Ne estas facile sekvi la matematikan takton de la bazaj drumo, kontrabaso kaj piano, kaj samtempe agi persone, aparte, sed paralele kun ili, gapigante la homan svarmon de la salono. Tial, unu fojon okazis, ke la Excèlsioranoj ludante plene distriĝis, perdis la fadenon, disrompis la komunan sinkro-ne-con, sed tamen ne povis aŭ ne devis halti, kaj sekve, dum unu el ili ludis difinitan punkton, alia jam transludis ĝin, alia ankoraŭ postrestis, kaj unuope ili drivis en maro de neakordaj kaj malkongruaj sonoj.

La drumisto plu batis la tamburegon «Bum, Bum… Bum, Bum…» kaj intermite frapis la vibran cimbalon «Cim, Cim… Cim, Cim…». La trumpetisto per ondanta «Tratteratra» ruladis rapidan kaj lautan ad libitum en allegro vivace neniam antaŭe komponitan, kaj la pianisto, timante ke la fuŝego damaĝos la reputacion de Excèlsior, febre klopodadis tute vane remeti ilin sur la ĝustan vojon por eviti katastrofan finigon. Ili plu ludis unuope laŭ sia bontrovo en plena malakordeco kaj orelŝira kakofonio, nesciante kiel aranĝi normalan finon al tiu speco de kata orgenaĵo! Kiam la pianisto, kiel dirigento konsi-deris ke venis jam la momento ĉesigi la danc-spektaklon, li laŭkutime per piedo ekfrapis la plankon kaj subite ĉesis la sinistra ludo, verŝajne unika en la mondo!

La orkestranoj prave atendis, eble ne ke oni tanu al ili la haŭton, sed eble jes ke oni skandale prifajfu, ke oni kriu «For!» kaj eĉ «Bas!» Sed kia surprizo! Anstataue etendiĝis tondra aplaŭdado miksita kun spontanaj «Hura!» kaj «Vivu!» kiel premio al ilia virtuozeco!

Post la balo, la Excèlsioranoj altabliĝis por refreŝigi la gorĝon. Ĉirkaŭ alia tablo sidis kvar societanoj laŭte interpa-rolantaj:


Lasta artikolo Kajeroj ~ Kajero 59 ~ PDF (8ª paĝo) Venonta artikolo

Muziko: Sinkopita horloĝo, de Leroj Anderson (1908-1975)