Informoj de la Prezidanto

Estimataj Samideanoj!

Prezidanto Kabesos

Unue, je la nomo de la HALEanoj kaj je mia propra nomo mi devas gratuli tiujn SATanojn, kiuj ne estas HALEanoj, ĉar ili havas novan propran asocion, kiu luktos per Esperanto en la laboristaj medioj. En la kongreso de HEF (Hispana Esperanto Federacio) ili prezentis al la kongresanaro sian asocion.

Fari asocion estas simple, sed la konstantan laboron, la iluzion de ĉiu tago estas malsimple daŭrigi. Ili devas korektiĝi kaj mi kuraĝigas ilin fari tion por plibonigi sian asocion, almenaŭ rilate al du punktoj:

  1. Ili havas sekretan paĝon en interreto Kial? Kion oni kaŝas, ke ili bezonas sekretan paĝon en Interreto?
  2. Ili diras, ke ili estas SATanoj en Hispanio tio estas, ke ĉiu membro de MSATeH estas satano. Sed surprizis nin, ke la Prezidanto de Maldekstro kaj Sat en Hispanio ne estas SATano!

HALE, progresema asocio, kiu defendas la liberpenson, ne bezonas sekretan paĝon kaj estas malferma al la esperantistaro sendepende de tio, ĉu oni estas SATano, ĉu ne, sed ne faras dogmon el tio, ke oni devas esti SATano.

HALE laboras sian propran vojon: ni havos la virtualan kongreson en novembro aŭ en Decembro, kie ni petos opinion de la kongresantoj pri kvar punktoj:

  1. Ideologio. Ĉu esti maldesktra estas esti progresema? La spaco de progresemo en Hale.
  2. Financo. Ĉu ni devas akcepti propagandon pagotan?
  3. Membraro. Kiujn novajn servojn ni devas fari?
  4. Kajeroj. La estraro de HALE respondos pri Kajeroj el la Sudo.

Ĉiam je via dispono,

Johano Antono
Cabezos Martnez


Sekvanta artikolo Kajeroj ~ Kajero 59 ~ PDF (4ª paĝo) Sekvanta artikolo
Muziko: Serenado, de Leroy Anderson (1808-1975).