Ĉu HALE devas forlasi SAT?

Estimataj gekongresanoj: La demando kiun ni devas fari estas Ĉu HALE devas forlasi SAT? Ene de HALE ekzistas tri pensoj: samideanoj kiuj pensas, ke ni devas esti en SAT, samideanoj, kiuj pensas, ke HALE devas esti en fakoj de SAT, kaj samideanoj, kiu pensas ke HALE devas forlasi SAT, eĉ samideanoj,kiu pensas ke HALE devas ŝanĝi sian nomon ...

Kiel Prezidanto mia koro suferas kiam SAT, progresema Asocio, agadas kontraŭ HALE kiel malprogresema Asocio, kiam SAT forpelis HALEn, kontrauleĝe.

En la lasta tagoj estis revolucio en SAT, kiam Prezidanto Jakvo komunikis, ke li forlasis SATn, ke li ĉesis kiel Prezidanto.

SAT kaj la hispanaj laboristoj

En tiu ĉi momento ekzistas la eblecoj, ke HALE kaj SAT povas daŭrigi la paroladon inter si, ke ili povas kunlabori, kaj la milito inter HALE kaj SAT estus paĝo de la -Historio. Kiam mi pensas en tiuj ĉi eblecoj, mi pensas ke HALE devas esti en SAT.

Sed se la nova Prezidanto de SAT havus la samajn ideojn kiel Jakvo kontraŭ HALE, tuj ni havus du vojojn : unue ni povas daŭrigi la polemikon kun SAT (Ĉu polemiko estas bona por ambaŭ asocioj?), aŭ forlasi SATn (Ĉu estas bone por SAT, ke HALE forlasu ĝin?)

En tiu ĉi kongreso la gekongresanoj devas paroli, argumenti kion ni devas fari.

En la lasta semajno mi, kiel Prezidanto de HALE, sendis leteron al P.K., en kiu mi diris «kun la nova situacio de la demisio de Jakvo kaj ĉar SAT ne havas Prezidanton, HALE ne volas ke la nova Prezidanto havu la hipotekon pri HALE, tial ĉi HALE proponas al SAT:

  1. Kion povas fari SAT por HALE?
  2. Kion povas fari HALE por SAT?
  3. Kion povas fari ambaŭ asocioj, SAT kaj HALE, por Esperanto en la laborista medioj.?»

Mi atendas ke la P.K. respondos kaj ni povas fari agadon kune en la laboristaj medioj.

La gekongresanoj povas decidi kion fari se SAT ne respondus.

Mi atendas viajn proponojn, vian paroladon kaj vian opinion.

Juan Antonio Cabezos Martínez
Prezidanto de HALE

Legu lastan ~ k065, januaro de 2005 ~ Kajeroj ~ Legu venontan