Sopiro dum novjara nokto

Grandan dankon por viaj bondeziroj, kiujn mi el tuta koro reciprokas.

Eble al vi estos interese, kiuj pensoj venis al mia kapo dum la Nov-jara nokto.

Nun dum kelkaj tagoj finnoj parolas nur pri katastrofo en Azio. En kelkaj turistaj lokoj estas multe da finnoj, pli ol 3000. Nun ili parolas ke estas preskaŭ 300 kies sorto estas tute nekonata. Almenaŭ du finnoj mortis. Jes, vi pravas, la tuta mondo funebras kaj kondolencas. Ja, la plej granda katastrofo dum lastjarcenta historio. Multaj ŝtatoj sendas helpojn, ankaŭ la nia.

En nia lando vivo fluas kutime, kiel ĉe vi?

Sed en nia lando post renverso de la 1993-a jaro la vivo tute ŝanĝiĝis.

Nur nun ni komprenis, ke tiam, dum la soveta potenco, ni vivis kvazaŭ en komunismo: la studoj, senpage; la kuracado, senpage; la loĝejoj, tre malmultekostaj, preskaŭ senpagaj. La sanatorioj, oni pagis maksimume 10% de la kosto: ĉion ceteran rekompencis sindikato. Kaj tiel plu, pri ĉiuj sferoj de la vivo tiama. Kaj nun? Areto da banditoj, rabistoj kaj prizonuloj privatigis uzinojn, vendejojn, hospitalojn, minejojn kaj ceterajn riĉaĵojn, apartenantajn tiam al la popolo, kaj ĉerpas riĉaĵojn al siaj poŝoj.

En kiuj kapitalismaj landoj dum deko da jaroj aperis centoj da miliarduloj?

Sed la popolo suferas. Ĉirkaŭ 90% da loĝantaro vivas sub nivelo de kontentiga vivo.

La eksa plej potenca ŝtato de la mondo, kiun ne kapablis venki Hitlero aŭ Napoleono, nun subiĝas al ordonoj de Usono kaj NATO kaj niaj gvidantoj kune kun la prezidento lekas ŝuojn de BUSH kaj ties aliancoj.

Usono kaj NATO faras ĉion por malpacigi niajn iam amikajn popolojn kaj disfaligis Sovetunion, nun ili dauras sian malican politikon kaj poiome malpacigas popolojn de la eksaj sovetaj respublikoj, rarante tie jen rozan, jen oranĝan revoluciojn.

Tion vi jam bone vidas sur ekzemplo de Kartvelio kaj laste Ukrajnio.

Kiu el eksaj sovetaj respublikoj estos vica?

La nuna prezidento, kiam venis al sia posteno antaŭ kvin jaroj, ĵuris, ke li ĉesigos senhontan militon en Ĉeĉnio (Iĉkerio), sed kio okazis fakte? Tiu eta popoleto, kiun siatempe Stalin dum unu nokto translokigis en Siberion, nun minacas kaj terorismas al la tuta Rusio, estante miloble malpli granda teritorie kaj popole!

Ĉu tio estas normala politiko de la Rusia prezidento?

Kaj tiel en ĉiuj sferoj de la vivo: la agrikulturo disfalita tiom, ke oni aĉetas tiel nomatajn kokinajn «piedetojn de Bush», anstataŭ kreskigi proprajn kokojn!

Kaj la industrio estas tiom disfaligita dum deko da jaroj, ke nun, se ŝanĝi denove registaron al la sovetia, oni bezonos ne malpli ol kvindek jarojn por revenigi Rusion al potenco de naŭdeka jaro.

Mi ne vane parolas pri «piedetoj de Bush». Ja la jaro 2005 laŭ la orientaj kalendaroj estas jaro de koko. Kaj eble tiu kuraĝa vir-birdo tiom kuraĝigos niajn landajn virojn, ke ili denove prenos en la manojn forkegojn kaj hakilojn kaj revenigos al si tiujn riĉajojn, kiujn la komunistoj de la jaro 1917 donacis al la popolo kaj kiujn areto da friponoj alproprigis en 1993-a? Jen kiuj pensoj venis al mia kapo ĉi nokte dum veno de la Nova Jaro.

Kun salutoj,

Vladimir Bespalov

Legu lastan ~ Kajero 65-a ~ Kajeroj ~ Legu venontan