Se vi

Murcia, auxtonoma komunumo

estas esperantisto kaj vi loĝas proksime de Mursjo, sciu, ke ni serĉas vin.

Sinjoro Jozefo Pina laste lanĉis ĉi tiun iniciaton, ĉar estas tiom multe da esperantistoj proksime de ni, kiuj ankoraŭ ne trovis nin, kaj ni kredas, ke unuiĝo faras forton, kaj ankaŭ pro tio, ke ni bezonas vin, ne nur vian forton, kiun vi eble ne povas pruntedoni al ni, sed ankaŭ vian kuraĝigon, vian estimon kaj eĉ amikajn vortojn, ni de ĉi tie invitas vin renkonti nin en Kafejo Candela lunde je la 20:00 horo, kie vi povas trovi nin escepte de la monatoj de julio kaj aŭgusto, pro feriaj kialoj.

Relegu ~ Kajero 64-a ~ Kajeroj ~ Nova artikolo
Muziko: Fortuno, de Ĝon Doŭland.