== Pri ‘’fremda’’ kaj ‘’denaska’’ ==

Mi legis laste en artikolo pri Esperanto, ke ekzistas ĉirkaŭ 1000 denaskaj parolantoj, kaj ke Esperanto estas fremdlingvo por inter 100 000 kaj 3 000 000 homoj. Pri la kvanto de kalkulitaj esperantistoj mi ne komentos.

Fremda kaj denaska amikoj. Tamen, mi ne konsentas, ke Esperanto estas fremda lingvo por esperantistoj. Fakte, mi dubas, ke estu homo, kiu sentas tiom da amo al sia denaska lingvo, kiom averaĝa esperantisto sentas al Esperanto. Oni ne forgesu, ke la denaska lingvo estas devigita sur homon, sed Esperanton oni ĉiam elektas lerni, oni adoptas Esperanton, dum la denaskan lingvon —eĉ se temas pri Esperanto, oni ne forgesu— estas laŭ la elekto de la gepatroj, ne de la homo mem. Oni kritikas —eĉ akre— kutime, ke oni baptas bebon en religion, elektitan de liaj aŭ ŝiaj gepatroj, sed tio signifas, en praktika realo, nur kapobaneton, kiam oni ne distingas ĉu oni estas ĉe publika preĝejo, ĉu ĉe homo sia. Sed lingvobano estas multe pli grava, ĉar ĝi daŭras —kutime— la tutan vivon, kaj se oni elektas poste iri en alian landon, kies parolata lingvo estas alia, la elekto estas grava kaj traŭma, kaj la elekto vere ne temas pri la lingvo, sed pri aliaj aferoj, kiel progreso en sia vivo, aŭ forfuĝo pro politikaj kialoj. Sekve, la lingvo, kiun oni devigas al bebo, havas dumvivan sekvojn, kaj eĉ se oni ornamas la aferon per konceptoj artefaritaj, kiel heredaĵo de la praulojriĉeco kultura, kaj tiel plu, ĝi ne povas nei sian devigan trajton.

Esperanto, male, neniam estas devigata al iu ajn homo, se ni ne konsideras la —laŭ mi— kompatinda kazo de denaskaj esperantistoj. Tiuj ĉi ne havas la rajton diri ne al Esperanto, kaj tiu ebleco entenas —laŭ mi—la plej grava ero de Esperanto: povante diri ne, oni akceptas Esperanton! Denaskaj esperantistoj devas esti bravaj por apostati Esperanton, kaj tio povas —ja— signifi kverelon familian, same kiel religia apostato kverelas kun siaj gepatroj.

Sed nedenaskaj esperantistoj ja elektis Esperanton, ni ofte eĉ kverelis kun niaj familianoj, se ili primokis nin aŭ atakis la ideon de Esperanto. Sed tiuj kvereloj estas sufiĉe sengravaj, finfine, kaj ne reprezentas familian problemon. Esperanto estas lingvo elektita, defendita kaj eĉ amata de esperantisto,kaj sekve, mi trovas troigaĵon diri, ke ĝi povas esti fremdlingvo por esperantistoj. Tio estas erariga en paĝo, kiu informas pri Esperanto.

Mi, sekve, proponas, ke oni diru, ke Esperanto estas nia «Adoptolingvo», ĉar ĝi ne povas esti fremda al esperantisto, kaj ankaŭ proponas mi, ke ĝi ne estu denaska: niaj gefiloj ne estu malpli favorataj ol ni rilate al Esperanto: ili ankaŭ havu la eblecon elekti ĝin tiam, kiam ilia elekto havos sencon.


Legu lastan ~ Kajero 67a ~ Kajeroj ~ Legu venontan