Pri HALE kaj SATeH

Prezidanto. En la n-ro 4-a de Sennaciulo aperis la artikolo nomita Kio pri SAT en Hispanio?, kiu parolas pri SAT kaj HALE. En tiu artikolo aperis eraroj, kaj mi, kiel Prezidanto de HALE, devas respondi ilin:

1e Grava turnopunkto tamen estis la ŝanĝo en la redaktoreco de la bulteno… Pli grave estas, ke la revuo fariĝis la ilo per kiu la redaktoro gvidis siajn personajn batalojn. Jen kontraŭ la gvidorganoj de la asocio mem, ekzemple per kritikoj kontraŭ la prezidanto de la asocio aŭ aliaj kamaradoj, jen rekte kontraŭ SAT…

1ª respondo: Ĉiu redaktoro donas sian propran stampon al la revuo. Tiel, kiam li estis Marco Botella, la revuo enhavis sufiĉajn artikolojn pri literaturo kaj poezio, sed Jesuo estas malferminta la revuon al la temoj socialaj kaj politikaj kaj krome implikiĝis por defendi la ideojn kunhavitaj de ni ĉiuj, kiel la esprimliberon. Do, ne estas kritikinde, ke la redaktoro kritikas la prezidanton, ĉu tiun de HALE, ĉu tiun de SAT. Tio ĉi estas sana demokratie. Tial oni povas kritiki ankaŭ al SAT kiel reciproke SAT povas kritiki al ni. Mi ne komprenas, kiel oni povas timi la kritikojn. Alia tre malsama afero estas la kritiko sen argumentaro. Mikredas, ke ekde HALE kaj per la Kajeroj el la Sudo oni estas farinta kritkojn argumentitajn, sed la aliajn mi ne komprenas.

2e Tion akompanis la videbla ŝanĝo de la ideologia karaktero de la artikoloj. Eble por nehispanoj multaj nuancoj estas malfacile percepteblaj, sed kiam la recenzataj libroj estas tiuj de Federico Jiménez Losantos (ĵurnalisto kiu nun fariĝis la ĉefa intelekta referenco de la plej radikala dekstro en Hispanio, kondukanto de la matena novaĵprogramo de la radiosatacio de la hispana episkoparo)…, aŭ Pío Moa (eksmaŭisto, nun reviziista historiisto de la ekstrema dekstro, kiu famiĝis pro sia akuzo al la respublikanaj gvidantoj pri la komenco de la hispana civila milito), kaj kial la recenzoj estas klare pozitivaj, oni povas imagi, ke io ne iras glate en progresema asocio…

2ª respondo: Kajeroj el la Sudo estas malfermita al la malsamaj vidpunktoj pri la problemoj sociaj kaj politikaj. Ĉiu artikolo estas argumentita objektive; ne surbaze de kredoj; kaj ĉiu ajn aritkolo povas esti kontraŭargumentata sen baroj.

La kunlaboraĵon de Isabel Acevedo pri la mortintoj dum la civila hispana milito mi mem respondis pruvante siajn erarojn. Mi bedaŭras, ke vi konfuzas la publikigon de serion de artikoloj kun ŝanĝo al ideologio reakcia. Tio estas eraro, ĉar Kajeroj el la Sudo estus reakcia se ĝi evitus la publikigon de la respondaj artikoloj. Se la kunlaborintino Isabel Acevedo rajtas publiki siajn artikolojn, ankaŭ personoj de kontraŭaj ideoj rajtas, kaj se tio ĉi estus malhelpata, la revuo estus reakcia, kia ĝi ne estas, ĉar tio ne okazas.

3e La guto, kiu plenigis la glason estis la artikolo de falangisto…, aperinta en la numero 46ª de Kajeroj el la Sudo (julio 2000)…

3ª respondo: La kritikoj ricevintaj pro tiu artikolo celis la personon mem, kiu ĝin verkis, ne la enhavon de ĝi; kiun mi mem defendas. Do, estas same kiel en la ĉina imperio, kie oni ordonis mortigi la mesaĝiston portantan malbonajn novaĵojn anstataŭ elradikigi la problemon.

La kapitalismo ne estas solvinta la problemon de la malriĉeco, kaj eĉ en la landoj de pli evoluinta kapitalismo, la laborkondiĉoj, la kondiĉoj de la ĉiutaga ekzistado estas malfacilaj. Ĉu povas Kajeroj el la Sudo rifuzi la publikigon de artikolo, kiu atakas tiujn kondiĉojn estigitaj de la kapitalismo ĉar ĝi estas rubrikita de falangisto? Se jes, tiam ni ankaŭ devus rifuzi la nunajn avantaĝojn donitaj de la faŝismo al la laboristoj, kiel ekzemple: la pagataj ferioj kaj la kolektivaj laborakordoj (avantaĝoj, kiujn la kapitalismo volas forigi) nur kaŭze de ties deveno (faŝismo).

Alia malsama afero estus se la artikolo laŭdus la faŝismon, tiam la artikolo ne lokhavus en tiu ĉi revuo, aŭ neprus la samtempa respondo kontraŭa. Estos nenia respondo de la hispana maldekstrularo de SAT atakante la enhavon de la artikolo de la falangisto, ili nur kritikis la artikolon kaŭze de ĝia verkinto. Mi faris kritikon pri la artikolo en la numero 48-a per la artikolo institucia Informas la Prezidanto.

Aldone, surprizas min, ke oni ne menciu la sintenon de Kajeroj el la Sudo pri la Milito de Jugoslavio, kiu estis oponanta, kaj ankaŭ lian sintenon kontraŭ la Milito de Irako. Kontrolu la artikolojn Krio el Jugoslavio (KelS n-ro 43-a, de julio de 1999), kie li donis liberan forumon al Zoran Ciric, esperantisto serba, kiu multe suferis tiun sensencan militon), kaj Averto al Registaro (KelS n-ro 58-a, de aprilo de 2003).

Se ni estas tiom fiaj, se ni donas voĉon al ekstremodekstro, se Kajeroj el la Sudo iĝis, laŭ tiu artikolo, la voĉon de la dekstro, kiel eblas, ke nia sinteno estu tiom ekzakta kontraŭ milito? Ni devas memorigi, ke la pozicio de Kajeroj el la Sudo kaj de HALE antaŭ la milito estis publike gratulata de kelkaj anoj de SATeH (mi ankaŭ subskribas tiun averton, diris Antonio del Barrio). Tion oni ne mencias en la artikolo de niaj kamaradoj. Sed mi ne miras pri tio.

4e La nuleco de HALE videbla montriĝis konekse al la organizado de la kongreso de SAT en Alikanto en 200ª, kie HALE havis tute neniun rolon. La redaktoro eĉ ne partoprenis la kongreson, kvankam li ja aperis en la kongresejo, ŝajne simple por fari raporton pri sia bulteno.

4ª respondo: Okaze de la kongreso de SAT en Karlovy Vary, mi parolis kun Jesuo (laŭ vi, via malamiko) por aranĝi la kongreson de SAT en Murcia. Paralele Marteno Bustino volis aranĝi ĝin en Alikanto. Mi rezignis aranĝi ĝin en Murcia pro la morala aŭtoritato de Marteno Bustin kaj mi proponis al li, ke la organizaj aspektoj estu por Jesuo kaj mi dum li respondecu pri la kontaktoj kun aŭtoritatuloj kaj la financado, ĉar alimaniere ni estus devigitaj ofte delokiĝi 70 kilometrojn (de Murcia al Alikanto, kaj reen).

Proksimume en januaro ni kunvenis en la stacidomo de Alikanto kaj ĉeestis Marteno, sia kara edzino, Jesuo kaj mi. Marteno ne diris, ke li ne volas la partoprenon de HALE pri la organizado de la kongreso menciita, sed argumentis, ke tio estas afero de la SATanoj (kvazaŭ la HALEanoj estus anoj de la Fonduso Valuta Internacia…), tio estas, li rifuzis la helpon de HALE. Ĵus entrajninte Jesuo volis publikigi ĝin en Kajeroj el la Sudo KAJ MI MALKONSentis ĉar tio povus krei malbonan etoson antaŭkongresan, kaj mi konsciis pri la neceso de sukceso de la kongreso –nun mi pentoĉagrenas, ke Kajeroj el la Sudo ne publikigis ian ajn mencion de tiu kunveno—. Bone, ni ĉiuj devas lerni kaj nature, post la pluvo kaj repluvo mi ne silentos.

Konklude, la nuleco de HALE devenis de la rifuzo de la organiza komitato akcepti la kunlaboron de HALE, ne pro fieco aŭ fuŝeco atribuebla al nia asocio.

Nun oni kritikas nin pro ne helpo al Kongreso de SAT en Alikanto, sed Jesuo de las Heras proponis prelegon pri Kanto Flamenka kaj ĝi estis malpermesita; kaj mi mem proponis prelegon pri La Markizo de Sade, kiun ankaŭ la kongresa komitato rifuzis.

Kiu ne volis kunlabori? Kiu rifuzis nian kunlaboradon? Kaj nun ni devas legi, ke HALE ne kunlaboris je la Kongreso . Veras, ke oni ne permesis, ke ni kunlaboru. Se nun estus la sekvanta tago al tiu rifuzo, ĝi estus en ĉiu esperantista organo la reakcia sinteno de la organizantoj de la kongreso.

5e La sinsekvo de la okazaĵoj portis nin al la kreado de tute aparta asocio. Tio ĉi estas eble la agado malplej komprenita de multaj kamaradoj… Ni preferis la agadon por Esperanto kaj por SAT, kaj tio tute ne eblis sen la uzo de la nomo HALE…

5ª respondo: Kiam mi ricevis la primiademisian petaron, mi publikigis ĝin sur la 1-a paĝo de la revuo: jen io, kion vi estas kaŝinta, ĉar ni estas la nura societo de Esperanto, kiu agis tiel kaj pere de elektronika poŝto mi proponis transdoni la asocion al la demisipetintoj. Ĉar ili ne estis HALEanoj, mi nur petis ilin ties aniĝon, kaj post unu jaro mi farigos balotaron kaj mi mem promesis peti la elekton de tiuj, kiuj petis mian demision, kiel estraranojn. Tamen, la komitato de SATeH rifuzis la proponon. Tial vi (SATeH) respondecas esti dividintaj la progreseman esperantistaron de Hispanio, krom esti faciligintaj la kondiĉojn por la milito inter SAT kaj HALE.

En la kazo, ke estu akceptita mia propono, kiu kalkulis kun la apogo de la estraro de HALE, nur ekzistus sola asocio kaj vi estus evitintaj la hontindan spektaklon de la forpelo kontraŭprocedura de HALE kiel LEAo de SAT, krom aliajn fiaferojn pri kiuj mi ne raportu ĉiokaze.

6e En la lastaj monatoj, oni permesis, ke Jesuo de las Heras triafoje realiĝu al SAT, sen antaŭe averti la hispanan peranton, kaj, kompreneble, li tuj komencis brui pri sia propra stiuacio en la asocio…

6ª respondo:Antaŭ longe la problemo estis, ke Jesuo ne estas SATano: oni rifuzis kontakton kaj kunlaboron ian ajn al Jesuo ĉar li ne estas SATano, tiagrade, ke eĉ oni ŝanĝis la Statuton de SAT por eviti la partoprenon de li, kaj kiam Jesuo decidis remembriĝi al SAT, la problemo estis, ke SAT ne volas Jesuon ene de si (granda eraro) kaj malebligas lin plu esti membro. Ne estas logike.

Se Jesuo iam foriris de kongreso oni analizu la kialon, sed mi ne pritraktos ĝin ĉar mi ne estis tie kaj nur konas la version de Jesuo, sed mi ankaŭ bezonus la alian, tial mi ne prijuĝos ĝin. Tamen, mi ja prijuĝos, ke HALE proponis al Jesuo kiel membron de la komitato de SAT, sed ili rifuzis la proponon ĉar li ne estas membro de SAT. Mankas seriozeco. Se HALE disponus de komitato kiel tiu de SAT –kaj estis granda decido krei ĝin—mi tre ŝatus, ke ĝin konsistigus; parte, sed ne entute; personoj, kiuj ne estas de HALE, ĝuste ĉar la celo de la komitato estas konsili, ne decidi.

Ĉio jam dirita faras min konjekti, ke ekzistas vera paniko en SAT kaj for de SAT. Se Kajeroj el la Sudo estas, laŭ vi, Kajeroj de Jesuo, mi pensas, ke Jesuo estas la Detruisto.

Mi ne komprenas tiun sintenon de SAT, ĉar ĝi estas organizo, kie kunvivas diversajn tendencojn kaj ideojn, tiel ke anarĥiisto ne rilatas al komunisto, kaj tamen ili kunvivas en SAT.

La sinteno de gvidantoj de SAT estas simple persona al –aŭ kontraŭ— Jesuo de las Heras, kaj sekve, anstataŭ inkluzivi lin en la projektoj de SAT kaj aldoni energion, ili ekskludas lin post kiam Jesuo plenumis la postulojn de SAT, ekzemple reveni en la asocion.

Ĉu la afero estas, ke la gvidantoj de SAT ne havas projekton, kaj pro tio oni ne inkluzivas Jesuon?

En HALE ni faris proponon, per kiu ni inkluzivis tiujn, kiuj petis nian demision; kaj ili rifuzis ĝin. Jesuon oni postulis, ke li estu SATano, sed oni ne akceptis lin. Kien nin irigos tiu sinteno?

Juan Antonio


Muziko: Sonorilo de libereco, estas marŝo verkita de usona komponisto Johano Filipo Sousa.

Legu lastan ~ Kajero 67a ~ Kajeroj ~ Legu venontan

Letero sendita al estimataj Prezidanto de SAT kaj la redaktoro de ties bulteno, Sennaciulo