Redaktore:
Du gravaj precizigoj

Mi devas unue precizigi, ke oni eraris asertante, en la artikolo pri Oswicem, ke usonaj soldatoj liberigis tiun mortokampon starigitan de germanoj en Pollando dum la Dua Mondomilito. Konsultinte historiajn fontojn, mi trovis, ke estis soldatoj de Sovetunio tiuj, kiuj fermis la kampon kaj eksigis la kaptitojn, kiuj ne plu estis mortotaj tie. Bedaŭrinde por ili, ne temis pri usonaj soldatoj, ĉar tio signifus, ke ili vivus poste en la demokratia Federacia Respubliko de Germanio, anstataŭ en la Demokrata Germana Respubliko, kiu poste konstruis la Muron de Honto por ke neniu povu forlasi la komunisman paradizon. Mi dankas kamaradon Lutermanon, kiu atentigis min pri tiu historia eraro, kaj mi per tiu ĉi precizigo korektas ĝin.

Alia precizigo temas pri la kovrilfoto. Tie ni vidas kelkajn samideanojn, kiuj penas alproksimigi Esperanton al maldekstruloj per la foiro de komunistoj jara en Madrido. Kaj mi opinias, ke estas grava eraro tinkturi Esperanton per politika sinteno por tiel vendi ĝin al partianoj de politikaj partioj aŭ simpatiantoj. Esperanto estas multe pli revolucia ol iu ajn ideologio, ĉar ĝi malinkluzivigas neniun kaj nenion. Ĉion oni povas fari per Esperanto, bedaŭrinde eĉ fiaj agoj. Tiel, oni ne devas disvendi ĝian rajton de unuenaskiteco —universalecon de Esperanto— kontraŭ plado da lentoj: simpatio de tiuj, kiuj agnoskas perforton kiel rimedon por atingi sian celon, laŭ sia sankta libro, la Manifesto de l’ Partio Komunisma.

Kaj pri la miksaĵo, kiun tiuj samideanoj jam faris pri ambaŭ ideoj, ni povas diri kelkajn ne plaĉantajn aferojn, kiujn ni povas dokumenti per retmesaĝoj, artikoloj en Sennaciulo kaj leteroj de oficialaj instancoj de SAT mem, pri kiuj tiuj samideanoj ne estas certe fremdaj. La Sennacieca Asocio Tutmonda ja estas asocio kultura kaj kulturiga por laboristoj, laŭ tio, kion oni povas legi en la unua punkto de ĝia Statuto. El tio, ke ĝi celas, interalie, utiligi Esperanton al la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda, kelkaj eltiris, ke SAT estas klasbatala asocio!, kaj el tiu senprudenta eltiraĵo, plua paŝo irigas al tio, ke nur maldekstruloj povas esti bonaj anoj de SAT!, kaj sekve nur maldekstruloj rajtas aparteni al la asocio. Venonta paŝo estas decidi tion, kiu estas maldekstra kaj kiu ne, kaj finfine ni venas al forpelo de dekstrulo aŭ nemaldekstrulo de la asocio. Mi mem suferis tiun mutacion en la sino de SAT, kaj kritikoj al misfaraĵoj de Prezidanto de la Plenumkomitato iĝis atakoj al SAT, kaj sekve forpelo pro perfido al la bono de la kaŭzo. Tamen, la sola kaŭzo de SAT estas kulturiga kaj esperanta. Pro tio, SAT jam mortis, laŭ sia statuto mem. Requiescat in pacem... Aŭ ĉu eble ne? Certe ne: HALE estas tio, kio restas de SAT. Dum HALE ekzistas, SAT ekzistas. Do, mi vokas ĉiujn bonajn SATanojn, ke ili venu en la sinon de HALE por batali cele al tio, ke la celoj de SAT, tiuj celoj niaj, pluvivos.


Latina eldiraĵo, kiu signifas ripozu pace.
Muziko: Studo por piano de Federiko Ŝopan', alidirita revolucia.

Regreso lega ~ Numero 68-a ~KajerojProgreso lega