Pri la rajto de religia konfesado

Je la paĝo 151-a de Sennaciulo n-ro 1205-a aperas interesa artikolo subskribita de Pedro Sanz, kiu enhavas kelkajn gravajn erarojn.

Unue, ĝi taksas ĉi tiun magazinon kiel liberpensulan magazinon, anstataŭ liberpensaliberpensiga. Sufiĉe granda progreso, ĉu ne?, konstati, ke por kelkaj SATeHanoj ni ne plu estas faŝistoj, sed nur liberpensuloj.

Due, ĝi akuzas la registaron socialisman de Jozefo Ludoviko Rodriges Sapatero pri forta subteno de la Katolika Eklezio. La aŭtoro parolas pri tio, ke la Eklezio estas forte subtenata de la ŝtato, rekte per parto de la impostoj. Tio estas erariga, ĉar ĝi povas pensigi, ke ĉiuj hispanoj alportas monon al la Eklezio, same kiel ni ĉiuj alportas monon —per impostoj niaj— al konstruado de hospitaloj, aŭtoŝoseoj, lernejoj kaj aliaj rimedoj necesaj por ĉiuj, inkluzivante tiujn impostojn de homoj, kiuj neniam malsaniĝas, havas infanojn aŭ aŭtomobilon. Tion oni povas konsideri deviga solidareco fare de la ŝtato, sed mi tion ne kritikas, ĉar ni ĉiuj povas iam havi infanojn, aĉeti aŭton aŭ bedaŭrinde malsaniĝi. Sed venante al impostoj por pagi la Katolikan Eklezion, tio limiĝas al 0’5239% de la impostebla enspezoj de individuo, sed kiun oni povas elekti ĉu oni pagu al la Eklezio Katolika ĉu al aliaj Solidaraj Celoj, kiu vere estas NeRegistaraj Asocioj. Do, la impostopaganto decidas per si mem ĉu li aŭ ŝi pagas la Eklezion, ĉu ne. La apero pri tiu procento por la Eklezio ŝuldiĝas al la socialisma registaro de Felipe González, kaj ne, sekve, al la dekstro. Pri la pagitaj profesoroj, pri kiuj Sanz parolas, mi interpretas, ke li celas diri pri la salajroj de la instruistoj pri religio je lernejoj hispanaj, kaj la alporto de la ŝtato al privataj lernejoj en Hispanio. Ne ĉiuj tiuj estas regataj de religiuloj, tamen, do la akuzo ne estas klare justa. Due, la privataj lernejoj en Hispanio, hodiaŭ, kostas al la ŝtato malpli da mono ol tiuj publikaj. Trie, se oni fermus ilin ĉiujn —kiel oni faris dum la Dua Hispana Respubliko—, multaj infanoj ne havus eblecon ĉeesti lernejon, kaj konstitucia rajto al lernado ne ebliĝus por ĉiuj. Sed se Sanz referencus al salajroj de tiuj instruistoj pri religio je publikaj lernejoj en Hispanio, tiuj instruistoj, kiujn elektas la episkopoj koncernaj, sed kies salajron pagas la ŝtato, ni konstatu, ke ekzistas —ankoraŭ— Konkordato, tio estas, interkonsento, inter Hispanio kaj la Sankta Sidejo de la Papo pri tio. Ne fari tion estus rompi internacian interkonsenton, kaj tio povus havi malbonajn sekvojn por Hispanio. Tamen, en tiuj klasoj oni ne rekte instruas pri religiaj aferoj, sed pri ĉiutagaj aferoj el vidpunkto de religio. Ĉu religio estu parto de la ĝenerala kulturo de niaj infanoj? Nu, se oni ne konas pri io, oni povas facile mensogi al ni pri tio, kion oni ne konas. Mi, kiel ateisto, opinias, ke la plej bona maniero per kiu oni ne povas sukcese mensogi al oni pri religio estas, ke oni konu religion.

Fine, mi vidas la malĝojon, per kiu Sanz parolas pri Federiko Ĥimenes Losantos kaj Kajeroj el la Sudo. Ankoraŭ la tiel konsiderataj maldekstruloj de SATeH ne sukcesis diri eĉ unu sukcesan argumenton pri iu ajn asertoj de tiu radia raportisto aŭ de Kajeroj el la Sudo. Ili nur scias dogmigi, kondamni, ataki sen dialogi, kaj mensogi.

En tiu sama paĝo de mi referencita, oni resumas la plej gravan misfaraĵon de SAT en sia historio per tiu komuniko:

Afero Jesuo de las Heras

—[La Konflikto Komisiono] Memorigas, ke jam la plimulto de la antaŭa KK, la Plenum-Komitato plurfoje kaj la 78-a Kongreso en du okazoj pritraktis la aferon «Jesuo de las Heras» kaj decidis fine eksigon sen limdato de S-ro De las Heras.

Deklaras nericeveblaj ĉiujn plendojn de aŭ kontraŭ S-ro Jesús de las Heras Jiménez, nemembro de SAT.

Nu, kion diri? La Konflikto Komisiono eraras unufoje pli, kaj ankaŭ, pro tio, ke mi ne povas supozi nekonon al ili, denove mensogas malbonintence, ĉar je la momento, kiam mi prezentis plendon kontraŭ Marteno Bustin’ kaj Jakvo Schram, mi estis membro de SAT, kaj tiu plendo, sekve estas plendo de membro de SAT, eĉ se mi ne plu estas membro. Do, eksmembrigi min kontraŭstatute kaj kontraŭ plej baza justeco kaj logiko ne senvalidigas mian plendon. La Plenumkomitato kaj la Konfliktokomisiono de SAT povas tordi siajn proprajn leĝojn por pravigi stelulan Prezidinton de SAT, sed ili ne eblas tordi realon sen iĝi la moko de la tuta esperantistaro.

Ili ankaŭ diras, ke mi atakas SAT per artikoloj en numeroj 42-a, 48-a, 49-a, 50-a, 53-a, 56-a, 62-a, 63-a, 64-a kaj 65-a, sed ĉiu nemensehandikatpita homo ne malfacile trovas, ke tiuj artikoloj diras eĉ ne unu vorton kontraŭ SAT, sed kontraŭ la misfaroj de Jakvo Schram kaj kelkaj aliaj apartaj homoj, kiuj apartenas al SAT, sed ne kontraŭ SAT mem. Nun, ke mi konstatas, ke la anaro de SAT havas nenion diri kontraŭ tio, ke la Statuto de SAT estas perfortita favore al la persona prefero de individuo, mi komencos akre paroli pri SAT. Tamen..., ĉu tio utilas? Ĉu utilas diri ion kontraŭ —aŭ eĉ favore— al kadavro? SAT estis iom valora tiam, kiam Ivo Peyrault gvidis ĝin. Tiam oni ne kuraĝus kontraŭi ties Statuton. Nun la Statuto de SAT estas io, kio ornamas kunvenojn kaj etoson kvazaŭ laborismaj, kiuj parolas pri io, kio iam estis klasbatalo, sed kio ne plu realas, ĉar proletaroj burĝiĝis pli-malpli. De kiam proletaroj estis konsumistoj, la klasbatalo ĉesis esti realebla, kaj la politika celo de SAT vaporiĝis. Tamen, la iamaj proletaroj —tio estas, la aro da homoj, kiuj havis nur sian geidaron— jam posedas aferojn, kiujn iam nur riĉulojn posedis, kiel ĉarojn (aŭtojn), palacojn (domojn) aŭ nefaron (ferion), do ili havas gravajn aferojn perdi, se revolucio perforta okazas. Sekve ĝi ne plu eblas. Sekve, ankaŭ ili —vere ni ĉiuj— ankaŭ iĝis la sistemon. Do la nuna diskurso de la mortinta SAT jam elĉerpiĝis, kaj nur restas la vera kerno de la animo de SAT: kulturiĝo de la iama klaso laborista. Do, oni ne plu mensogu al si mem: oni forlasu SATn kaj aliĝu HALEn, la sola asocion, kiu ankoraŭ havas la fundamentan animon de la fondinta SAT en Prago je 1922.

Muziko: Dek ses tunojn da karbo devis elpreni ministoj en Usono en la 19-a jarcento, kaj ili devis vivi apud la minejo, en urbeto apartenanta al la entrepreno, kiu ŝarĝis la ministojn per absurdaj kaj troigaj prezoj de la varoj, kiuj nur ili vendis tie, kaj kiujn la ministoj kaj siaj familioj bezonis por vivi, kiel manĝaĵojn, vestojn kaj tiel plu, kaj sekve, kiam ili ricevis salajron, ili trovis, ke ili ŝuldis ĉion aŭ eĉ pli al sia firmao. Tiu kanto protestas kontraŭ tio, kio, espereble, neniam plu eblos. La kanton verkis, atribueble, al kantisto usona Merlo Traviso, kaj datumiĝas ĉirkaŭ la jaro 1956.

Regreso lega ~ Numero 68-a ~KajerojProgreso lega