La Esperanto-Muzeo de Ĉeĥio

Saluton el Ĉeĥio!

La muzeo de Ĉeĥio.Permesu al ni prezenti al vi junan Esperanto-muzeon, kiu troviĝas en bela urbo Svitavy en Ĉeĥa respubliko. La muzeo estis solene malfermita la 20-an de septembro 2008 en ĉeesto de eksterlandaj gastoj kaj kun granda intereso de esperantistoj kaj neesperantista publiko. Esperanto-muzeo en Svitavy estas iomete alia ol kutimaj muzeoj. Nia muzeo ne estas nur ekspozicia ĉambro kun eksponatoj, ĝi estas ankaŭ loko, kie okazas renkontiĝoj, seminarioj, Esperanto-kursoj, kunsidoj de estraro de ĈEA kaj aranĝoj komunaj kun Urba muzeo kaj galerio de la urbo Svitavy.

En la muzeo jam estas tria ekspozicio. La unua pritraktis Esperanton ĝenerale, konatiĝis ĉiujn kun ĝia fondinto L.L. Zamenhof kaj kun Esperanto movado. La dua ekestis okaze de Internacia Junulara Kongreso en ĉeĥa urbo Liberec kaj okaze de la 40-jariĝo de ĈEA. La tria, kiun vi ĝustatempe povas viziti, estas dediĉita al 100-jariĝo de la Fervojista Esperanto Movado. Okaze de tiu ĉi datreveno ĈEA proklamis internacian konkurson de infanajn belartaj desegnaĵoj kun la temo „fervojo“, en kiu partoprenis 25 geinfanoj el 9 landoj. Iliaj desegnaĵoj nun plibuntigas la ekspozicion. Jana kaj konsilanto.
Sed kiel ni jam menciis, en la Esperanto-muzeo ne estas nur ekspozicioj, la muzeo vivas dum la tuta ja-ro. En decembro lastan jaron okazis tie la unua neekspozi-cia aranĝo, kiu plaĉis speciale al infanoj, ĉar temis pri „Mar-cipana Kristnasko“. Dank´ al niaj esperantistaj geamikoj, geedzoj  Vyšinkovi, povis infanoj mem modeli el marcipano kaj kiu mem ne kuraĝis, povis aĉeti jam pretajn produktojn el marcipano. Multaj infanoj ŝatis modeli kaj multaj eĉ pli ŝatis manĝi la dolĉan marcipanon. Vizitis ĝin ĉirkaŭ 1000 vizitantoj. Ĉi jare la aranĝo okazis denove kaj venis eĉ tri oble pli da interesantoj pri marcipano.
En februaro 2009 okazis en muzeo regiona renkontiĝo de esperantistoj kun akcepto en la urbodomo. En majo esperantistinoj el svitava klubo aranĝis tradician infanan tagon, kiun  partoprenis ankaŭ malgrandaj geesperantistoj el Pollando.

Kurso en klubo de Esperanto.En junio pasis en agrabla etoso la unua „Muzea nokto“: aranĝo por vasta publiko kun kurseto de Esperanto de Petro Chrdle, E-filmetoj prezentitaj de nia junularo kaj kun kantado en Esperanto. Nian kantadon akompanis sinjoroj Duda kaj Nosek per violono kaj akordeono. Ne esperantistoj ricevis tekstojn kaj povis kunkanti kaj ankaŭ aŭdi, ke nia komuna lingvo por kantado sonas agrable.

En aŭgusto vi povis ĉeesti en Svitavy la aranĝon EKO-TOUR organizatan de Petro Chrdle kun partoprenantoj el Germanio, Belgio,Kanado kaj Francio kaj en oktobro vi po-vis en la muzeo ĉeesti konferencon de ĈEA ankaŭ kun in-ternacia partopreno de geespe-rantistoj el Slovakio, Germanio, Hispanio kaj el Pollando venis al ni samideano Georgo Handzlik kun la spektaklo Ludoviko-Lazaro.

Ankaŭ ĉirkaŭ la 94-a UK en Bjalistoko vizitis nian muzeon multaj eksterlandaj gastoj survoje al aŭ el kongreso, inter ili ankaŭ direktoro de la Radio Pekino kun la redaktorino Lina.

Dum la tuta jaro venas en muzeon klasoj da lernantoj, ekskursoj, partoprenantoj de seminarioj kaj vasta publiko kaj inter tiuj troviĝas novaj interesantoj pri Esperanto.

Ŝildo de la klubo de Esperanto.Per ĉiuj tiuj aranĝoj sukcesas geesperantistoj, speciale aninoj de Esperanto-rondeto en Svitavy, akiri favoron de la loĝantoj de Svitavy kaj tuta regiono.

Ni elkore invitas vin viziti Esperanto-muzeon en Svitavy en bela regiono de Ĉeĥio, speciale dum niaj aranĝoj kiel Muzea nokto, Infana tago kaj Marcipana Kristnasko, kiuj estu aŭ jam estas tradiciaj. Pri la urbo Svitavy kaj la Esperantomuzeo vi povas legi en Esperanto sur la tttpaĝoj  http://www.svitavy.cz/ (vidu  esperantan flagon) kaj   http://muzeum.esperanto.cz.

Libuŝe Dvorakova kaj
Libuŝe Hyblova 


Regresu ~ Kajeroj ~ Kajero 79a ~ Progresu