Interna noto por HALEanoj:

Ŝildo de Kajeroj el la Sudo

Estimataj anoj de HALE:

Kvankam nia statuto postulas, que ne pagantoj de la kotizo estu eksigitaj de la socio, tio ankoraŭ ne okazis, kaj se oni levigas la temon, mi certe defendos kaj voĉdonos, por ke tio ne okazu.

Tamen, mono ne falas el ĉielo, kaj oni bezonas minimue 50 eŭrojn por printi kaj dissendi ĉiun numeron de niu bulteno. Se oni ne pagas la kotizon, la bultenon ne nepre ĉesos aperi, sed kompreneble ne surparpere. Oni ne ricevos la bultenon fizike, kvankam ĝi daŭre aperos en interreto, dum mi ankoraŭ havos monon por pagi ĉi tiun retejon, aŭ mi sukcesos havi senpagan.

Tial de nun aperas la diversaj numeroj estontaj al ĉi tiu noto, sed ne nepre surpapere, ĝis kiam oni pagos kotizon. Se nur unu homo pagas kotizon (€10), nur unu homo ricevos surpaperan version ĉe lia aŭ ŝia domo dum unu jaro. Se du mil homoj pagas kotizon, du mil homojn ricevos ĝin surpapere. Tio dependas nur el vi, anoj aŭ legantoj de Kajeroj el la Sudo. Mi fakte prifajfas ĉu vi pagas, ĉu vi ne pagas. Mi ade agos same: mi prezentos ĉiun monatotrion antaŭ la esperantistaro hispana kaj monda per nova numero de nia kara magazino, kaj ĉu ekzistas surpaperan version, ĉu ne, mi havos tiun mian ĉe mi, kaj mi ade laboros per Esperanto per mia humila ilo, nia magazino, kun aŭ sen kunlaborado aŭ kolaboracioj de aliaj homoj. Kompreneble, mi preferos ne fari tion sola, sed pli bone sola ol sen Kajeroj el la Sudo.

Dume, mi deziras al vi ĉiuj, karaj legantoj, bonan kaj fruktodonan agadon je la nivelo de kapabloj viaj,

Jesuo

Kajeroj ~ Gazetoteko